akto



  1. [SPEKTAKLO] Parto de teatraĵo, enhavanta kelkajn scenojn kunligitajn: tragedio en kvin aktoj (Z).
  1. Oficiala grava faro aŭ decido: mi, kiu post la publikaj aktoj en Buljono k ĝenevo, havas nun nenian moralan rajton miksi min en tiun aferon (Z); liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta akto (Z); (edziniĝo) estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj k cirkonstancoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amo (Z).
    ago.
  1. Oficiala dokumento atestanta tian faron: la aktoj de niaj kongresoj; la testamento estas leĝa akto; akto de naskiĝo, de edziĝo, de akuzo; transdona akto; dum la tago mi sidas en la policejo ĉe la enuigaj aktoj (Z); la stilo de la aktoj.

  • subakto
    [SPEKTAKLO] Divido interne de akto, kun ŝanĝo de dekoracio.
  • aktaro
    Kolekto de aktoj rilataj al difinita afero.
  • aktisto
    Oficisto, kiu redaktas k konservas la oficialajn aktojn.
    arkivisto.
  • aktujo
    1. Dosiero.
    1. Teko.
  • interakto
    [SPEKTAKLO] La tempo inter du aktoj en teatro, du filmoj en kinejo ks.


  • Esprimoj:

    Edziniĝo estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amoZ
    Liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta aktoZ
    Mi, post la publikaj aktoj en Bulonjo kaj Ĝenevo, havas nun nenian moralan rajton miksi min en tiun aferonZ
    Oficiala dokumento atestanta ion: testamento estas leĝa akto.
    akto de naskiĝo, de edziĝo, de akuzo
    dum la tago mi sidas en la policejo ĉe la enuigaj aktojZ;
    la aktoj de niaj kongresoj;
    la stilo de la aktoj.
    liaj pensoj estis tiel solenaj, kiel ĉe la plej sankta aktoZ;
    mi, kiu post la publikaj aktoj en Bulonjo k Ĝenevo, havas nun nenian moralan rajton miksi min en tiun aferonZ;
    tragedio en kvin aktojZ.

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    aktaro, aktisto, aktujo, interakto , subakto , transdona akto,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    Oficiala grava faro aŭ decido
    Parto de teatraĵo, enhavanta kelkajn scenojn kunligitajn:
    Paŭzo inter du aktoj de teatraĵo : interakto.
    ago.
    aktisto: oficisto, kiu konservas aŭ skribas la oficialajn aktojn; notario
    protokolo
    testamento estas leĝa akto;

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    abolx agx aktuarx arĥivx baletx decidx dekretx dosierx edzx farx leĝx notarix oficialx paŭzx protokolx scenx teatrx tekx testamentx ĉartx ŝrankx