*edz/o

Viro laŭleĝe ligita kun virino por kunvivado k fondo de famili o: venu, ĉar mia edzo ne estas hejme (X); furiozas la ĵaluzo de la edzo (X); edzo k edzino, ĉiela difino (Z); episkopo devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino (N); mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj! (Z).
fraŭl o, fianĉ o, vidv o.
  • edza
    Rilata al edzo: edza subskribo.
  • *edzeco
    Stato de edzo aŭ (ark.) de geedzoj: ligo tiel estimeginda, kiel estas la ligo de edzeco (Z); seninfana estis la edzeco de la rabeno (Z); edzeca juro (Z); edzeco feliĉa (Z); edzeca infano.
  • edzigi
    Fari iun edzo: edzigi sian filon al riĉa fraŭlino; vi povus tion fari, se vi estus edzigita kun persono de via klaso (Z); la filoj de ĉi tiu mondo edzigas k estas edzigataj (N).
  • edzigo = geedziĝo: edziga ceremoni o (Z), promes o (Z), formulo (Z), ring o (Z).
  • *edziga
    Rilata al edzo.
  • *edziĝi
    Iĝi edzo: ĉar viro ekpensas edziĝi kun ni, estas necese, ke ni rompu ĉiujn interrilatojn kun la vivantoj! (Z); mi tute ne petis vin, ke vi edziĝu kun mi (Z); ŝtelu malproksime, edziĝu proksime (Z).
  • *edziĝo
    1. Laŭleĝa ligo de viro kun virino: edziĝo pro amo, pro mono, pro konveneco, pro prudento; edziĝo laŭ koro (Z); laŭ la kvanto da oro (Z); de edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas (Z); fianĉiĝo ne estas edziĝo (Z).
    1. (ark.) Geedziĝo: ĉu antaŭ la edziĝo vi demandis pri mia konsento? (Z); nur unu kiseton, partopage de nia edziĝo! (Z); edziĝofesto (
      nupto); edziĝopova; edziĝotaŭga aĝo (Z); edziĝvojaĝo ( [VIDU] mielo).
  • *edzino
    Virino, laŭleĝe ligita kun viro, por fondi kun li familion: preni edzinon (Z); per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu (Z); esti sub la ŝuo de sia edzino (Z); vi malpurigas unu la edzinon de la alia (X); jen niaj kanajlaj edzinoj! (Z); *doktoredzino, pastredzino, reĝedzino (Kp doktorino, pastrino, reĝino ktp).
  • *edzinigi
    Fari el iu edzinon: mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo (Z); Mihal, kiun mi edzinigis al mi (X); li edzinigis ŝin al si kontraŭ la volo de ŝia patro (Z); en certa grado... mi estas edzinigita! (Z); la fraŭlino, kiu estis edzinigota de mia frato, mortis (Z); neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido (X).
  • *edziniĝi
    Iĝi ies edzino: mi jam estas tro maljuna, por edziniĝi kun viro (X); se virgulino edziniĝas, ŝi ne pekas (N); en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas (N); edziniĝopova knabino.
  • edzoligiĝi
    Ligiĝi per edzeco: edzoligiĝi kun domo de nobelo (Z).
  • boedziĝi (X)
    [BIBLIO] Edziĝi al la edzino de seninfane mortinta frato.
  • eksedziĝi
    ĉesigi la (ge)edziĝon: eksedziĝi kun (Z), je, disde iu.
  • eksedziĝo
    ĉesigo de la (ge)edziĝo: peti pri eksedziĝo; proceso pri eksedziĝo; li skribu al ŝi eksedziĝan leteron (X).
    divorc o, repudi o, separ o.
  • eksteredzeca
    Okazanta, naskita ekster edzeco: eksteredzeca amrilato, filo.
    bastard o.
  • geedzeco
    Stato de geedzoj.
  • *geedzoj
    Edzo k edzino: geedzoj en paco vivas en reĝa palaco (Z); ni ambaŭ estas geedzoj (Z).
  • geedziĝi
    Iĝi geedza par o: ili geedziĝis sekrete; geedziĝa ceremonio.
  • geedziĝo
    1. Laŭleĝa ligiĝo inter viro k virino.
    1. [KRISTANISMO] Sakramanent o, kiu sanktigas tiun ligiĝon.
  • interedzigi
    Kunigi per edzoligo: ili estas nun gefianĉoj k baldaŭ interedzigotaj (Z); li plenumis la interedzigan ceremonion (Z).
  • kromedz (in)o
    En poligamia sistemo, ĉiu el la edz (in)oj, edz(in)igitaj post la unua.
  • misedziĝo
    Edziĝo inter malsamrangaj personoj.
  • miksedziĝo
    Interedziĝo inter malsamgentaj aŭ malsamreligiaj personoj.
  • novedz (in)o
    Vir(in)o, kiu ĵus edz (in)iĝis.
  • pluredz (in)eco
    Poligamio.
  • princo-edzo
    Vd princo.
  • provedziĝo
    Provtempo de seksa kunvivado antaŭ la geedziĝo.
  • reĝinedzo
    Vd reĝo.
  • senedz (in)eco
    Stato de iu, kiu ne havas edzinon aŭ edzon.
    fraŭlo.

