ludi

*lud/i

  1. (ntr) Vigle, libere, kaprice, sencele sin movi tien kaj reen en vivoĝojo: sur la strato ludis amaso da infanoj (Z); Gerda saltadis de ĝojo kaj ludadis (Z); angiloj ludis en la akvo (Z); la abeloj ludis ĉirkaŭ la floroj; (f) la vento ludis sur la akvo kun ŝiaj haroj; la radioj de la suno ludis inter la folioj (Z); ĉirkaŭ la buŝo ludis svarmo da ridetoj (Z); lia fantazio ludis ĉirkaŭ tiu ideo; fari sian taskon kvazaŭ ludante (senpene).
    danci.
  1. Sin amuzi, plejofte kun aliaj en komuna agado laŭ pli-malpli difinitaj reguloj

a) (ntr) la knabino ludis kun sia pupo?; ni ludu, kvazaŭ ni estus marsanoj; kiu ludas kun koto (aĉa kunulo), malpurigas la manojn (Z); neniam oni tie vidis ian ludantan kompanion, kiu sin interbatus sur buŝegoj kaj piedegoj (Z); (f) ludi per vortoj;
b) (tr kun la nomo de la ludo) miaj nepoj ludas edziĝofeston (Z); infanoj ludadis militon sur la herbo (Z); ludi blindulon; nun la ludiloj komencis ludi jen 'Ni ricevas gastojn', jen 'Rabistoj kaj urbaj soldatoj', jen 'Kaŝiĝo' (Z); (f) ludi ventobatadon (pli da bruo ol da faro);
c) (tr kun la nomo de unu el la objektoj, uzataj por difinita ludo) ludi karoon, la reĝan kurieron, la blankajn globetojn.
  1. (tr) Partopreni en hazarda aŭ sporta konkurado, laŭ difinita regularo, laŭ kiu unu(j) perdas kaj alia(j) gajnas, eventuale por mono: ludi pilkon (B); blindulo kartojn ludi ne devas (Z); ludi briĝon, ĵetkubojn; ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? (Z); ludi kriketon, tenison, futbalon; ludi pri alta sumo, pri kiso; (f) ludi kun iu ludon de pugnoj (Z).
    veti.
  1. (tr) Uzi muzikilon: ludi gitaron (Z); ĉu vi ludas violonon? (Z); ŝi ludadis la bonsonan liuton (Z).
  1. (tr) Aŭdigi muzikaĵon per muzikilo: volu ludi ion sur tiu ĉi fluto (Z); ludi valson, simfonion; (abs) la akrido ludis per la flugilo sur sia tibio (Z); ŝi iras al la fortepiano kaj ludas (Z); fortepiano, sur kiu oni ludis jen lerte kaj sperte, jen lernis ludi (Z); neniaj ranoj ludas bele, kiel polaj (G); (f) li ne permesas al la Fortuno sur li ludadi, kiel sur fajfilo (Z).
  1. (tr) [SPEKTAKLO] Prezenti sub formo de spektaklo: ludi tragedion, komedion (B); vi ludadis iam dramojn en la universitato? (Z); al tiuj (aktoroj), kiuj ludas ĉe vi rolojn ridindajn (Z); tiu, kiu ludas la rolon de reĝo (Z); (analoge) ludi ŝajlokon, Desdemonan (ties rolojn); ludi ŝekspiron, Esĥilon, Molieron (ties teatraĵojn); ĵonglisto, kiu ludas per ponardoj; (f) ludi per la okuloj (okulumi); la unua kiu rakontis la historion kaj mem ludas rolon en ĝi (Z); funebron estas tre facile ludi (Z) (ŝajnigi); ludi la virtulon.
    aktori.
  1. (ntr) [TEKNIKOJ] (pp parto de mekanismo) Facile moviĝi en difinita spaco: risorto, kiu bone ludas en sia loĝejo.
  • ludo
    1. Movoj de iu, io ludanta: la ludo de la hirundoj en la ĉielo; ludo estas necesa al la infanoj; (f) ludo de la lumo en la foliaro, de la vento en la branĉoj.
    1. Distrocela okupo: tio estas nur ludo!; laciĝi de la ludo; el filozofia vidpunkto la belartoj estas speco de ludo; ludo de la imago; en ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo (Z); ludo aparte kaj afero aparte (Z); ĉu la tutaĵo estis nur ludo de la hazardo (Z)? (koincido).
    1. ĉiu opa distro, en kiu la partoprenantoj obeas difinitan regularon, bazitan jen sur la hazardo, jen sur la muskola aŭ mensa lerto: meti (ion) en la ludon (Z); la ludo kandelon ne valoras (Z); damludo, pilkludo, monludo; sportaj, Olimpiaj ludoj; Floraj Ludoj (poeziaj konkursoj, en kiuj oni iam donacis al la premiitoj oran aŭ arĝentan floron); (f) ĝi estis ludo, de kiu oni povus krevi (Z); averti s-ron C., ke, se li komencos tro danĝeran ludon, ni estos devigataj [...] (Z). [VIDU] ludbatalo.
