vinagro

*vinagr/o

Aceto, uzata kiel ĉetabla spicaĵo: ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis (Z); pli allogas kulero da mielo ol da vinagro barelo (Z); (f) havi vinagron en la mieno (Z).
  • vinagra
    Rilata al vinagro: vinagra feĉo; (f) vinagra humoro (Z), tono.
  • vinagri (tr)
    Spici per aŭ konservi en vinagro: vi tro vinagris la salaton; vinagritaj kukumetoj.
    pikloj.
  • vinagrujo
    Vazeto, por ĉetabla uzo, entenanta vinagron.
  • rizvinagro
    Vinagro el rizo.

    vinagro


    Iel rilatitaj:

    acetonx acetx aŝarx kuirx muŝx spicx