amik/o 1 Viro, kiu estas ligita kun alia homo per reciproka inklino: amikon montras malfeliĉoZ; pli bona amiko intima ol parenco malproksimaZ; amiko en ĝojo k ploroZ; amiko de amiko estas ankaŭ amikoZ; amiko estas kara, sed vero pli karaZ. 2 Persono, kiu ne intencas malutili, sed estas preta helpidefendi: malfermu, mi estas amiko; kiu iras?—amikoj de la lando!Z; mi gajnos mian proceson, ĉar mi havas amikon ĉe la kortego; li kolektis ĉiujn siajn amikojn, por apogi la manifestacion. 3 Tiu, kiu havas simpation, emon al io: amiko de la ordo, de la paco; amiko de la virto pli ĝuste ol virtulo; unu el la plej varmaj amikoj de la lingvo E.Z; respondoj al la amikojZ.

Iel rilatitaj:

amorx amx avx batalx bonx defendx donacx donx estimx fidx fratx gajx gratulx helpx hipokritx homx inklinx intimx invitx karx komunx konsilx kontraŭ kritikx malamikx malamx personx rilatx simpatix trompx virx vizitx zorgx ĝentilx ĝojx ŝatx