pipro

*pipr/o

  1. Sekigitaj kaj eventuale pulvorigitaj fruktoj de piproarbusto 1, havantaj pikan guston kaj uzataj kiel spicaĵo.
  1. (f) Tre pikanta, aŭ eĉ maldeca spritaĵo.
  • blanka pipro
    Sekigitaj fruktoj de nigra pipero, el kiuj oni forigis la nigran ŝelon.
  • Kajena pipro
    Sekigitaj kaj eventuale pulvorigitaj, tre akragustaj fruktoj de sp. de kapsiko (duonligneca kapsiko).
  • nigra pipro
    Sekigitaj fruktoj de nigra pipero, havantaj sian nigran ŝelon.
  • ruĝa pipro
    Papriko 1.
  • pipra
    Entenanta pipron: pipra raguo, pipra rakonto.
  • pipri (tr)
    [KUIRARTO] Spici per pipro.
  • piprujo
    1. Vazeto, entenanta pipron por la uzado ĉe manĝotablo.
    1. piprarbo, piprarbusto, piprherbo.
  • nigra piprujo
    [BOTANIKO] Nigra pipero.
  • piproarbusto
    1. [BOTANIKO] (ss) Liano aŭ grimpa arbusto de la g. pipero (precipe nigra pipero), liveranta pipron.
    1. [BOTANIKO] (vs) Pipero.
  • RIM. ĉar la g. pipero enhavas ne nur arbustojn sed ankaŭ herbojn kaj precipe lianojn, 'piprujo' aŭ pli bone 'pipero' estas en tiu senco 2 preferindaj.
  • kavaopiprujo
    Kavao 1.
  • ŝajnpiprujo
    Molio.

    piprx


    Iel rilatitaj:

    kuirx spicx varmx