facila

*facil/a

  1. Senpene farebla, plenumebla: facila laboro, tasko, vojo (B); ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila (Z); montroj kaj konsiloj estas facilaj (Z); se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero (Z); facilaj versoj (kiuj ŝajnas senpene faritaj).
  1. Senpene atingebla, pritraktebla: facila teksto; facila traduko (Z); facila lingvo (Z); per vorto ĝentila ĉio estas facila (Z); por saĝulo la sciado estas facila (X); ĝi estas nekredeble facila por ellernado (Z); (f) facila virino.
  1. Apenaŭ sentebla, senpene tolerata: facila dubo, riproĉo; kun facila nuanco de malgajeco en la voĉo (Z).
  1. Senpene moviĝanta, rapide kaj libere iranta: flugiloj de facila vento (Z); facila paŝo (Z), mano (Z), kruro (Z), irado (Z); (f) facila rideto, saluto (Z).
  1. Sentanta nenian ĝenon, nenian ĉagrenon: li sentis sin tiel facila, ke li povis kviete ekdormeti (Z); kun facila koro (Z).
  • facile
    En facila maniero:
    1. oni ne trompas min tiel facile (Z); ne facile tradukebla frazo (Z); mi facile malvarmumas; facile forgesi, pardoni; fendita ligno facile ekbrulas (Z); kritiki estas facile (Z); kiu iras trankvile, iras facile (Z); plej facile promeso rimiĝas kun forgeso (Z); pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri (Z);
    1. estas ja al mi tiel facile, tiel bone! (Z); fariĝos pli facile al vi (Z).
  • facileco
    Eco de io facila: de kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia? (Z).
  • faciligi
    Fari, ke io estu facila:
    1. faciligi al iu la instruiĝon, la enveturon en la landon, la konfeson de kulpo, la adaptiĝon al nova medio;
    1. rakontu al mi vian malĝojon, per tio ĉi vi eble faciligos vian animon (Z).
      malpezigi, senŝarĝigi.
  • faciligo
    Io, kio faciligas: kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto (Z); vi eĉ tie ĉi renkontos ankoAraŭ grandegajn faciligojn (Z).
  • faciliĝi
    Iĝi facila:
    1. la faciliĝo de la interkomunikado;
    1. en kompanio eĉ morto faciliĝas (Z); kiam Faraono vidis, ke fariĝis faciliĝo (de la plago) (X).
  • malfacila
    1. Farebla nur kun granda peno: malfacila grimpado, akuŝo, spirado (Z); malfacila ŝipveturado; ĉiu komenco estas malfacila (Z).
    1. Atingebla, pritraktebla nur kun granda peno: malfacila problemo, demando (Z); ne evitu malfacilajn tradukojn (Z); vivon travivi estas art' malfacila (Z); malfacila situacio.
    1. Eltenebla nur pene, sufere: en malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro (Z); tiu malsato estos tre malfacila (X).
  • malfacile
    En malfacila maniero: frazoj malfacile kompreneblaj (Z); malfacile regebla popolo; malfacile spiri (Z); fiereco kaj zorgo malfacile batalis en ŝi (Z).
  • malfacil (aĵ)o
    Io malfacila: kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo (Z) (rimedo); sur ĉiu paŝo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn (Z); S. venkis la ĉefan malfacilaĵon (Z).
  • malfacil (ec)o
    Eco de io malfacila: fari ion kun malfacilo (Z); kian grandan malfacilecon prezentas la memorado de la sekso de ĉiu substantivo! (Z); sen ia eĉ plej malgranda malfacileco (Z).
  • malfaciligi
    Fari, ke io estu malfacila: mi nur malklarigus la aferon kaj terure ĝin malfaciligus (Z); via irado ne estos malfaciligata (X).

    facila


    Esprimoj


    Al homo pekinta senintence Dio facile pardonas.
    Amasiĝas obstakloj, baroj, malfacilaĵoj.
    Bonfaron oni facile forgesas.
    Brogi kokidon (por pli facile ĝin senplumigi).
    Delikata, transversa deklivo ( altigo de la pavimo por faciligi la venkon super la centrifuga forto).
    Ekspliki tekston malfacilan, ekstemporale.
    Elekti la pli facilan parton, flankon de la laboro.
    En akvo malklara oni fiŝon kaptas facile (profiti el senorda situacio).
    Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudriio, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
    Farigi per sia frato sian malfacilan laboron.
    Feliĉo pura, perfekta, nemiksita, sennuba, ekstaza, perdita, facile atingebla.
    Instruistoj povos facile ĉerpi la vortojn apartenantaj al iu temo priparolota.
    Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.
    Komasacio (regrupigo de parceloj por faciligi la kultivadon per meĥanikaj rimedoj)
    Kritiki estas facile, fari malfacile.
    La afero prezentas malfacilaĵojn, kelkajn avantaĝojn.
    La skulptado el porfiro estas plej malfacila.
    La ŝipo estis lulata de facilaj ondoj, trenante post si longan ŝaŭman postsignon.
    Lingvo arta estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura.
    Marŝi per (kun) piedoj nudaj, firmaj, facilaj, rapidaj, hezitaj,
    Mi facile malvarmumas.
    Oni ne facile forgesas sian unuan amon.
    Pli facile estas ordoni, ol oron doni.
    Plori al ŝi (estas) pli facile ol nubo pluvi.
    Preni la bovon per la kornoj (= iri rekte al la malfacilaĵoj).
    Preni sur sin la malfacilan taskon aranĝi kongreson.
    Tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj.
    Trejnita orelo facile distingas la sonojn.
    Triumfi super ĉiuj obstakloj, malfacilaĵoj.
    Vendado de artikio estas facila, malfacila, delikata, profitdona.
    Ĉiu komenco estas malfacila.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    facila,facilanima,facilanimaĵo,facilanimeco,facile,facileco,faciligi,faciligo,faciliĝi,facilmova,facilrompa,faciltuŝe,malfacil(aĵ)o,malfacil(ec)o,malfacila,malfacile,malfaciligi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    afabla
    alirebla
    atingebla
    diskrete
    ebla
    elementa
    eltenebla
    fakultativa
    flue
    glate
    glatigi
    kontentigebla (facile kontenta)
    ludante
    milda
    oportuna
    oportuna
    plenumebla
    prepari
    pritraktebla
    realigebla
    rompiĝema (facilrompa)
    sen peno
    sen sufero
    sen ĝeno
    senembarase
    senstreĉa
    senzorga
    trairebla
    traveturebla
    tuj
    unuagrada
    utila

    Ankaŭ vidu:

    agi, ami, aranĝi, atingi, certa, ebl, fari, feliĉa, ĝentila, komplika, kompreni, kvalito, lerni, lingvo, ludi, muziko, simpla, studi, taŭga, uzi, valoro.

    Iel rilatitaj:

    -ebl -em afablx agx amx aranĝx atingx certx diskretx elementx fakultativx farx feliĉx florx flux forgesx glatx helpx irx kaptx klarx komencx komplikx komprenx kontentx kvalitx lernx lingvx ludx mezx miksx mildx muzikx olex oportunx penx perfektx plenx preparx problemx rapidx realx sen simplx studx suferx taŭgx tekstx tenx traktx tuj unu utilx uzx valorx vortx ĝentilx ĝenx