alta



  1. Granda en vertikala k suprenira direkto: alta arbo, monto, domo, turo; alta homo.
    elstara.
  1. Havanta difinitan dimension en tiu direkto: muro duonmetron alta; hometo alta je iom malpli ol unu klafto.
  1. Troviĝanta je granda distanco super la tero: altaj nuboj; alta ĉielo (X).
  1. (f) Superanta la ordinaran nivelon, intensa, ega: alta premo, varmo, temperaturo; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo (Z); en plej alta mizero al Dio esperu! (Z); mia alta estimo por vi; la alta saĝo de la rabeno.
  1. Supera al aliaj samspecaj aferoj: alta ofico, rango (Z), deveno (Z); alta lernejo; la Alta ĉambro (ekz. ĉambro de la lordoj en Britio [...]); la alta matematiko; la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo (Z); la altaj latitudoj (pli malproksimaj de la ekvatoro).
  1. Morale supera, nobla: altaj pensoj, sentoj; nia alta celo; li estis alta figuro en ĉi tiu proza jarcento; la Alta Kanto (Z).
    majesta, sublima.
  1. Konscianta pri sia supereco: de rigardo tro alta malsaniĝas la okulo (Z).
    fiera, orgojla.
  1. Havanta altan frekvencon: altaj tonoj (Z); la lasta tono de tiu kanzono estas tro alta por via voĉo.
    akuta.

  • tonalto
    Referenca sonalto de tono, gamo, instrumento aŭ voĉo: la plej kutima tonalto de A estas 440 Hz; levi la tonalton. SIN. piĉo ².
  • alt
    [matematiko] Vd eksponento 1.
  • alte
    En alta pozicio aŭ situacio:
    1. rokmuroj staris alte (Z); la neĝo kuŝis alte ekstere (Z); sabla monteto estis amasiĝinta ĝis alte super la pordo de la preĝejo (Z);
    1. allogis la vinbero, sed estis iom alte (K); la luno estis alte supre (Z); ĵeti alten en la aeron (Z); Vi supreniris alten (X);
    1. alte ŝati, taksi, favori;
    1. generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn (X); ne tenu vin alte, sed timu (N); rigardi iun de alte (Z).
  • alto
    1. Vertikala dimensio en la suprenira direkto: kvarangula estu la altaro k ĝia alto estu tri ulnoj (X); ĝi havis la alton de 90 metroj (Z); ĝia alto atingas la ĉielon (X).
    1. [matematiko] Distanco inter la bazo k la supro.
    1. [matematiko] Rekto ortanta al latero de plurangulo k trapasanta verticon, aŭ ortanta al faco de pluredro k trapasanta verticon.
    1. [matematiko] La streko de alto 3 inter la vertico k la latero aŭ faco.
    1. = altitudo.
    1. Altaĵo aŭ alteco: Dio en la alto! (X).
  • *altaĵo
    1. Ia alta loko: ĉe la bazo de la altaĵo staris domo (Z); la altaĵoj de Romo; anonci sur la pintoj de la altaĵoj de la urbo (X); mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj (X); (f) la tempo de la infaneco havas siajn lumajn altaĵojn (Z).
    1. [Biblio] Kultejo de paganaj dioj, aranĝita sur montosupro: li forigis la altarojn de fremdaj dioj k la altaĵojn (X).
  • *alteco
    1. Eco de io alta: la alteco de turo, de monto (Z) alteco de prezo salajroj la alteco de tiuj kostoj estas difinita per [...] (Z) timi la altecon de la nombro (Z) ho, alteco de la Diaj juĝoj! (kortega titolo) Via Reĝa, Serenega Alteco ĝi (najtingalo) jam atingis la altecon de grandimperiestra kantisto (Z)
    1. a) = alto.

