trompi

*tromp/i (tr)

  1. (iu iun) Intence erarigi por sia profito aŭ pro nura malico: trompi la aĉetanton (B); neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero (Z); vi faras kontrakton kun la regna kaso-pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante putran drapon! (Z); ne aŭskultu la vortojn de la profetoj: ili trompas vin! (X); ne ŝtelu kaj ne mensogu kaj ne trompu unu alian (X); ne, ne, oni ne trompas min tiel facile! (Z); ni ne lasu nin trompi per tiaj belaj promesoj; la tuta historio de la Delegacia Komitato montras, ke ni estas simple trompitaj (Z); (analoge) vi trompis la konfidon (Z); trompi en ludo; (speciale, pri la edzeca juro) mi estas trompita koko, se oni ne faros ordon (Z); jen kiel oni devas agi, se oni ne volas esti trompata! (Z).
    kokri, perfidi, mistifiki, delogi.
  1. (io iun) Erarigi per falsa eksteraĵo: ŝajno trompas (Z); mia espero min terure trompis (Z); espero ne trompos (N); lia aspekto povas trompi, sed li estas ja klerulo; se la fortoj min trompis, miaj intencoj estis honestaj (Z); via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin (X); (abs) surmeto rompas, komparo trompas (Z).
  1. (iu ion) Ne respondi al tio, kion iu atendis: trompi ies esperojn (B); esti trompita en siaj esperoj (Z); (f: per evito, distro ks) li trompis la atenton de Laban kaj rapide forkuris (X); trompi ies okulojn, persekuton; trompi la tempon.
  • trompi sin
    Fari al si iluziojn: ne trompu vin mem, dirante: 'la ĥaldeoj foriros de ni!': ĉar ili ne foriros (X); anstataŭ kritike analizi siajn trovojn, li estas preta trompadi sin mem, por nur pravigi sian kredon en siaj propraj okuloj (Z); mi min trompis pri miaj kapabloj.
  • trompo
    Ago de iu, io trompanta kaj rezulto de tiu ago: ĉu miaj piedoj rapidis al trompo? (X); ĝis nun vi mokis miajn akuzojn kaj beligis viajn trompojn (Z); li volis nur fari Aprilan trompon (Z); ili pensis, ke tio estas trompo de la okuloj, tiel bela ili trovis la vidaĵon (Z); falsama atestulo eldiras trompon (X); tio estas la plej bela trompo de la moderna tempo!
    friponaĵo.
  • trompa
    Tia, ke ĝi trompas aŭ celas trompi: ĉarmeco estas trompa kaj beleco estas vantaĵo (X); Aprila vetero-trompa aero (Z); trompa kvieto; trompa negoco, entrepreno.
  • trompe
    En trompa maniero: trompe kaŝi sian malamon (X); trompe rabi de iu [...] rajton (Z); tio, kio faras iluzie kaj trompe bonan impreson (Z); trompe kontrakti.
  • trompado
    Daŭra aŭ ripetata trompo: vi penas ruinigi E-on per trompado de la mondo (Z); lia trompado fine malkovriĝis.
  • trompaĵo
    Io, per kio oni trompas la okulojn, la esperon ktp.
  • trompanto, trompinto
    Tiu, kiu trompas, trompis: venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj (Z); plena de indigno kontraŭ la trompinto (Z).
  • *trompiĝi
    1. Iĝi trompita: se aliaj personoj trompiĝas per mia vorto [...] (Z).
    1. Iluziiĝi: kiam vi ekparolis, ni atendis ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis (Z).
  • trompiĝo
    Iluziiĝo: pardonu, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon (Z); nenio estas pli malutila por homo, ol ofta trompiĝado pri si mem (Z); la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado (X).
  • trompisto
    Homo kiu vivas el siaj trompoj: konata trompisto ĉe la kartludoj; protokanajloj, maraj trompistoj! (Z).
    fripono.
  • trompito
    Iu, kiun oni trompis: en tiu negoco estas mi la trompito!
    dupo.
  • sentrompa
    Ne prezentanta ian trompon: sentrompa priskribo de la financa stato de la afero.
  • okultrompe
    [BELARTOJ] En tia maniero, ke la pentraĵo donas, de malproksime, la iluzion de la realaĵo kaj reliefo.


    Esti trompita en siaj esperoj. Ili akordigxas por vin trompi. Konata trompisto cxe kartludo. Lia espero montrigxis trompa. Sajno trompas. Se min ne trompas mia memoro.
    adulti. AMO blinda, arda, fajra ; papilia, trompita, sekreta, senfina. aprila trompo. Aprila vetero - trompa aero. artifiko : lerta aux ruza agmaniero por imponi aux trompi. defrauxdi. dolo. dupigi. dupo (trompito). ekspluati. eltrudi (ion el iu). erarigi. eviti. falilo. falsi. flatallogi. flatdelogi. forlogi. frauxdi. fripono : trompanto; ruza sxtelisto;. insidi : sekrete prepari trompon aux malutilon. insidi iun. insidoj. kapti. kaptilo. kokri. koluzio. kontrabandi. korupti. kredigi. malfideli. malglatajxoj. malico. mistifiki : trompi iun, uzante ties (tro)kredemon. naiva. ne efektiva. Ne lasu vin trompi per la brilo de liaj vortoj. ne plenumi esperon. obstakloj. okultrompo. perfidi : mallojale endangxerigi; trompe fari ion kontraux la atendoj aux la intereso de iu. revi. ruzakiri. ruzkapti. ruzo. seniluziigxi. seniluziigxo. senrevigi. simplulo, diknazulo, stultulo. stumbligajxoj. sxajno. sxercetrompi. troigi. trompakiri. trompi : intence erarigi; kredigi, ke io estas alia, ol tio estas. tromplogi. tromplogilo. tromporabo. trouzi.
    amiko. ami. erari. hipokriti. honesta. imagi. lerta. ludi. mensogi. ridi. stulta. sxteli. vero.

    Iel rilatitaj:

    Aprilx amikx amx arestx artifikx atentx blufx erarx hipokritx honestx imagx lertx ludx memorx mensogx pensx revx ridx stultx verx ĉarlatanx ŝajnx ŝtelx