pimento

piment/o

  1. [BOTANIKO] G. (Pimenta el mirtacoj) de aromaj arboj kun fruktoj (beroj) preskaŭ globaj, apenaŭ pizograndaj, maturstadie nigretaj; 2-5 sp-oj el tropika Ameriko, unu (dioika pimento, P. dioica) kultivata por pimento 2.
    kapsiko, kariofilarbo, papriko.
  1. [KOMUNUZO] Maturaj, sekigitaj beroj de la dioika pimento, uzataj kiel spicaĵo i.a. en kolbasoj kaj konservaĵoj kaj por ekstrakto de esenco.
  • pimenti (tr)
    [KUIRARTO] Spici per pimento 2.

    pimento


    Iel rilatitaj:

    florx herbx kuirx spicx