briko

  1. [ ARKITEKTURO] Ortangula paralelepipedo el bakita argilo, uzata por konstruado: sunsekigita briko (SIN. adobo); hardebakita, glazura, kava briko; ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj (X); dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas (Z).
    ŝtono, tegolo.
  1. Io, havanta formon de briko: briko da (kunpremita) teo, da oro, da giso, da plumbo; briko da ĉokolado, da sapo; briko da karbo (el kunpremita pulvoro de terkarbo).
  • brikaĵo
    Konstrua bloko el brikoj.
  • brikejo
    Loko, kie oni elfaras brikojn.
  • briketo
    Malgranda briko: briketo el solidigita alkoholo; briketo da ĉokolado; (f) mi petas, ke ĉiu alportu sian briketon al nia konstruo (Z); [LUDOJ] ĉiu el la lignaj aŭ plastaj pecoj, uzataj en infanaj konstruludoj.
  • brikkolora, brikruĝa
    Havanta la koloron de briko.
  • betonbriko
    [ARKITEKTURO] Briko, farita el muldita betono.
  • gisbriko
    Regulforma maso el rafinita giso.
    ingoto.
  • konstrubriko
    Briko 1: (f) la atomoj estas la konstrubrikoj de la materio.
  • ludbriko
    [LUDOJ] Briketo.
  • orbriko
    Briko da oro: la dimensioj k pezoj de la orbrikoj diferencas laŭ la lando.
    brikx

    brikx

    Bildvortaro

    313 : Brikfabriko


    313-01 -4 : argilminado
    313-02 : argilmino
    313-03 : kruda (natura) argilo
    313-04 : fosmaŝino (vastlabora)
    313-05 : ŝutkamiono
    313-06 : materialtransporto
    313-07 : dekliva lifto
    313-08 : kruda diserigo
    313-09 : rada pistilo
    313-10 : maturigejo
    313-11 : miksado kaj dozado
    313-12 : vakua ŝraŭbpresilo
    313-13 : sekiga kamero
    313-14 : surbakado de argilglazuro aŭ engobo*
    313-15 : tunelforno
    313-16 : kvalitekzamena aparato
    313-17 : forkoĉarelo
    313-18 : platplanka ŝarĝaŭto
    313-19 : transporto al magazeno
    313-20 : plenbriko
    313-21 -22 : trubrikoj
    313-21 : kvertrua briko
    313-22 : longtrua briko
    313-23 : kradobriko
    313-24 : tektobriko*
    313-25 : kamentuba briko
    313-26 : hurdiso*
    313-27 : pavimbriko
    313-28 : kamenbriko

    Iel rilatitaj:

    ARKITEKTURO adobx argilx bakx domx ingotx karbx konstrux ludx materialx murx orx paralelepipedx tegx ĉokoladx ŝtonx