spico

*spic/o


Aroma, pli-malpli akra aŭ acida vegetaĵa substanco, aldonata al manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, por ilin fari pli bongustaj: al farun' malbonspeca ne helpos la spico (Z); oni pistis spicojn (Z); krom tio ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekz. safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron (Z).
kondimento, kvinspica pulvoro.
  • spica
    Entenanta iajn, precipe odorajn, ecojn de spicoj: en la stalo la malsekeco estis varma kaj spica (Z); ili eligadis strangan spican odoron (Z); (f) spica esprimo, spicaj versoj (bonhumore aŭ malprude elvokivaj).
  • spici (tr)
    1. Aldoni spicojn al manĝaĵo aŭ trinkaĵo: la hungaroj amas forte spici siajn pladojn; ŝaffemuron spicu per ajlo; akva supo, spicita per pipro kaj ranca oleo (Z); mi trinkigus al vi spicitan vinon (X); ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco (Z); (analoge) aero traspicita per la odoro de sovaĝaj rozoj (Z).
      gustigi, kondimento.
    1. Igi pli agrabla, alloga: tiu ĉi kontraŭbatalado spicos al mi la volupton (Z); longaj konversacioj spicitaj de bonhumoro kaj ŝercoj.
  • spicaĵo
    [KUIRARTO] Likvo, saŭco ks, entenanta spicojn.
    keĉupo, mustardo, reliŝo, sojo.
  • spicejo
    Vendejo de diversaj spicaĵoj.
  • spicisto
    Vendisto de spicoj kaj spicaĵoj.
  • spicujo
    Kesteto, en kiu oni tenas la spicojn.

    spico


    Esprimoj

    Akva supo spicita per pipro kaj ranca oleo.
    Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
    Boteleto da spica brando estis jam metita en la pakaĵeton.
    Ili vendadis plej diversajn spicojn kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron.
    La sovaĝaj kreskaĵoj disvastigadis tiel spican odoron, ke mi devis terni kaj pensi pri kolbaso.
    Li tute ne provis, kiel verŝajne farus multaj aliaj, spici siajn informojn per aldono de kromaj detaletoj.
    Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.
    Pri la frenezaĵoj kiujn mi spertis nur kiel iama estrarano de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono mi povus verki spican skandalromanon.
    Se eĉ la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    kvinspica pulvoro,spica,spicaĵo,spicejo, spicherbo,spici,spicisto,spickuketo, spickuko,spico,spicujo, spicvino

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    gustigi
    kondimentoj
    ajlo
    aneto
    anizo
    arom(ig)aĵo
    aromo
    cepo
    cinamo
    fenkolo
    gustigaĵo
    kariofilo
    karvio
    koriandro
    laŭro
    mento
    muskato
    mustardo
    papriko
    pimento
    pipro
    safrano
    salo
    saŭco
    sukero
    timiano
    vanilo
    vegetaĵo
    vinagro
    zingibro

    Ankaŭ vidu:

    manĝi

    Bildvortaro

    SPICPLANTOJ
    210-01 : ĝardena satureo
    210-02 : oficina borago
    210-03 : oficina nasturtio; akvokreso
    210-04 : ordinara, vojranda artemizio
    210-05 : aneto fortodora
    210-06 : estragono
    210-07 : cerefolio
    210-08 : kultiva koriandro
    210-09 : oficina levistiko
    210-10 : majorano
    210-11 : petroselo
    210-12 : oficina rosmareno
    210-13 : glua, flava salvio
    210-14 : ŝenoprazo
    210-15 : timiano
    210-16 : oficina hisopo

    Iel rilatitaj:

    abrotanx ajlx alpinix anetx anizx aromx cepx cinamx fenkolx folix fruktx gustx herbx kariofilx karvix kondimentx koriandrx kuirx kukx laŭrx manĝx mentx muskatx mustardx paprikx pimentx piprx pulvorx rigardx safranx salx saŭcx sukerx timianx vanilx vegetx vinagrx vinx zingibrx