perfidi

*perfid/i (tr)

  1. Mallojale endanĝerigi; malbone servi la interesojn de iu persono aŭ de grupo, al kiu oni apartenas, por profito de alia malamika persono aŭ grupo: la servisto de la reĝo perfidis sian sinjoron; Juda Iskariota, kiu ankaŭ perfidis lin (Jesuon) (N); ŝtelisto ŝteliston ne perfidas (Z); la taĉmento perfidis sian ĉefon kaj transiris al la malamiko (B); perfidi sian partion, sian patrujon.
    transkuri.
  1. Trompi, trouzante ies konfidon; ĉesi esti fidela al iu: perfidi la edzinon (Z); perfidi amikon; mian fidelecon mi ne perfidos (Z); Dio ne perfidas, se homo lin fidas (Z); (f) lia memoro, liaj fortoj perfidis lin (mankis al li).
  1. Malkaŝi, konatigi ion, kio devis resti sekreta: perfidi sekreton, planon; se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas (Z). [VIDU] legi.
  • perfido
    Ago de tiu, kiu perfidas: perfido de iu kontraŭ iu pri io; ĝuste min mem perfido mia pereigis! (Z); tro da konfido kondukas al perfido (Z); oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas (Z).
  • perfidaĵo
    Konkreta rezulto de perfido: li forkuras, informinte min pri la nova perfidaĵo de mia (edzino) (Z).
  • *perfida
    Mallojale malfidela: ho virino malhonesta kaj perfida! (Z); servanto perfida al sia mastro; tiel mi perfide en la dormo per frata mano estis (mortigita) (Z).
  • perfidulo
    Tiu, kiu perfidas: diru, ke inter la tuta bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon! (Z); promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas (Z).
  • elperfidi (tr)
    Lasi vidi ion, kion oni volus kaŝi: ŝia ruĝiĝo elperfidis ŝian amon.
  • ŝtatperfido
    Perfido, far regnano, de la fideleco al la suvereno aŭ al la plej gravaj interesoj de la regno.

    perfidi


    Iel rilatitaj:

    amx edzx montrx opinix