blinda

  1. Senigita je vidkapablo: blinda de naskiĝo; eĉ blinda kokino povas trovi grajnon (Z).
    amaŭrozo.
  1. (f) Perdinta la kapablon ĝuste k kritike juĝi: li estis blinda pri sia danĝera pozicio; la blinda amaso (Z); elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn (X); (analoge) amo k kolero estas blindaj; blinda fervoro (Z), obeemeco (Z), ŝovinismo (Z); blinda konfido kondukas al perfido (Z); eraroj, kiujn niaj antaŭuloj faris el blinda neceseco (Z); unuanimeco estas afero tre laŭdinda, sed ĝi ne devas esti blinda.
    fanatika.
  1. (f) Tia, ke ĝi ne ebligas travidon: blinda muro, arkado (senapertura); blinda fenestro, pordo (masonfermita); blinda flugado (sen vido al la grundo); blinda vojo (kondukanta nenien).
  • blinde
    1. Kiel blinda persono: mi blinde pafos, eble trafos (Z).
    1. En nekritika, senkomprena maniero: ŝi kutimis blinde k sendemande obei sian edzon (Z); blinde kredi (Z), sin ligi (Z); ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde (Z) (senplane); la sorton de tiu ĉi afero ni jam ne povas blinde (sengarantie) transdoni al homoj ne elprovitaj (Z); la stilo E-a ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj (Z); anstataŭ blinde ĵetadi frazojn, iru k rigardu! (Z).
  • blindeco
    Stato de iu blinda: la homojn (la anĝeloj) frapis per blindeco (X); tio estas ia morala blindeco.
  • blindigi
    1. Senigi definitive je la vidkapablo: variolo blindigis multe da malsanuloj (B); al Cidkija oni blindigis liajn okulojn (X).
    1. Momente malklarigi la vidkapablon: ĝin preskaŭ blindigis la radioj de la suno (Z); ŝi deturnis la okulojn for de la blindiganta diamanto; ĉio brile radiis, la okuloj de la scienculo preskaŭ tute blindigis de tio (Z).
    1. (f) Konfuzi la juĝkapablon: blindigita de la pasio, de rutino (Z), de partieco; ne volas mi per vortoj vin blindigi (Z).
  • blindiga
    Tia, ke ĝi blindigas: torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin (Z); blindige blankaj vestoj (Z).
  • blindulo
    Homo blinda: ni palpas la murojn kiel blinduloj (X); inter la blinduloj regas la strabuloj (Z); blindulo kartojn ludi ne devas (Z).
  • blindulejo
    Institucio por blinduloj.
  • blindumo
    1. [BIOLOGIO] [MEDICINO] Perturba ŝanĝiĝo de la okulsentebleco, kaŭzita de tro helaj punktoj en la vidkampo, kiuj produktas sur la retinon troan lumigon.
    1. [BIOLOGIO] [MEDICINO] Subita, ne daŭra malfacilo aŭ neeblo vidi pro fizika-fiziologia kaŭzo: blindumo de aviadistoj en flugplonĝo.
  • kolorblindeco
    Kn de anomalioj en la perceptado de koloroj, i.a. daltonismo.
  • kolorblindulo
    Individuo trafita de kolorblindeco.
  • noktoblinda
    [MEDICINO] Havanta nenormale malfortan vidkapablon en malintensa lumo (ekz. dum krepusko).
    tagvida, noktovida.
  • noktoblindeco
    Eco de iu blinda.
    blinda

    blinda


    Iel rilatitaj:

    Daltonx akromatopsix amx anaglifx brajlo brilx daltonx fanatikx fenestrx juĝx ludx lumx murx noktx okulx retinx rigardx vidx