blanka

  1. Impresanta la vidadon kiel la supraĵo de freŝa neĝo, kiu reflektas la lumon, nenion sorbante el ĝi: la blanka lumo estas la miksaĵo de la diversaj koloroj de la spektro.
    nigra.
  1. Prezentanta analogan koloron: blanka cigno (Z); blanka kalko, marmoro; ŝia vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto (Z); laktoblanka vitro (Z); blanka ĉemizo, robo.
  1. Hela, kontraste kun aliaj malhelaj samspecaj aferoj: blankaj haroj (
    blonda, bruna, griza); blanka salo (
    griza ); blanka pano (
    nigra); blanka vino (
    ruĝa); blanka biero (
    blonda, bruna); blanka urso (
    bruna, griza); oni lin konas kiel blankan lupon (Z); blankbarbulo; ĝisblanke varma. [VIDU] leŭko.
  1. Prezentanta surfacon, kies blanka aspekto ne estas makulita: havi blankajn (p purajn; f senkulpajn) manojn; surmeti blankan tolaĵon; blanka papero, kajero (ne surskribita); (f) lia memoro estis blanka paĝo ( [VIDU] amnezio).
  1. (f) Pli simpla, malpli kompleta, senrezulta: blankaj versoj (senrimaj); blanka edziĝo (sen sekskuniĝo); blanka kartoĉo (sen pafaĵo); blankaj armiloj (nur piktranĉaj); la blanka magio (bonfara aŭ nur prestidigita); blanka operacio (senprofita).
  1. [KOMERCO] Neplenigita, ne plenskribita: blanka akcepto (en kiu la sumo estas ankoraŭ menciota); blanka kredito (sengarantia); blanka ĝiro (sen la nomo de la ĝirito); blanka vendo (ĉe kiu la vendanto ankoraŭ ne posedas la venditaĵon).
  1. [HISTORIO] Havanta rojalisman aŭ kontraŭrevolucian tendencon: blanka armeo, blanka teroro.
    flava, dekstra. [VIDU] nigra, ruĝa.
  • Blanka
    [ GEOGRAFIO] Nomepiteto de kelkaj geografiaĵoj: la Maro Blanka (formanta parton de la Arkta Oceano, norde de Rusio: 37°E, 65°30'N); la Kabo Blanka (i.a. la plej N pinto de Tunizio: 9°50'E, 37°21'N); la Monto Blanka (plej alta supro de la U Alpoj: 6°52'E, 45°50'N); la Nilo Blanka (nomo de Nilo antaŭ Kartumo: 32°35'E, 15°36'N) k.a.
  • blanko
    1. Koloro aŭ farbo blanka: ŝmiri muron per brila, senbrila blanko.
    1. Io blanka: nigro sur blanko (skribo sur papero) pruvas sen manko (Z); lasi multe da blanko en presita paĝo; plenigi la blankojn de formulo.
    1. Unu el la du partioj ĉe damoj aŭ ŝako.
  • blankaĵo
    Objekto blanka: vestita per grizaĵoj k blankaĵoj (Z); en la nigra ĉielo blankaĵoj komencis aperi tie k tie.
  • blankeco
    Eco de io blanka: sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas (Z).
  • blanketa
    Dube blanka: blanketa makulo; la blankete verda buŝo de rano (Z).
  • blankigi
    Fari blanka: nigran kornikon sapo ne blankigas (Z); blankigi kanabtolon en la suno.
  • blankiga
    [KEMIO] blankiga likvo [ofte solvaĵo de NaClO aŭ H 2 O 2 (Z)], tero (speco de argilo).
  • blankigejo (Z)
    Butiko, kie oni lavas k gladas la tolaĵojn.
  • blankiĝi
    Iĝi blanka: de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj (Z).
  • blankulo
    1. Homo el la t.n. blanka raso 3.
    1. [HISTORIO] Kontraŭrevoluciulo.
  • balenblanko
    Spermaceto.
  • Neĝblankulino
    Heroino de fabelo.
  • okulblanko
    [MEDICINO] Vulgara nomo de la subkonjunktiva parto de la skleroto.
  • ov (o)blanko
    Vd ovo.
  • plumboblanko
    Ceruzo.
  • ŝminkoblanko
    Blanka pigmento, alkala bismuta klorido, uzata por ŝminkpulvoroj kaj ŝmiraĵoj.
  • zinkoblanko
    Blanka pigmento, zinka oksido, ZnO, uzata por fabrikado de farboj.
    blanka

    blanka


    aĝoblanka, blankhara. blank'uloj. Esti pli blanka ol neĝo. Havi blankajn manojn. Kirli ovoblankon al ŝaŭmo. La blanka drato de inkandeska lampo. Leŭkocitoj (blankaj globuloj). nigre sur blanke. Nigro sur blanko pruvas sen manko. Ondoj kovritaj de blanka ŝaŭmo. Oni konas lin kiel blankan lupon. Ovoblanko (albumeno).
    alabastra. albina. lakta. pala. purigado.
    koloro. lavi. neĝo.

    Iel rilatitaj:

    GEOGRAFIO albx blux edzx fiŝx kolorx laktx lavx leŭkx ludx neĝx nigrx okulx ovx palx panx ruĝx sukerx vinx