mensogi

*mensog/i (ntr)

Diri tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas malvera, aŭ nei tion, pri kio oni scias, ke ĝi estas vera: Dio ne estas homo, ke li mensogus (X); senhonte mensogi (Z); mensogi maŝine (Z), kiel kalendaro (Z), kiel funebra parolado (Z), kiel gazeto (Z); pri lando malproksima estas bone mensogi (Z); li mensogas tiel, ke la muroj krakas (Z); la suboficiredzino mensogis al vi, kvazaŭ mi ŝin elvergis (Z); unufoja mensoginto (Z).
  • mensogo
    Ago, vortoj de tiu, kiu mensogas: via imperiestra moŝto tute ne povas prezenti al si, kiaj diversaj mensogoj estas verkataj (Z) (rakontataj en libroj); se reganto atentas mensogon [...] (X); mensogo malproksimen ne kondukas (Z); por vendisto mensogo estas necesa apogo (Z); diri, kulpi mensogon.
  • mensoga
    Bazita sur mensogo; prezentanta mensogon: sen mensoga rekomendo ne iras la vendo (Z); mensoga atestanto (X); li metis mensogan spiriton en la buŝon de ĉiuj viaj profetoj (X).
  • mensogado
    Konduto de tiu, kiu multe mensogas.
  • mensogaĵo
    Eldiro; teksto ks, bazita sur mensogoj; ĝi (la instruo de Dio) fariĝis ja mensogaĵo per la mensoga skribilo de la skribistoj (X).
  • mensogema
    Inklina al mensogado.
  • mensogulo
    Homo, kiu ofte mensogas.
  • *mensogisto
    Homo, kiu konstante okupas sin per mensogado.

    mensogi


    Diri, kulpi mensogojn. Elpensi, teksi, kulpi mensogon. Implikiĝi,embarasiĝi en mensogojn. Kapti iun ĉe mensogo. Kaŝado de la vero estasmensogo.Kiu mensogas per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.Kiu volas mensogi, devas bone memori.La tero min englutu se mi mensogas. Li maŝine, senhonte mensogas, kielkalendaro, kiel gazeto. Li mensogas tiel, ke la muroj krakas. Porvendisto mensogo estas necesa apogo. Tio estas mensogo.Via hezito mem atestas, ke vi mensogas.
    artifiko.ĉantaĝi.denunci.falsi.insidi.intrigi.kalumnii.naiva.perfidi.ruza.trompi.
    admoni. aserti. dubi. komerco. memori. pardoni. pensi. pruvi. riproĉi. vero.

    Iel rilatitaj:

    admonx asertx atestx blagx dubx falsx fidx gazetx komercx kredx kulpx memorx necesx opinix pardonx pensx pruvx riproĉx trompx verx vortx ĝentilx ŝajnx