stato

*stat/o

  1. Maniero, en kiu eventuale staras afero: vivu stomako laŭ stato de l' sako (Z); vendi aŭton en bona stato; en la nuna stato de la intertraktadoj; ne forgesu la nunan staton de E. (Z); ĉiuj aferoj restu kiel en la antaŭa stato; estas danĝere daŭrigi ĉi tiun staton de necerteco (B); la stato de mia sano tute ne estas bona (Z); mi trovis lin en stato de profunda deprimiĝo; ili faris tiajn mienojn, kvazaŭ ili estus en ne tute normala stato (Z); la stato de la spiritoj (Z).
    situacio.
  1. Maniero de ies ekzisto, kiel ĝin difinas la cirkonstancoj: ili reprezentas per si ĉiujn landojn, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj (Z); akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero (Z); la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tre malbona (Z); aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato (Z); kia multego da senlaboruloj (nenifarantoj) de ĉiuj statoj kaj aĝoj! (Z); ŝi estis urbanino, vivis en bona stato (Z); nova stato, nova vivo (Z); civila stato (diversaj sociaj informoj pri iu persono); [HISTORIO] la Tria Stato (nek nobelaro, nek pastraro) (Vd statoj).
  1. [FIZIKO] [KEMIO] ĉiu el la tri manieroj kiel prezentiĝas la materio: solida, likva, gasa stato.
  • Statoj
    [HISTORIO] En kelkaj landoj, nomo de deputitaro, reprezentanta la tiamajn sociajn grupojn (t.n. 'statoj'): la statoj de Bretonio; la ĝeneralaj statoj de Francujo (ĝis 1789), de Nederlando (ĝis 1795).
  • stati (ntr)
    Esti en ia difinita stato: kiel statas la negocoj?; kiel vi statas? (Z); la pordo statis fermita. [VIDU] statintegraĵo, statsumo.
  • stata
    Rilata al ia stato: stata ekvacio (de Van der Waals: rilato inter premo, volumeno kaj temperaturo, valida por la likva kaj gasa statoj).
  • antaŭstato
    Tiu stato de aferoj, kiu ekzistis antaŭ la lasta (j) okazaĵo(j), milito, detruo ks: restarigi la antaŭstaton; la pactribunalo decidis, ke ambaŭ armeoj revenos al sia antaŭstato.
  • animstato
    Nedaŭra dispozicio de la animo: pejzaĝo, oni diris, estas ia animstato; tiam la pia animstato iom malfortiĝas (Z).
    agordo, humoro.
  • bonstata
    Tia, ke ties stato estas sufiĉe kontentiga, prospera: (io) ĝi estas stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata (Z); (iu) se li ne estos sufiĉe bonstata, por alporti ŝafinon (X); homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj (Z); la maljuna homo estas tre bonstata (Z).
  • bonstat (ec)o
    Eco de io, iu bonstata: laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton (Z); por elmontri la bonstaton kaj la kreditkapablecon de siaj edzoj (Z); mi ne kuraĝis demandi vin, kie vi prenis ĉi tiun bonstaton (Z); al vi ĉiam ŝi donu venkon, gloron, riĉecon, bonstaton por la viaj! (Z).
  • korstato
    Animstato: en tiu korstato ŝi faris la signon de la kruco (Z).
  • malaltstata, malgravstata
    Havanta malaltan staton: la knabo ne havis la rajton eĉ eniri en la ĉambron, tiel malaltstata li estis (Z); homoj malgravstataj (Z).
  • kvantumstato
    [FIZIKO] Dinamika stato de fizika sistemo en la kvantummekaniko.
  • mensostato
    Maniero, kiel funkcias ies menso: la primitiva mensostato.
  • sanstato
    Farto.
  • sieĝostato
    [JURO] Escepta reĝimo analoga al tiu de sieĝata urbo, en kiu la militistaj instancoj alprenas la povojn, normale plenumatajn de la civilaj (policon, justicon ks).
    militleĝo.
  • spiritstato
    Momenta stato, en kiu sin trovas ies psiko: la patro kaj la patrino estis en solena spiritstato (Z).


    En tia stato esti kapabla je ĉio. Esti en bona stato, bonfarta. Esti en ebria stato. Kaduka, vilaĝa dometo en tia stato, ke necesis deskrapi la malnovan kalkaĵon. Kia estas via civila stato 2 Mi naskiĝis je la. Kiel statas, iras la komerco?. La stato de mia sano ne estas bona. Maltrankvilo, anksieco, angoro : tri gradoj de unu sama stato. Peti ekspertizon de medicinistoj pri mensa stato de akuzito.
    agordo. antaŭa stato. cirkonstancoj. civila stato. deliri : esti en stato de spirita malordo, interalie kun nekonsekvenca parolado. embaraso : malfacila stato; necerteco (pro okazaĵo aŭ diraĵo). enhavo, enteno. esti en bona kondiĉo por. etato : detala tabelo pri la nuna stato de entrepreno. fart/i. financo : monrimedoj; stato de en- kaj elspezoj;. funkcii, panei. ĝui. humoro, spiritostato, animstato, humoro. inklino, emo. kapabli, povi, preti. kompleksio, konstitucio, temperamento. kondiĉo. kvalito. maniero. militistaro. naturo. okupo. participo : (gramatiko:) adjektivo aŭ adverbo, kiu montras agon aŭ staton en rilato al la priparolata tempo aŭ situacio (en Esperanto kun unu el la sufiksoj: -ant- -at- -int- -it- -ont- -ot-). pozicio. predikato : (gramatiko:) la vorto(j) en propozicio, kiu(j) esprimas agon aŭ staton de la subjekto. profesio. prosperi : esti en bona, sukcesa stato. rango. rezulti : esti la sekvo; esti la fina stato. sieĝostato. situacio. solida, gaza, likva stato. sorto, destino, fato, fatalo, fortuno. sovaĝa : en natura stato. speco de. stabila stato, sanstato, fartostato. stari. statuso. strukturo. subjekto : (gramatiko:) tiu parto de la propozicio, kiu indikas tiun/tion, kiu/kio agas aŭ estas en iu stato; aganto; (ankaŭ:) homo havanta iun malsanon (esplorata de kuracisto); homo farinta iun krimon (esplorata de policisto). substantivo : o-vorto; vorto, en Esperanto ĝenerale kun finaĵo "-o", kiu estas la lingva nomo de io ekzistanta (objekto, planto, besto, homo, ideo.) (ankaŭ la nomoj de agoj, statoj, ecoj.). verbo : vorto, en Esperanto kun unu el la finaĵoj "-i -as -is -os -us -u", prezentanta agon aŭ staton interalie laŭ ĝia loko en tempo (la nomo de la ago aŭ stato estas substantivo). vivi laŭ sia rango. vivkondiĉoj.
    bona. farti. merkato. necesa. nova. sama. sana. ŝtato. trankvila.

    Iel rilatitaj:

    aferx agregx altx antaŭ bonx donx edzx en estx fartx kondiĉx manierx merkatx militaferx necesx novx pozicix riparx riĉx samx sanx sekx sovaĝx strukturx trankvilx troviĝx ŝtatx