    edzo


    Esprimoj


    Akto de edziĝo.
    Apartigitaj de tro granda diferenco de situacioj.
    Deklaro pri edziĝo.
    Delogi ies edzinon.
    Detrui nian ĝisnunan harmonion.
    Doni al iu sian filinon kiel edzinon.
    Edziga promeso, formulo, ringo, ceremonio.
    Edzigi sian filon al riĉa fraŭlino.
    Edziĝo estas loterio.
    Edziĝo pro (el) inklino, amo, mono, intereso, laŭ koro.
    Edziĝopova, edziniĝmatura knabino.
    Edzo kaj edzino estas nur unu.
    Esti kaptita en adulto.
    Estu mia advokato antaŭ mia patrino.
    Fianĉiĝis, por ĉiam ligiĝis.
    Fianĉiĝo ne estas edziĝo.
    Forregali svatiĝanton.
    Fraŭline maljuniĝi.
    Fraŭlo ĝisosta, ŝtoniĝinta, "olda".
    Furiozas la ĵaluzo de la edzo.
    Hejme la virino sinjoras, mastras (sed ankaŭ mastrumas).
    Ili geedziĝis kaj ili kunvivis feliĉa] por ĉiam (fino de fabeloj).
    Ili geedziĝis sekrete.
    Impostoj sur la fraŭloj.
    Kial enbrakigi (enbrakumi) virinon ne apartenan al vi ?.
    Kial venis al li en la kapon esti ĵaluza pri sia edzino ?.
    Kiel edzinon, si konis sin al li.
    Konduki lin je la nazo.
    Kreskigi kornojn al iu.
    Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
    La edzino faris scenon (= akrajn riproĉojn) al la edzo.
    La edzo estas ĵaluzulo, kiu ne volas, ke oni ludu amon kun lia edzino.
    La katolika eklezio ne agnoskas divorcon.
    Li edzinigis ŝin al si kontraŭ la volo de ŝia patro.
    Li estas sub 1a ŝuo de sia edzino.
    Li sentis veran kulton por sia edzino.
    Liberigi min de edzino, kiu min malhonoras.
    Ligita por la vivo.
    Malalte edziniĝi.
    Miela tempo.
    Ne deziru la edzinon de via proksimulo.
    Ne ŝovu vin inter edzo kaj edzino.
    Ora edziĝo (post 50 jaroj).
    Peti pri la mano de iu (proponi edzinigon).
    Preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol li.
    Pri nenio oni povas ĵuri.
    Procezo pro eksedziĝo.
    Rapida edziĝo, porĉiama kateniĝo.
    Redakti oficialan akton.
    Rigardu la patrinon antaŭ ol svatiĝi pri la filino.
    Se vi volas filinon, flatu la patrinon.
    Serĉi plezuron ĉe fremda virino.
    Si ne estis sufiĉe bona aktorino, por konvinki la edzon pri sia
    Submetiĝo, senfina cedado al la edzino.
    Surprizi sian edzinon en la brakoj de ŝia amanto.
    Tio estas kazo de eksedziĝo.
    Tiu edzo estas vera perlo.
    Verda de ĵaluzo.
    Virta, senriproĉa edzino.
    Vivi en humila submetiĝo al la kapricoj de la edzino.
    Ĉu tio estas la konduto de honesta edzo ?
    Ĉu vi povis malleviĝi ĝis tiu ago?.
    Ĵuru al mi per Dio, ke vi ne agas malfidele.
    ĵaluza kiel tigro.
    Ŝi atendis bonan partion por sia filino.
    Ŝia edzo ne estas sur ŝia nivelo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    boedziĝi, edza, edzeco, edzigi, edzigo, edzinigi, edziniĝi, edzino, edziĝa, edziĝanonco, edziĝi, edziĝo, edzo, edzoligiĝi, edziĝvojaĝo, eksedziĝi, eksedziĝo, eksteredzeca, geedzeco, geedziĝi, geedziĝo, geedzoj, interedzigi, kromedz(in)o, miksedziĝo, misedziĝo, novedz(in)o, pluredz(in)eco, princedzino, princo-edzo, provedziĝo, reĝinedzo, senedz(in)eco

