peni

*pen/i (ntr)

Streĉi la korpajn aŭ mensajn fortojn, por atingi rezulton: kiu mem ne penas, nenio al li venas (Z); kiom ajn vi penos, nenio elvenos (Z); oni penis ŝtopi la fendon (Z); ĉiuj rapidas al la pordo, sin puŝas kaj penas eliri (Z); klientojn vi penas trovi (Z); mi penos veni al la kongreso (Z); peni imiti iun (X), ekkoni ion (X); oni devas peni trovi rimedon (Z); ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza (Z); peni perfektigi aferon (Z); mi penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala (Z); oni penis allogi min per tre granda sumo da mono (Z).
klopodi, streĉi, strebi.
  • peno
    Energia ago de la korpo aŭ de la menso al ia celo: ĉio, kion mi kun tiom da peno faris (Z); venas ĉagreno sen granda peno (Z); ne ŝpari monon nek penon (Z); la vojo tra la sablo estis tre malfacila, tamen oni faradis al si la penon, por veni en la domon de Dio (Z); la peno skribi leteron kaj sendi al iu librejo detenas multajn venigi presaĵon (Z); la glacio longan tempon kontraŭstaras al ĉiuj penoj de la printempa suno (Z); li faris superhomajn penojn, por savi mian infanon (Z); mi esperas, ke viaj penoj havos bonan sukceson (Z); akceptu miajn plej korajn dankojn por viaj penoj (Z).
  • pene
    Kun peno (j): duonmorta pene li eskapis (K).
  • penadi
    Daŭre aŭ ripete peni: la virinoj penadis elmeti tiom multe da vestaĵa lukso, kiom nur estis eble (Z).
  • penado
    Longa aŭ ripetita peno: ilia penado havis sukceson (Z); tiu penado ludi la rolon de ĝendarmoj (Z); via penado ne estos vana; kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por trovi por vi okupon? (Z).
  • penegi
    Energie kaj lacige peni: ĥ. (retenante ĝin)... Maria (penegas foriri) (Z); nur penege li sin savis; ŝi pensis, ke febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn de senlaboreco (Z).
  • penema
    Inklina al penado: penema lernanto; viro peneme vestita, kun frizitaj haroj (Z).
    diligenta.
  • peniga
    Trudanta aŭ postulanta penon: peniga laboro.
  • peninda
    Tia, ke ĝi valoras penon: peninda ofero; ne estis peninde tion aŭskulti (Z); li opiniis, ke tute ne penindas konfesi tion al la pordisto (Z).
    penvalori.
  • pripeni (tr)
    Peni por atingi celon: kion vi pripenas, tio al vi venas (Z).
  • malpene (ark.)
    Sen ia peno por bone aspekti, senzorge: homo malpene vestita (Z).
  • senpene
    Sen ia peno, facile: senpene lerni E-on.

    peni


    Esprimoj

    Eluzi siajn fortojn por vanaj penoj.
    Kiu mem ne penas, nenio al li venas.
    Konfesi la vanecon de siaj penoj.
    La oratoroj penis agiti la popolamason kontraŭ...
    Leĝo pri minimuma peno.
    Ŝpari nek penon nek admonon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    malpene,penadi,penado,pene,penegi,penema,peni,peniga,peninda,peno, penvalori,pripeni,senpene

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    diligente
    energie
    fervore
    forte
    lacige
    malfacile
    malgaje
    mense
    zorge

    klopodi
    labori
    provi
    strebi
    streĉi
    tedi
    valori
    ĝeni
    ŝviti
    barakti : forte skui sin, forte movi siajn brakojn kaj krurojn
    pene defendi sin

    celo
    melankolio
    senagado

    Ankaŭ vidu:

    enui, gaja, labori, laca, malfeliĉa, verki

    Iel rilatitaj:

    agx baraktx batalx celx diligentx energix enux facilx fervorx fortx gajx klopodx kostx krurx laborx lacx luktx malfeliĉx melankolix mensx minimumx povx provx strebx streĉx tedx valorx verkx volx zorgx ĝenx ŝvitx