kvalito

kvalit/o (1)

  1. ĉiu el la diferencaj manieroj, kiel objekto impresas niajn sensojn kaj kiuj konsistigas ĝian ecaron, staton, eksteron, karakteron kc: odoro kaj koloro estas kvalitoj de la korpoj; la vortoj 'tia, kia' ĉiam montras la kvaliton.
  1. Grado de boneco: unuaranga kvalito (Z) (de vino); mi esperas, ke vi ŝatos la kvaliton tute rimarkindan de la komercaĵoj; tolo de plej alta kvalito (B); karbo de malsupera kvalito; kvalito bona ne bezonas admonon (Z); ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito (Z).
  1. Speciala povo; propra efiko de io: la kvalito de magneto estas, ke ĝi altiras la feron; la spegulo havis la kvaliton, ke ĉion bonan, kio en ĝi speguliĝis, ĝi etigis ĝis plena nenieco (Z).
    kapablo, propreco.
  1. ĉiu el la moralaj aŭ intelektaj ecoj, kiuj faras, ke persono estas tia, kaj ne alia: la orgojlo instigas nin malŝati la bonajn kvalitojn, kiuj al ni mankas; posedi ĉiujn kvalitojn de bona oratoro (B).
  • kvalita
    1. Rilata al la kvalito, kontraste kun la kvanto: kvalita analizo de kemia substanco.
    1. = kvalifika.
  • altkvalita
    Prezentanta altan kvaliton: li havas en K. tre gravan kaj altkvalitan oficon (Z); lin konstante vizitadis altkvalitaj homoj (Z); altkvalita servistaro (Z).
    altklasa, altranga.
  • medikvalito
    [EKOLOGIO] Stato de la medio, esprimita per la kvantoj de diversaj substancoj, kiuj povas kaŭzi mediproblemojn.
  • sonkvalito
    [FIZIKO] [TELEKOMUNIKOJ] Fideleco de reprodukto de la diversfrekvencaj sonoj en aŭdilo aŭ en laŭtparolilo.

    kvalito

    REVO: [kvalito]
    Garantii pri la kvalito de varo. La kvalito estas pli grava ol la kvanto. mezkvalita. Unuaranga kvalito de vino.
    abomen/i. abomeninda. aĉa. aĉigi. cerbosklerozita. damaĝi. damaĝkompenso. denaturi. difekt/i. domaĝo. duonbona. eksmodaĵo. elĵetindaĵo. falsa juvelo. feĉo. fiaskinta. forĵetaĵo. fuŝaĵo. ĝen/i. haladzo. havi breĉojn. hontinda. je la malprofito de. kia domaĝo. kiel bedaŭrinde. korupt/i. kun reservo pri. malbona. malbonega. malestanta. malfavoro. malhavigi ion. maligna. malmorala. maloportuna. malŝati. maltaŭge farita. maltrafi. malutila. malvirtigi. mank//i. menskaduka. mezbona. mezvalora. naŭz/i. ne faciluza. neestanta. nehavi ion. nekomforta. nekompleta. neperfekta. nepraktika. nesufiĉi. nevalora. noca. peko. pereiga. perversigi. petola. pro manko de. putri. ranca. ruiniga. ruza. senmoraligi. sentaŭgaĵo. senvaloraĵo. senvalorulo. sperti malutilon. straso. subaĉeti. tombakaĵo. varaĉo. veneno.
    . bona. komerco. kvanto. malbona. valoro. vino.

    Iel rilatitaj:

    -a -aĉ altx bonx daŭrx delikatx domaĝx facilx falsx fortx gravx havx karakterx kia kiel komercx komfortx kompletx kvantx laŭdx magazenx malbonx mezx moralx perfektx praktikx rangx sentx servx spertx sufiĉx taŭgx uzx valorx varx vinx