komforto

*komfort/o

ĉio, kio igas la vivadon pli facila, la loĝadon pli oportuna, la hejmon pli ripoziga; ĉio, kio malpliigas penon kaj lacigon en la ĉiutaga vivo: la komforto ne ĉiam kuniĝas kun la lukso (B); havigi al la patrino ian negrandan komforton (Z). [VIDU] butero, forno, sate.
  • komforta
    (io) Provizita je komforto, haviganta komforton: komforta domo, seĝo, vagono; komfortaj vivcirkonstancoj; konservi komfortan trankvilecon (Z).
  • komforte
    En komforta maniero: komforte sidi, kuŝi; tie la kampa muso loĝis ŝirmite kaj komforte (Z); senti sin komforte.
    hejme, oportune.
  • malkomforta, senkomforta
    Prezentanta nenian komforton: malgranda senkomforta liteto (Z); estis tre malkomforte (Z).



    agrabla. aranĝi. bona. domo. hejmo. komforta. kvalito. laca. loĝi. malbona. riĉa.

    Iel rilatitaj:

    abnegacix agrablx aranĝx bonx domx hejmx komfortx kvalitx lacx loĝx malbonx riĉx seĝx