enigmo

*enigm/o

  1. Demando, prezentanta divenotaĵon per intence malklaraj dusencaj esprimoj: la enigmo de la Sfinkso al Edipo, de Simŝon al la edziĝkompanianoj; proponi (Z), solvi (Z) enigmon; vi ne trovus la solvon de mia enigmo (X); la enigmo simple solviĝas (Z); paroli per enigmoj (Z).
  1. (f) Malklara, malfacile komprenebla afero: la enigmoj de la naturo; lia karaktero estas por mi enigmo.
    mistero.
  • enigma
    Malfacile komprenebla: enigma vorto, rigardo, frazo; ĉi tiuj rigardoj, ridetoj k ornamoj prezentis pli enigman vidaĵon ol la silentado de la aliaj (Z).
  • vortenigmo
    Logogrifo.

    enigmx


    Iel rilatitaj:

    apokalipsx ludx misterx problemx simplx ŝlosx