tajdo

tajd/o (Z)


Alterna kaj perioda movo de la mara akvo: la tajdo flusas kaj malflusas; (f) la koro vane serĉas eskapon de l' minaca sanga tajdo (K); ili ne povos reteni la tajdon de homa progreso.
fluso.
  • alta tajdo
    Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej altan nivelon.
  • basa, malalta tajdo
    Unu el la du normaj tajdoj, en kiu la marfluo atingas la plej malaltan nivelon.
  • intertajda zono
    Zono inter la niveloj de la plej altaj kaj plej malaltaj tajdoj.
    marbordo 2.
  • morta tajdo
    Eksterordinare malalta tajdo, kiu okazas, se Suno kaj Luno staras opozicie en la meridiano, t. e. je la lunkvaronoj.
  • sizigia tajdo
    Eksterordinare alta tajdo, kiu okazas, se Suno kaj Luno staras samtempe en la meridiano, t. e. je plenluno kaj novluno.

    tajdx


    Iel rilatitaj:

    altx flux riverx