oportuna

*oportun/a

  1. Facile uzebla pro bona adaptiĝo al sia destino: oportuna tenilo (B), brakseĝo (Z), forma de glaso; oportunaj ŝuoj, bluzoj; oportuna sistemo de korespondado; (f) la vojaĝo fariĝis pli oportuna, ĉar ili trovis la eblon veturi (Z); esprimado longa estas efektive afero ne oportuna (Z); la artikolo estas oportuna, sed ne necesa (Z); doni al vorto formon pli oportunan (Z); aliaj esprimoj montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis (Z); el la ekzercoj de la bonaj faroj li povas fari oportunan veston (Z).
    konvena, praktika, taŭga, alcela.
  1. Faciliganta ian agon, faron pro sia ĝusta konveneco: mi atendos, ĝis venos tempo pli oportuna (Z); ago maljuna ne estas oportuna (Z); oportuna okazo (Z); la regularo de la Ligo estas multe pli oportuna al la konservativuloj ol al la progresistoj (Z); ili estas por la posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj kaj utilaj (Z); por mi persone estus multe pli oportuna (oportune) teni la sorton de la lingvo en miaj manoj (Z).
    favora.
  • *oportune
    En oportuna maniero:
    1. subtenante la kruĉon, por ke ŝi povu trinki pli oportune (Z); oportune sidi sur sofa; pendanta tabuleto, kiu povis tre oportune esti levata, por meti sur ĝin la preĝolibron (Z); vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme kaj oportune (Z); fari al si oportune (Z) (aranĝi sin komforte); tiel (sen ĉapelo) estas por mi pli oportune (Z);
    1. estus oportune, se ni povus buŝe interparoli pri tio; se por li estas oportune, mi estas preta (Z).
  • oportuno
    Favora okazo: tiu ekspozicio estas oportuno, por elmontri la utilecon de nia lingvo; ia Katilina, kiu pro persona gloramo aŭ oportuno volas fari renversojn (Z).
  • oportunaĵo
    Io oportuna: li senĉese inventas diversajn oportunaĵojn por faciligi al si la vivon.
  • oportuneco
    Eco de io oportuna:
    1. la oportuneco de tia maŝino estas duba; ricevinte de vi leteron kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos praktike la oportunecon de la lingvo (Z);
    1. mi ne vidas la oportunecon de tiu klopodo, se vi estas certa malsukcesi; direktoro de teatro devas ankaŭ pensi pri la oportuneco de sia publiko (Z); kredu, ke ne pro mia oportuno mi forrifuzis la ĉefecon (Z); agu laŭ via oportuneco.
  • oportunismo
    Politika sistemo, laŭ kiu oni devas atenti la cirkonstancajn oportunaĵojn pli ol la principojn.
  • oportunisto
    Adepto de oportunismo.
  • maloportuna
    1. Malfacile uzebla pro misadaptiĝo al sia destino: maloportuna fontoplumo, klasifiko; oni devas distingi la agrablajn iluziojn de (disde) la maloportunaj (B).
    1. Malfaciliganta agon, sukceson, pro nekonveneco: tio ne povis okazi en pli maloportuna tempo; jen vere maloportuna demando!
  • maloportuni (tr)
    Esti maloportuna al iu; ĝeni iun: tiam mi vin ne pli longe maloportunos (Z).
  • maloportunaĵo
    Io maloportuna: ĝin ĉagrenis la maloportunaĵoj de tiu vojaĝo en provincon.
  • maloportuneco
    Eco de io maloportuna: la maloportuneco de la cirkonstancoj malhelpas nin plenumi nian programon.
  • RIM. La senco de 'oportuna' 1 estas malpli ampleksa ol tiu de 'komforta': estas oportunaj nur apartaj simplaj objektoj, komfortaj povas esti vivo, aranĝo ktp; ekz. fontoplumo estas oportuna, sed ne komforta. Cetere 'oportuna' estas pli objektiva (la oportuneco dependas de la pli-malpli granda taŭgeco de la objekto), 'komforta' estas pli subjektiva (la komforteco dependas de la humoro, de la animstato de la uzanto).

    oportunx


    Iel rilatitaj:

    domx facilx seĝx