amuzi

Agrable k gajige distri: ĝi estas teatraĵo, kiu devas nin amuzi (Z); mi sciis nur danci, amuzi gastojn (Z); min amuzas la kolerego de virino (Z); okazis, ke, amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj (Z).
ludi, plezurigi, malenuigi.
  • sin amuzi, amuziĝi
    Tiri el iu aŭ io agrablan distron: la infano sin amuzis per la stanaj soldatoj; la reĝo vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino (X) (ŝin karesas); ili volis sin amuzi pri li (Z) (priridi lin); oni envokis la vagvendiston, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li (Z).
  • amuzo
    Io, kio amuzas: ĵus revenis Tutmozis, majstro en ĉiaj amuzoj (B); komenciĝis serio da festenoj k amuzoj (B); ĉu ne ekzistas ĉe vi iaj amuzoj, societoj, kie oni povas ekzemple iom ludi kartojn? (Z); ili faris al si amuzon kun ŝi (perforte ŝin amoris) dum la tuta nokto (X); liveri amuzojn al iu (Z).
  • amuza
    Tia, ke ĝi amuzas: ho, tiuj historioj de nia vivo, kiel amuzaj ili estas! (Z); amuza spektaklo.
  • amuziĝo
    Stato de iu, kiu estas amuzata: infanoj bezonas amuziĝon; virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo (Z); kiam la amuziĝado estis en plena vigleco, venis [...] (Z).
  • amuzilo
    ĉio, kio servas por amuzi: la virino servu kiel amuzilo al la viro (Z); (f) diletanteco estas amuzilo de la vivo (Z).
  • amuzisto
    Profesia gajigisto en kortego, cirko, teatro ks.
    arlekeno, burleskulo, histriono, klaŭno, pajaco, pulĉinelo.
    amuzi
    agrable. amuza. amuzilo. amuzisto. arlekeno. artisto. burleskulo. cirko. distri. Fari el iu amuzaĵon. gajige. gajigisto. histriono. Ju pli da frenezuloj, des pli da amuzoj. klaŭno. ludilo. malenuigi. pajaco. pulcinelo. Spektaklo amuza, riĉa, premanta, kurioza, alloga, gajiga, grandioza, korŝira, burleska, korĝojiga, senkompare majesta, engaĝinta (drarno), halucina (filmo). teatro.
    agrabla. feliĉa. plezuro. spektaklo.

    Bildvortaro


    85-01 : parkvizitantino, infano
    85-02 : parkdeĵoranto en hundokostumo
    85-03 : nano, hometo, fabelfiguro
    85-04 : ondotrajno
    85-05 : vagoneto
    85-06 : trako; reloj
    85-07 : veturantoj
    85-08 : sekur(eco)zono; protektligaĵo
    85-09 : ŝnurplonĝado (10-13)
    85-10 : ŝnurplonĝanto; svingsaltanto
    85-11 : plonĝoŝnuro; svingoŝnuro; kaŭĉuka (elasta) ŝnuro
    85-12 : ligomekanismo; ŝnurfiksilo
    85-13 : bluzo
    85-14 : fabelkastelo
    85-15 : dinosaŭrofiguro
    85-16 : ĉevalrajdado (17-21)
    85-17 : ĉevalo
    85-18 : rajdanta knabo
    85-19 : selo
    85-20 : kondukrimeno
    85-21 : ĉevalmastrino; ĉevalkondukantino
    85-22 : parado de plumbosoldatoj; figurparado
    85-23 : arbokabano
    85-24 : pendoponto; pendanta ponto
    85-25 : onda glitejo; onda glitvojo
    85-26 : entuba glitejo; tubglitejo
    85-27 : karuselo (28, 29)
    85-28 : delfenfiguro
    85-29 : nacelo
    85-30 : falturo; rapidfalseĝa turo
    85-31 : kareszoo, karesbestaro
    85-32 : etinfano
    85-33 : kaprino
    85-34 : kapro; virkapro
    85-35 : kaprido
    85-36 : rapidakvujo; torentoludo
    85-37 : trunkoboato
    85-38 : artefarita fluo
    85-39 -49 : gaŭĉoludo; vakerludo; vakerspektaklo
    85-39 : gaŭĉotrajno; vakertrajno
    85-40 : indiano, parkdungito en indianaj vestaĵoj
    85-41 : ĉasisto de grandbestoj, kostumita parkodungito
    85-42 : gaŭĉoĉapelo; vakerĉapelo
    85-43 : butonmedalo; dekorbutono
    85-44 : ornamita kolumo; ledaj kolumpintoj
    85-45 : veŝto
    85-46 : zono
    85-47 : zonbuko
    85-48 : pafilo
    85-49 : revolvero

    Iel rilatitaj:

    agrablx feliĉx forgesx gajx komikx ludx plezurx spektaklx teatrx