    b) = altitudo: en la loko Kalaveraso sur la alteco de 1400 metroj super la nivelo de la maro (Z).
  • absoluta alteco = altitudo.
  • altejo = altaĵo 2.
  • altigi
    Fari ion, iun alta: altigi la manon super iu; altigi la tonon, la prezojn; (f) per tio ni mem tre altigos la sensignifan Delegacion (Z); kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio (N); altigado de la valoro de la Delegacio (Z).
    levi.
  • altigilo
    [armeoj] Ilo, servanta por altigi la celfendon de pafilo laŭ la pafdistanco.
    celgrajno.
  • altiĝi
    Iĝi alta: altiĝas la nebulo, baldaŭ ni povos vojiri; altiĝos la kornoj de virtuloj (X); (f) precipe dank' al la lingvo la homoj altiĝis super la bestoj (Z); altiĝo de rango (
    avanci, promocio).
  • altometro
    1. [fiziko] Iu ajn instrumento, por mezuri alton.
    1. [fiziko] [aviado] Instrumento, lokita sur aviadilo, por mezuri ĝian alton super la tero.
  • altometrio
    Parto de la geodezio koncernanta la mezuradon de altaĵoj, alireblaj aŭ ne.
  • *malalta
    1. Ne atinganta la ordinaran nivelon: malalta pordo, fenestro, kabano, seĝo, plafono; malalta reliefo; la malaltaj teroj de Skotlando; la akvo en la baseno estis malalta.
      basa, profunda.
    1. Troviĝanta ne tre malproksime de la ternivelo: malaltaj nuboj; malaltaj branĉoj de arbo.
    1. (f) Ne atinganta la normalan nivelon aŭ intenson: malalta tensio; malalta sangopremo; regiono de malalta aerpremo; malalta temperaturo; vendi je malaltaj prezoj.
    1. (f) Socie aŭ morale malsupera: homoj de malalta nivelo; la malaltaj klasoj; la malalta nobelaro, ekleziularo (kontraste al la pli honorata parto).
    1. [muziko] Havanta malaltan frekvencon: malalta tono.
  • malalte
    1. En malalta pozicio aŭ situacio: la suno staris malalte sur la horizonto; la hirundoj malalte flugadis; malalte klinigi (Z).
    1. Malalte edziniĝi.
  • malalto
    Stato, eco de iu, io malalta.
  • malaltaĵo (Z)
    Ia malalta loko.
  • malaltigi (Z)
    Fari iun aŭ ion malalta: malaltigi la nivelon de likvo en vazo; (f) malaltigi ies fierecon; malaltigi la voĉon.
    humiligi, mallevi.
  • malaltiĝi
    Iĝi malalta: li ne timas malaltiĝi je tiaj etaj detaloj; malaltiĝi al iu (Z).
  • plialtigi
    Igi pli alta (ekz. prezon).
  • plialtiĝi
    Transiri al stato pli alta (ekz. pp prezoj).
  • Plejalta
    Epiteto de Dio: antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo (X).
  • dikmalalta
    Denskorpa.
  • kurzaltiĝo
    [komerco] Plialtiĝo de la prezo de borsa valoro.
  • prezaltiĝo
    Plialtiĝo de la prezo de varo.
    inflacio.
  • rangaltiĝo
    Promocio.


  • Esprimoj

    Agronomia altlernejo.
    Akvo alta ĝis la genuoj.
    Allogis la vinberoj Sed estis tro alte (fablo : Kalocsay).
    Altrangaj ŝtatoficistoj.
    Amplekso de la tajdo (malaltmaro).
    Atendante vian respondon, mi restas altestime via.
    Atentu! Nebulas en malaltaj lokoj de la vojoj.
    Debuti en tre malalta posteno.
    Delikata, transversa deklivo ( altigo de la pavimo por faciligi la venkon super la centrifuga forto).
    Desalti. ĝibo, kroni
    Descendigi iun de lia alta ĉevalo.
    Esti tenata en granda estimo, taksata kiel alte estiminda, grandvalora, alte aprecata.
    Fulmo : trafita de la fulmo ; altan arbon batas la fulmo.
    Gloraltigi ĝis la ĉielo.
    Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
    Kalkulante plej alte (maksimume).
    Korsaĵo : dekolta, altkoluma (neĉifebla nilona korsaĵo).
    La Plejaltulo (= Dio).
    La cifero de la mortintoj estas alta.
    La luno pendis alte en la ĉielo.
    La maro (forte perturbata) ŝtormas, ĵetadas altajn ondojn, malkviete ĵetigas sur la teron.
    La tono, de tiu kanzono estas tro alta por via voĉo.
    La vivtenaj kostoj plialtiĝis.
    Laboristo simpla, specialigita, alte kvalifikita.
    Leviĝi ĝis kapturna alto.
    Li "descendos" de sia alta piedestalo.
    Li alte taksas sin.
    Longo, larĝo, alto, diko, profundo, diametro.
    Ludi pri alta sumo.
    Malalte edziniĝi.
    Malaltigi, humiligi, rompi ies fierecon.
    Malaltiĝi al iu.
    Malŝate rigardi iun de alte.
    Mi akiris ion je malalta prezo.
    Mi ne povas permesi al mi la aĉeton de tiuj luksaĵoj (kiuj) ĉiam atingas altan prezon.
    Mia alta estimo por vi.
    Monumento konstruita por la honoro de tiu, kiu meritis estimon, estis tenata en alta estimo, akiris al si gloron.
    Muro du metrojn alta.
    Ne pli alta ol averaĝo.
    Ne pli alta ol boto.
    Nuboj malaltaj.
    Okupi altan situacion.
    Paroli el alta selo.
    Preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol li.
    Regiono de malalta aerpremo.
    Ricevi la plej altan noton.
    Sensi fetorun, sonaltecon, malvarmon.
    Strebi, aspiri al grandaj faroj, pli altaj celoj.
    Taksi iun pli alte, ol kiom li meritas.
    Trakti iun de alte.
    Vi estas certe je duono de kapo pli alta ol mi.
    Ĝi havas la alton de 300 metroj.
    Ĝia alto atingas la ĉielon.
    Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn (= esprimi altajn ideojn antau malkleruloj).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Plejalta, absoluta alteco, alta, alta etlingero, alta tajdo, altaj kalkanumoj, altamara, altangulo, altapreza, altastatura, altaĵo, alte, alte taksi, altebenaĵo, alteco, altedevena, altejo, altfluga, altforno, altfrekvenco, altgermana, altgrada, altigi, altigilo, altiĝi, altiĝrapido, altklasa, altkreska, altkvalita, altmonda, altnivela, alto, altocentro, altometrio, altometro, altoteno, altranga, altreliefo, alttemperatura, alttensia, altvakuo, altvalora, dikmalalta, kurzaltiĝo, malalta, malalta tajdo, malaltastatura, malaltaĵo, malalte, malaltgermana, malaltigi, malaltiĝi, malalto, malaltstata, plialtigi, plialtigo, plialtiĝi, prezaltiĝo, rangaltiĝo, riveraltiĝo, tonalto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akuta
    aroganta
    basa
    eminenta
    fiera
    granda
    intensa
    laŭta
    mampinta
    orgojla
    plej supra
    profunda
    supera
    supra
    vertikala