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    amdonantino
    amrilato
    blanka edziĝo
    ceremonio
    civila edziĝo
    deflori
    doto
    edza potenco
    edzece feliĉa
    edziniĝpova knabino
    edziĝa soleno
    edziĝfesta procesio
    eksedziĝi kun (je, disde) iu
    edziĝvojaĝo
    fianĉo
    fidela
    fideleco
    fraŭlo
    haremo
    interkonfesia edzeco
    kunvivanto
    kunvivi
    laŭleĝe
    ligo
    mielo
    novedz(in)o
    nupta jubileo
    nupto

    promesi
    provedziĝo
    publikigi edziĝanoncon
    ringo
    sakramento
    sekso
    stato de virino
    svatagentejo
    svati
    vidvino
    vidvo
    virgulino
    viro
    ĵuro

    adulti
    alimento
    bastardo
    divorco
    eksterleĝecaj amrilatoj
    kokri iun
    kokrita edzo
    konkub(in)o
    kornulo
    mezalianco (misedziĝo)
    perfidi la edzinon
    poligamio
    repudio
    senedzinulo
    separo
    ami . himen o poliandrio: 1 Stato de virino havanta plurajn edzojn samtempe: la Tibeta poliandrio. ☞ poligamio, poliginio.

    Bildvortaro


    150-13 : eklezia nuptoceremonio; eklezia geedziga ceremonio
    150-14 : geedziĝantoj; gefianĉoj; nuptoparo
    150-15 : edziĝantino
    150-16 : edziĝanto
    150-17 : fianĉina bukedo; nuptobukedo
    150-18 : nuptokrono (el mirt- aŭ oranĝfloroj)
    150-19 : nuptovualo
    150-20 : mirtobranĉo en butontruo
    150-21 : oficanto
    150-22 : nuptoatestantino
    150-23 : nuptoatestanto
    150-24 : vualporta knabineto; nuptoknabino
    150-25 : preĝbenko

    Iel rilatitaj:

    -in adultx aktx alimentx amx anoncx bastardx bigamix blankx bo- ceremonix civilx deflorx divorcx dotx eks familix feliĉx festx fianĉx fidelx fidx filx fraŭlx haremx himenx homx infanx jubilex kisx knabx kokrx konfesix konkubx konsentx konvenx kornx korx kristanismx leĝx ligx mezaliancx mielx noblx novx nuptx parx patrinx patrx perfidx poliandrix poligamix poliginix potencx povx preĝx procesix promesx provx repudix rilatx ringx sakramanentx sakramentx sanktx seksx sen separx sinjorx solenx statx svatx vidvx virgx virx vivx vojaĝx ĵaluzx ĵurx