glacio

*glaci/o

  1. Akvo solidiĝinta pro malvarmo: monta glacio (Z); en vintro la tuta Sundo estas kovrita de glacio (Z); en printempo la glacio fluidiĝas (Z); batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio (Z) (vane); la kestojn ili devis elpaki sur la glacion (Z); glitumi sur glacio; disbati glacion; metante sur ĝian kapon freŝan glacion (Z).
    glaĉero, nevaĵo, glacibenko, glaciinsulo, glacikampo, glacikreviĝo, glacirivero.
  1. Tiu substanco, rigardata kiel ne daŭrema: al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu (Z); konstrui kastelojn sur glacio (Z) ( [VIDU] aero).
  1. Tiu substanco, rigardata kiel simbolo de sensimpatieco, indiferenteco: mielo sur lango kaj glacio en la koro (Z); ŝia alveno disrompis la glacion de la ĝisnuna rigida konversacio (Z).
  • glacia
    1. Rilata al, konsistanta el glacio: glacia bordo (Z).
    1. Havanta la temperaturon aŭ aspekton de la glacio: glacia zono, vento, maro (
      arkta), malvarmo (Z).
      frida, frosta.
    1. Karakterizata de la abundo de glacio, i.a. sub formo de glaĉeroj: glacia epoko (dum kiu la kvanto da glacio sur la tero superis la averaĝan kvanton).
    1. (f) Tute sensimpatia, neafabla: glacia vizaĝo, akcepto; la glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita (Z); liaj okuloj elstariĝis senmove, kvazaŭ glaciaj (Z).
  • glacie
    En glacia maniero: saluti iun glacie.
  • *glaciaĵo
    [KUIRARTO] Sukeraĵo el glaciigita kremo kun diversaj ingrediencoj: ĉokolada, fraga, vanila glaciaĵo.
    bombo 2, melbo, parfeo, ŝorbeto.
  • glaciaĵejo
    Vendejo de glaciaĵoj.
  • glaciaĵisto
    Fabrikisto aŭ vendisto de glaciaĵoj.
  • glaciejo
    Loko konstante kovrita de glacio.
    glaĉero.
  • glaciero
    Peco da glacio.
  • glaciigi
    1. Fari ion glacio: la vintro glaciigis la riverojn; (f) glaciigita de teruro.
    1. [KUIRARTO] Malvarmigi per ĉirkaŭmeto de glacio: glaciigita ĉampano, kaviaro.
  • glaciiga
    Rilata al glaciigado: glaciiga maŝino; glaciiga punkto de likvo.
  • glaciiĝi
    Iĝi glacio: glaciiĝinta lago (Z); la nuboj glaciiĝas en bulojn (Z); (f) la rideto glaciiĝis (haltis, malaperis) sur ŝiaj lipoj (B); glaciiĝi de timo.
    frosti.
  • glaciujo
    Kesto, en kiu oni tenas glacion hejme.
  • glaciumi (tr)
    1. Glaceigi.
    1. Fridigi.
  • glaciologo
    [GEOLOGIO] Specialisto pri glaciologio.
  • glaciologio
    [GEOLOGIO] Scienco pri la glacio, pli speciale pri glaĉeroj.
  • englaciigi
    Enfermi en glacion: englaciigitaj ŝipoj (Z).
  • antaŭglacia
    (pp epoko) Antaŭa al glacia epoko.
  • interglacia
    (pp epoko) Inter du glaciaj epokoj.
  • senglaciigilo
    Aparato, por ŝirmi vitrojn, aviadilajn surfacojn kontraŭ formiĝo de glacio.
  • pendoglacio
    Glaciero formiĝinta ĉe pendanta io: longaj pendoglacioj pendis sur lia barbo (Z).
    stalaktito.

    glacio


    Esprimoj

    Konstrui kastelojn en aero, sur glacio.
    En printempo la glacio fluidiĝas.
    La vento tranĉis glacie.
    Rompi la glacion de la rigida konversacio.
    Ĉasta kiel glacio.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭglacia,englaciigi,glacia acetata acido,glacia,glaciamasiĝo,glacianaso,glaciaĵejo,glaciaĵisto,glaciaĵo,glacibenko,glacie,glaciejo, ŝoviĝiglaciero,glaciiga,glaciigi,glaciinsulo,glaciiĝi,glacikafo,glacikampo,glacikreviĝo,glacimonto,glacinebulo,glacio,glaciologio,glaciologo,glacipluvo,glacirivero,glacirompilo,glaciujo,glaciumi,glacivino,interglacia,pendoglacio,periglacia,senglaciigilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    glaciso
    glaco
    akvo
    bankizo (glacikampo)
    bombo (glaciaĵo)
    degeli : ŝanĝiĝi de glacio aŭ neĝo en akvon
    fandi
    firno
    floko
    frida
    frosti
    glacea
    glata
    glatiso
    glazuri
    glaĉero (glacirivero)
    gliti
    glitkurado
    glitvetero
    grajlo
    hajlo : globetoj da glacio, falantaj el ĉielo
    klangulo (glacianaso)
    lavango
    malvarma
    melbo (glaciaĵo)
    nevajo
    neĝo
    parfeo (glaciaĵo)
    poluso
    prujno
    sketi
    solidigita akvo
    ŝorbeto (glaciaĵo)
    ŝoviĝi

    Ankaŭ vidu:

    deserto, gliti, meteorologio, pluvo, rivero

    Iel rilatitaj:

    akvx antaŭ bankizx bombx degelx desertx epokx fandx firnx flokx fridx frostx glacex glacisx glacx glatisx glatx glazurx glaĉerx glitx grajlx hajlx insulx junx klangulx kuirx lavangx ludx manĝx materialx melbx meteologix meteorologix montx nevajx neĝx parfex periodx pluvx polusx prujnx riverx sketx solidx sukerx varmx veterx vinx ŝorbetx ŝovx