    1. Prezentado, farata de muzikanto aŭ aktoro: malgranda pupa teatro, kiu estis aranĝita por ludo (Z); krimulo [...] en teatro sub la influo de tuŝanta ludo eksentas [...] (Z); la ludo de l' aktoroj estu reto por kapti [...] (Z); bela ludo de la orgeno, orkestro; interrompi la ludon.
    1. Tuto de, la ŝancoj aŭ atutoj, kiujn disponas unu partoprenanto: mieno fiera al ludo mizera (Z); li havis tri reĝojn en sia ludo.
      mano.
    1. [TEKNIKOJ] Eblo moviĝi: peco, kiu ne havas sufiĉan ludon.
  • ludado
    Agado de ludanto (j): partopreni en la ludado (Z); ĝui la ludadon el sia loĝejo (Z).
  • elektronika ludo
    ĉia ludo, praktikata per komputilo, en kiu programo regas la cirkonstancojn (dekoracio, movoj, bruo ktp), arbitracias kaj ofte rolas kiel kontraŭulo.
  • ludanto
    Persono, kiu ludas, precipe 3 kaj 4.
  • ludejo
    Loko, destinita por la praktikado de iu ludo: kegloludejo.
  • ludema
    Havanta inklinon al ludoj: ludema knabineto, kato.
  • ludilo
    Objekto, per kiu infanoj ludas: ludilo, kiu plej multe altiris al si la atenton, estis bela kastelo el papero (Z); la ĉambro de la infanoj estis plena de ludiloj (t.e. pupo, infana kaleŝeto, balancĉevalo, rajdvipo k.a.) (Z); (f) al la virino ili diras: estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro! (Z); esti ludilo de la maro, de la sorto.
  • ekludi (tr/ntr)
    Komenci ludi: la tintiloj ekludis ĉarme (Z).
  • forludi (tr)
    Perdi ĉe ludo: forludi sian lastan luidoron, sian tutan bienon.
  • interludo
    Peco de muziko, sufiĉe mallonga por esti ludata inter du pli gravaj.
    intermezo.
  • kunludanto
    Tiu, kiu partoprenas kun iu en ludo.
  • baskulludo
    1. Ludo per baskulo.
    1. (f) Politika manovro, kiu konsistas en la alterna favorado de du aliaj, inter si malamikaj partioj, landoj ks.
  • blindoludo
    Ludo, en kiu unu ludanto, kies okuloj estas kovritaj per tuko, provas kapti alian kaj ekkoni ĉi tiun per palpado.
  • cerbumludo
    Ludo, kies rezulto dependas nur de la mensa lerteco de la ludantoj.
  • damludo
    Ludo por du personoj, konsistanta el tabulo, dividita en 100 (franca ludo) aŭ 64 (angla) kvadrataj ĉeloj, alterne nigraj kaj blankaj, kaj el du serioj de diskoj, resp. blanka kaj nigra. SIN. damoj. [VIDU] dampeco.
  • ermitludo
    Solitero.
  • filmludi (ntr)
    Ludi en filmo.
  • globludo
    Ludo per globoj ordinare metalaj, per kiuj oni celas pli malgrandan globon (
    celglobo).
  • globetludo
    Infanludo per ludetoj ordinare vitraj aŭ ŝtonecaj.
  • hazardludo
    Ludo, kies rezulto dependas de okazo, ŝanco kaj ne de la lerteco de la partoprenantoj, kaj kies ĉefa celo estas gajni monon (ekz. ruleto).
  • hopludo
    Marelo.
  • kaŝludo
    Ludo, en kiu unu ludanto devas malkovri la aliajn kaŝitajn.
  • mienludo
    Mimiko.
  • mirakloludo
    [SPEKTAKLO] Mezepoka teatraĵo, prezentanta la historion de iu miraklo.
  • paradizludo
    Marelo.
  • polmoludo
    Ludo, en kiu oni ĵetas la pilkon kontraŭ muron per nuda polmo.
  • provludo
    [SPEKTAKLO] Prepara ludado de teatraĵo, sen publiko: kostuma provludo (kun la kostumoj de la prezentado).
  • strategiludo
    Cerbuma tabulludo, kiu imitas militan batalon.
  • tabulludo
    Ludo, ludata per pecoj, kiujn oni movas sur tabulo geometrie organizita.
  • trompludi (ntr)
    Friponi ĉe monludo.
  • tuŝludo
    Ludo, en kiu la ĉasanto penas tuŝi alian ludanton, kiu tion provas eviti, sed kiu, tuŝite, devas siavice transdoni la tuŝon al alia.
    blindoludo.
  • videoludo
    elektronika ludo, bildigata sur ekrano.
  • vortludo
    Iu el la diversaj kombinoj de vortoj similsonaj, sed malsamsignifaj, per kiuj oni atingas ridigan efekton.
    kalemburo, mistranĉo, sonalterno, kontraŭknalo, proksimumo, sencoturno, pintumo.

