sankta

*sankt/a

  1. (io) Forprenita de la ordinara uzado, ĉar konsekrita al dieco aŭ rezervita al ĝi: laiko tion ne manĝu, ĉar tio estas sankta (X); ĉio, kio ektuŝos la altaron, fariĝos sankta (X); la sepa tago estu por vi sankta, ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita (X); demetu viajn ŝuojn, ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta (X); la teron de la sankta arbareto ne rajtas ili tuŝi (Z); la sankta fajro (Z); la lageto de la sanktaj krokodiloj (B); por la hinduoj bovino estas sankta.
    koŝera, tabua. [VIDU] sanktfiguro, sanktoleo, relikvo, voto.
  1. (iu) Apartigita de la aliaj per la observado de reguloj de pureco: vi estos regno de pastroj kaj popolo sankta (X); estu do sanktaj, ĉar Mi estas sankta (X); estu por Mi sanktaj homoj, kaj viandon, disŝiritan sur la kampo, ne manĝu (X); la pastrino, la respektata sankta virgulino (Z); fine ni havas sanktan homon, li estas vera bramano (B).
  1. (ofte maj.) Aparte respektinda pro speciala religia karaktero: la sanktaj apostoloj (Z); la Sankta Spirito ( [KRISTANISMO] Tria persono de la Triunuo); la Sankta Virgulino (la patrino de Jesuo), la sankta Patro (la papo); la sankta urbo Jeruzalem (Z); la sankta Lando (Palestino); la sankta tombo (de Jesuo); la sankta arbo (de la Budho); la Sanktaj Skriboj (bazoj de iuj religioj); la sankta historio (de la hebrea popolo); la sankta Gralo; la sankta Semajno (antaŭpaska); la sankta ĵaŭdo, Vendredo (de tiu semajno); (analoge) sankta nombro (asociita kun religiaj simboloj, ekz. 3, 7, 9); sankta poezio, muziko (pri religiaj temoj); sanktaj kantoj (Z); [HISTORIO] la Sankta Alianco (inter Rusio, Prusio, Aŭstrio en 1815).
  1. [KRISTANISMO] Proklamita de la Eklezio, kiel akirinta per apartaj virtoj altan rangon en la ĉielo kaj kiel inda sur la tero je speciala kulto: sankta Jakobo; la sanktaj Petro kaj Paŭlo; sankta Elizabeto.

RIM. Tiuj nomoj servas ankaŭ ofte por nomi preĝejon (la preĝejo de la Sankta Kruco (Z); de la Farunpesilo ĝis la Sankta Bartolomeo (Z)), lokon (Sankta-Denizo, Sankta-Heleno. [VIDU] San-) aŭ daton (en la tago de la sankta Silvestro; ne ĉiam estas sankta Johano (Z); en la tago de la sankta Neniamo (Z)).
  1. (f) (io) Plej respektinda, kvazaŭ pro sankcio de la moralo aŭ tradicio: en la alesto sankta de l' patrino (Z); nia standardo estas por ni io sankta (Z); sankta estas por ni la hodiaŭa tago (Z); en via buŝo la sankta vorto 'amo'malpuriĝas (Z); la honoro de nia tuta popolo (E-a) devas esti por ni sankta (Z); la sankta rajto de insurekcio.
    netuŝebla.
  • sanktaĵo
    Objekto, aĵo sankta: por ke vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo (X); ili ne ektuŝu la sanktaĵojn, por ke ili ne mortu (X).
  • sankteco
    1. Eco de io sankta: ne perturbu la sanktecon de ĉi tiu loko; la sankteco de ĵurpromeso.
    1. Eco de iu sankta: preta servi vian sanktecon! (B) (Faraonon).
  • *sanktejo
    Domo aŭ loko sankta: la sanktej' kvieta de l' diino (Z); forlasita sanktejo de Kali (B); sep kaproj, kiel pekofero pro la regno, pro la sanktejo kaj pro Judujo (X); malpurigi la sanktejon de la Eternulo (X).
    altaĵo, templo, preĝejo.
  • sanktigi
    Fari, proklami sankta: Mi sanktigis lin (X); sanktigi la sabaton (X); la popolo la noblan agon de l' reganto baldaŭ sanktigas kiel leĝon (Z); sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li (X). [VIDU] kanonizi.
  • sanktulo
    1. Persono, apartigita de la amaso per observo de reguloj de pureco, i.a. ano de la primitiva kristana eklezio: malĉasteco ne estu inter vi, kiel decas por sanktuloj (N); fari monoferon por la neriĉaj sanktuloj en Jerusalem (N); (plej eminente: Javeo) la popoloj ekscios ke mi estas la Sanktulo en Izrael (N); ili malŝatis la Sanktulon de Izrael (X).
    1. [KRISTANISMO] Kanonizita mortinto: je honoro de tiu sanktulo estis konstruitaj tri preĝejoj (Z); la festo de ĉiuj Sanktuloj; se Dio ne volas, sanktulo ne helpos (Z); ne sanktuloj potojn faras (Z); ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas (Z); neniu sanktulo estas sen makulo (Z); sanktula niĉo (Z).
  • malsanktigi
    Profani: atakis lin malsano kaj malsanktigis la plej puran lokon (Z); kiu ĝin (la sabaton) malsanktigos, tiu mortu (X).
  • malsanktigo
    Ago malsanktigi: ŝi vengos malsanktigon de la templo (Z).
  • plejsankta
    Eminente sankta.
  • plejsanktaĵo
    [BIBLIO] Io, kio estas konsekrita al Javeo (la altaro, la oferoj ks): ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo (X); la altaro fariĝu plejsanktaĵo (X); prenu la farunoferon kaj manĝu ĝin senfermente, ĉar ĝi estas plejsanktaĵo (X).
  • plejsanktejo
    [BIBLIO] La plej sankta loko de la Templo, kie estis la kesto de atesto: la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro (X).
  • resanktigi
    Per specialaj ritoj, redoni sanktecon al io profanita: mi iras, por per lavado en la pura maro la bildon de l' diino resanktigi (Z); vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu la patran domon! (Z).

    sankta


    Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion.Formeti ĝis la grekaj kalendoj, en la tago de sankta Neniamo, en latriĵaŭda semajno, kiam la kokinoj ricevos dentojn.La sankta rajto de "Insurekcio".Ne perturbu la sanktecon de tiu loko.Neniu sanktulo estas sen makulo.plejsanktejo.Por la Hinduoj bovino estas sankta.Preĝu al la Eternulo ne al lia sanktulo.sankta seĝo.sanktejo.sanktolei, unkti.sanktuligi.Vero banala, kristala, pura, nuda, sankta.Vero kiel la sankta skribo, kiel vorto de profeto.
    bigoto.blasfemi.fanatika.fantomo.magio.pia.sorĉi.superstiĉa.
    aparta. biblio. katolikismo. kristanismo. religio. vero.

    Iel rilatitaj:

    Aleksio Avestx Biblix adorx akvx altarx apartx aŝokx aŭreolx bakalaŭrx beatx biblix bovx edzx katolikismx kredx kristanismx militaferx olex preĝx rajtx religix restx reĝx seĝx sorchx super suprx templx verx vortx