kresto

krest/o (1)

  1. [ZOOLOGIO] Karneca, ĝenerale ruĝa, elkreskaĵo sur la kapo de kelkaj birdoj, ekz. koko, meleagro: la koko fiere levis supren la kreston (Z); (f) eliri kun klinita kresto.
  1. Plumtufo sur la kapo de kelkaj birdoj.
  1. Elstara longforma konturo: la kresto de monto, de ondo; kresto de kasko.
    eĝo, firsto.
  • senkrestigi
    Forigi la kreston de iu aŭ io: senkrestigi muron.

    kresto


    Iel rilatitaj:

    altx montx murx plumx ĉevalx