    ludi


    Esprimoj

    Defii amikon ĉe bilardo.
    Divenu kiom da nuksoj mi havas en la mano.
    Egaligi la ŝancojn inter la ludantoj.
    Gajni en kartludo.
    Havi fortunon ĉe la ludkarto.
    Ili lotis kaj la loto falis sur lin, trafis lin.
    Ili ludis kartojn je grandaj sumoj.
    Improvize ludi rolon.
    Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.
    Konata trompisto ĉe kartludo.
    La amo al kartludo lin plene ruinigis.
    La edzo estas ĵaluzulo, kiu ne volas, ke oni ludu amon kun liaedzino.
    La loto decidos
    La ludo ne valoras la kandelon.
    La pecoj de la ŝakludo (figuretoj).
    La ĵeto estas farita.
    Lasi tri provojn por diveni.
    Li ludis la adaĝon kun bravuro.
    Lotu, por ke ni sciu, kiu ludos la unua.
    Ludi "kaŝiĝo" (kukui).
    Ludi "rabistoj kaj ĝendarmo".
    Ludi je averso au reverso, fronto au dorso de monero.
    Ludi kun sia pupo.
    Ludi per ostoj (kiel kegloj).
    Ludi pri alta sumo.
    Nun estas via vico ludi.
    Olimpiaj ludoj
    (vidu sporto)
    Paradiza ludo.
    Ricevi okoblan gajnon el sia vetmono.
    Riski monon en ludo.
    Sin balanci sur tabulo.
    Treti fadenon tra kolorajn bidojn.
    Triobligi sian ludmonon.
    Trovi la solvon de enigmo.
    Vi estas varma (proksime al serĉata objekto de la ludo).
    Ĉu tiuj ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ilikeglojn?