    atingi altajn
    esti supera al
    hisi (per ŝnuro)
    kontraŭstari
    kulmini
    levi
    nomumi
    stari
    starigi
    superi
    supreniri
    suprenlevi

    Alta Adiĝo
    akmeo
    akropolo
    altano
    altarkandelo
    altaro
    altimetro
    altitudlimo
    altitudo
    altnivela teretaĝo
    amaso
    apogeo
    ascendo
    balkono
    bazo
    belvedero
    belvidaĵo
    deklivo
    digo
    dimensio
    distanco
    dominanto (tono je kvina distanco de la toniko)
    duno
    elfluokvanto
    elstaraĵo
    erekto
    eĝo
    firsto
    flanko
    fundo
    gruo
    kampanilo
    kapo
    klifo
    kontralto
    kontraltulino
    korbelroko
    krestlinio
    krutaĵo
    kulmino
    la Plejaltulo
    levilo
    levstango
    lifto
    minimuma rivernivelo
    monto
    nadlo
    nivelo
    pinaklo
    pinto
    piĉo
    pozicio
    pulio
    respondumo
    retroklina krutaĵo
    ripozaltaro
    situacio
    spino
    stako
    subtegmentejo
    super
    supera lernejo
    superdominanto
    suprenirado
    suprenirejo
    supro
    ŝvelo
    taluso
    tumulo
    turo
    vinĉo
    vogeza monto
    zenito

    Ankaŭ vidu:

    aĝo.
    ambicia.
    bazo.
    ĉielo.
    dimensio.
    fiera.
    filosofio.
    geografio.
    granda.
    grundo.
    humila.
    kapo.
    korpo.
    kvalito.
    kvanto.
    matematiko.
    monto.
    pli.
    riĉa.
    temperaturo.

    Iel rilatitaj:

    -ec Vogezx akmex akropolx akutx altanx altarx altimetrx altitudx amasx ambicix amx angulx apogex arogantx ascendx atingx aĝx balkonx basx bazx belvederx centrx deklivx devenx digx dimensix distancx dominx dunx ebenx elektrx elstarx eminentx erektx etaĝx etlingerx eĝx fierx filosofx firstx flankx flugx fornx frekvencx fundx geografix germanx gradx grandx grundx grux hisx humilx intensx kalkanx kampanilx kapx klasx klifx klinx kontraltx korpx kostx kreskx krestx krutx kulminx kurzx kvalitx kvantx laborx larĝx laŭtx levx liftx marx matematikx metrx modestx mondx montx nadlx nivelx nomx notx orgojlx pendx pinaklx pintx piĉx plej pli pozicix prezx profundx pulix rangx rapidx reliefx respondx ripozx riverx riĉx rokx simplx situacix socix spinx stakx starx staturx statx super suprx tajdx taksx talusx tegmentx temperaturx tensix tenx tonx tre triangulx tumulx turx vakux valorx vertikalx vidx vinĉx zenitx ĉielx ŝajnx ŝvelx