cinamo

*cinam/o

[ KEMIO] La aroma trunkoŝelo de cinamujo, uzata en formo muelita kiel spicaĵo, ekz. en fruktokompotoj, punĉoj ks: mi parfumis mian kuŝejon per mirho, aloo k cinamo (X).
  • cinamujo
    [BOTANIKO] ĉiu arbo aŭ trunkarbusto el la g. cinamomo k kun ŝelo utiligebla kiel cinamo.
    cinamomo, kamforarbo.
  • cinamata acido
    [KEMIO] Acido, C6H5-CH=CH-COOH, kiu en la formo de estero troviĝas en kokao k balzamoj.
  • metila cinamato
    [KEMIO] Fragodora estero, uzata en la parfumindustrio.
  • cinamalo
    [KEMIO] Aldehido, C6H5-CH=CH-CHO, ĉefa odora komponanto de cinamo.
  • cinamkolora
    Hele bruna.
    cinamx

    cinamx


    Iel rilatitaj:

    KEMIO arbx aromx balzamx esterx kokax kuirx parfumx spicx