    Vortludoj

    La aŭtomato estas sprita aĵo sed ne spritaĵo.
    Ne estas novaĵo, ke nova aĵo plaĉas.
    Pli facile estas ordoni, ol oron doni.


    Kelkaj kunmetaĵoj


    baskulludo,
    blindoludo,
    cerbumludo,
    damludo,
    ekludi,
    elektronika ludo,
    ermitludo,
    filmludi,
    forludi,
    globetludo,
    globludo,
    hazardludo,
    hopludo,
    interludo,
    kaŝludo,
    kunludanto,
    ludado,
    ludanto,
    ludbatalo,
    ludbriko,
    ludejo,
    ludema,
    ludi,
    ludilo,
    ludkarto,
    ludkaĝo,
    ludmono,
    ludo,
    ludostoj,
    mienludo,
    mirakloludo,
    paradizludo,
    polmoludo,
    provludo,
    tabulludo,
    trompludi,
    tuŝludo,
    videoludo,
    vortludo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    aktori
    amuzi
    blovi
    blufi (en pokera ludo)
    danci
    distri
    diveni malĝuste
    fari ĉeson (provizore rezigni pri rajto ludi)
    filmludi
    gajni
    karamboli
    konkuri
    kvarobligi sian ludmonon
    loti
    ludi
    perdi
    provludi
    riski
    starti
    veti
    ŝnursalti

    vortludo: kalemburo, mistranĉo, sonalterno, kontraŭknalo, proksimumo, sencoturno, pintumo, ŝarado, enigmo, krucvortenigmo
    kalemburo (=mistranĉo) : Diamanto,di'amanto; amuzo, am'uzo; ĉas'temo, ĉast'emo
    kontraŭ knalo (=sonalterno) : laborifiŝe kaj muse ; labori fuŝe kaj mise
    proksimumo : neniu rozo sen dorno, neniuprozo sen dormo; Esperanto, edzperanto

    damludo, damoj
    blankuloj
    damo!
    disko de damludo
    nigruloj

    ŝakludo
    aroko
    kuriero
    movo
    peono
    reĝo, damo
    turo
    ĉevalo
    mato
    ŝako
    ŝakpeco
    ŝaktabulo
    ŝak! mat!!

    kartludo
    aso
    atuto
    fanto
    karoo
    karto
    kero
    kvaro da kartludantoj
    kvaro da ludantoj
    ludkarto
    piko
    poento
    pokero
    trefo
    ŝkopo

    balanciloj : baskulo, pendolilo
    baskulludo
    baskulo
    bilardo
    bilboko
    blindludo
    diabolo
    domeno
    drako
    emblemo
    enigmo
    ermitludo
    filatelo, filatelio
    flugdrako
    flugludilo
    fripono
    gako
    glacirompilo
    globo
    goo
    hazardludoj : bakarato, ruleto
    hazardo
    intermezo (interludo)
    kajto
    kalejdoskopo
    karambolo
    karnavalo
    karuselo
    kazino
    kaŝludo
    keglo
    kibico
    kolbo
    kroketludo ( arkoj)
    krupiero
    kubo
    loterio
    ludilo
    marelo (hopludo, paradizludo)
    masko
    maĝango
    morao
    muziko
    partio
    pilko
    pokalo
    polmoludo
    provludo
    pulĉinelo
    pupo
    puzlo
    raketo
    rulringo
    skolto
    slojdo
    spektaklo
    sportoj
    stafeto
    stanaj soldatoj
    teatro
    turbo
    tuŝludo
    vetkuro
    ĉelo
    ĵetkubo
    ŝafsaltado
    ŝarado

    Ankaŭ vidu:

    demandi. instrui. karto. kino. muziko. spektaklo. sporto. ŝako. teatro. vortludo.

