kia

Ekkria kaj demanda adjektivo, montranta la kvaliton, naturon, specon en sendependa propozicio. Relativa adjektivo kun sama signifo


Esprimoj:

 kia bruo!
 kia amaso!Z
 kia malsaĝulo mi estas!Z
 jen kiaj ni estas!
 kia granda homo detruiĝis!Z
 kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo!Z
 kian uniformon li portis?
 kian respondon donis la mastrino?Z
 kiaj estas la kondiĉoj?.
 vi scias, kia estas nia celoZ
 en infano vidiĝas, kia homo fariĝos
 ekrigardu, kiajn okulojn li havas, nigrajn aŭ neZ
 mi ne scias, kian komprenon vi havas pri la liberecoZ
 li ofte ne povas diri, kian formon ni devas uziZ.
 mi donis al vi la libron tian, kia ĝi estis
 kia naskiĝis, tia grandiĝis
 kia patro, tia filoZ
 kia demando, tia respondo
 tiu sufikso donas al vi la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerboZ
 mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoroZ
 tio estis brulofero, kia estis farata ĉe la monto SinajZ
 postulu kontentigon, kian ajn vi volasZ
 kia ajn estos la rezulto, mi persistos


Iel rilatitaj:

adjektivx demandx kvalitx relativx