    Bildvortaro


    90-01 -16 : ŝakludo; reĝa ludo; ŝakoj (tabulludo por 2 ludantoj)
    90-01 : ŝaktabulo kun la figuroj en komenca pozicio
    90-02 : blanka fako; blanka ĉelo
    90-03 : nigra fako; nigra ĉelo
    90-04 : blankaj figuroj; blankaj (ŝak)pecoj
    90-05 : nigraj figuroj; nigraj (ŝak)pecoj
    90-06 : literoj kaj ciferoj por priskribi (noti) movojn de ŝakpartioj kaj ŝakproblemoj
    90-07 : ŝakfiguroj; (ŝak)pecoj
    90-08 : reĝo
    90-09 : damo (reĝino)
    90-10 : kuriero
    90-11 : ĉevalo
    90-12 : turo
    90-13 : peono
    90-14 : movmanieroj de la diversaj figuroj
    90-15 : mato (ŝakmato), ĉi tie: mato per ĉevalo) [S f3]
    90-16 : ŝakhorloĝo (duobla horloĝo por ŝakturniroj)
    90-17 -19 : damludo
    90-17 : damtabulo
    90-18 : blanka damdisko; dampeco (por triktrako kaj muelludo)
    90-19 : nigra damdisko; nigra dampeco
    90-20 , 21 : saltao*
    90-21 : saltadisko
    90-22 : ludtabulo (i.a. por triktrako)
    90-23 -25 : mueliloludo
    90-23 : ludtabulo
    90-24 : muelilo
    90-25 : duobla muelilo
    90-26 -28 : halmo*
    90-26 : ludtabulo
    90-27 : korto
    90-28 : halmkonusoj; halmopecoj; halmofiguroj
    90-29 : ĵetkuba ludo
    90-30 : ĵetkuba pokalo
    90-31 : ĵetkuboj
    90-32 : punktoj
    90-33 : domeno
    90-34 : domenbriko; domenpeco
    90-35 : egalpunkta domenbriko; egalpunktpeco
    90-36 : ludkartoj
    90-37 : francaj ludkartoj
    90-38 -45 : emblemoj
    90-38 : trefo
    90-39 : piko
    90-40 : kero
    90-41 : karoo
    90-42 -45 : germanaj emblemoj
    90-42 : glano
    90-43 : folio
    90-44 : kero
    90-45 : tintilo

    Eble rilatitaj:

    alegrx, -ant, arenx, aŭtomatx, bankierx, basbalx, belotx, bravurx, briĝx, dolĉx, facilx, gajx, ĵetx, klubx, koncertx, laborx, manx, prezentx, ŝancx, serĉx,

    Iel rilatitaj:

    -ant aktorx alegrx amuzx arenx arkx arokx asx atutx aŭtomatx bakaratx balancx bankierx basbalx baskulx batalx belotx bilardx bilbokx blankx blindx blovx blufx bravurx brikx briĝx cerbx damx dancx demandx diabolx diskx distrx divenx dolĉx domenx drakx elektronikx emblemx enigmx ermitx facilx fantx filatelx filmx flugx friponx gajnx gajx gakx glacix globx gox hazardx hop! instrux inter intermezx kajtx kalejdoskopx kalemburx karambolx karnavalx karox kartx karuselx kazinx kaĝx kaŝx keglx kerx kibicx kinx klubx knalx kolbx koncertx konkurx kroketx krupierx kubx kurierx laborx loterix lotx manx marelx maskx matx maĝangx mienx miraklx monx morax movx muzikx nigrx ostx paradizx partix pecx pendolx peonx perdx pikx pilkx pintx poentx pokalx pokerx polmx prezentx proksimx provx pulĉinelx pupx puzlx raketx reĝx ringx riskx ruletx saltx serĉx skoltx slojdx soldatx spektaklx sportx stafetx startx tabulx teatrx tranĉx trefx trompx turbx turx tuŝx vetx videx vortx ĉelx ĉevalx ĵetx ŝafx ŝakx ŝancx ŝaradx ŝkopx