okazi

*okaz/i (ntr)

Estiĝi en iu loko aŭ tempo
  1. akcidente aŭ hazarde: inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi (Z); diru do, kio okazis plue? (Z); la infano rakontis naive ĉion, kio okazis al ŝi (Z); hazarde okazis, ke li genuis apude de fraŭlino K. (Z); facile povus okazi, ke iu rekonus mian skribon (Z); se okazos, ke li mortos, tuj telegrafu; se okazus, ke Dio prenus al si ŝian animon!; en la posttagmezo antaŭ la okazota hommortigo (Z).
  1. pro ies volo: La internacia teatro festivalo [...] estonte okazos ĉiun duan jaron (M).
    aperi, havi lokon, estiĝi.
  • *okazo
    1. Tio, kio okazas: stranga okazo trafis min (Z); vi tremas pro okazo la terura (Z); la okazo konfirmis la suspekton; la interligo de la okazoj.
      akcidento, epizodo, evento, incidento, sperto, fariĝo, travivaĵo.
    1. Difinita aparta cirkonstanco: en plej bona okazo ni povos alveni nur noktomeze; en tiaj okazoj ni uzas la finiĝon 'n' (Z); por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj (Z); por la okazo, se iu volos [...] (Z); forlasi iun sufikson [...] ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba (Z); en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni povas timi malkompreniĝon (Z); komitato, kiu, en ekstrema okazo, povus ĉiam [...] (Z).
    1. Favora, helpa cirkonstanco, ebliganta fari ion: okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita (Z); fordormi la okazon (Z); tiaspecan okazon mi ne volas preterlasi (Z); li atendas, ke la okazo venu al lia nazo (Z); okazo kreas ŝteliston (Z); se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla okazo [...] (Z); mi uzas nun la bonan okazon, por [...] (Z); uzante la okazon, mi sciigas, ke [...] (Z); tio donis al mi la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur [...] (Z); li havis la okazon vidi Hispanujon (Z); mi ne havis okazon paroli E-e kun fremduloj (B); estus al mi agrable, se vi volus ĉe okazo komuniki mian leteron al [...] (Z).
    1. = kazo 3: tio estis bela okazo de hemiplegio (B).
  • *okaza
    Renkontata aŭ okazanta ekster ĉia sistemeco: okaza komplimento ne iras al testamento (Z) (ne indas heredaĵon); tio dependas de pure okazaj cirkonstancoj (Z); kvankam, li silentas, tamen okazaj vortoj al mi montris, ke [...] (Z).
  • okaze
    1. En tia okazo, ĉe la okazo: okaze de tio, mi deklaros, ke [...] ; mi okaze uzos vian afablan permeson.
    1. Pro la okazo: oni iluminaciis okaze de la nacia festo.
    1. Senplane, depende de hazardo: okaze mi iris sur la strato (B); la naturaj lingvoj konstruiĝis okaze kaj senkonscie (Z).
  • okazaĵo
    Io, okazinta pli-malpli hazarde: tiu regulo ne estas ia misteraĵo, kaj estas simpla okazaĵo (Z).
    RIM. Per la participaj suf-oj, oni povas precizigi la tempon: tio estis grava okazantaĵo (Z); Mordeĥaj priskribis ĉiujn tiujn okazintaĵojn kaj sendis leterojn (X); ĝi estis granda okazintaĵo kaj beno por la lando (Z); ni ĉiuj febre atendas la okazontaĵon.
  • okazejo
    Tiu loko, kie io okazis: la okazejo de la murdo, de la ribelo.
  • okazigi
    Fari, ke io okazu: la societo okazigis kongreson en la pasinta monato; tiu katastrofo okazigis la morton de tridek pasaĝeroj.
  • ĉiaokaze
    Kia ajn estas la okazo: mi ne scias ankoraŭ, ĉu mi povos veni: ĉiaokaze mi skribos al vi morgaŭ.
  • ĉiuokaze
    Je ĉiu okazo: ĉiuokaze li rakontadis sian malsaniĝon.
  • interokazaĵo
    Flanka okazaĵo, ofte malgrava kaj malhelpa, kiu neatendite aperas en difinita cirkonstancaro.
    incidento.
  • laŭokaze
    En okazo de bezono.
  • samokaze
    En la sama tempo, uzante la saman okazon: mi nun hejtados la fornon tagmeze, kaj samokaze mi kuirados iom da varma manĝo (Z).
  • bonokaze
    Pro feliĉa okazo: ĉu vi ne havas iom da mono por pruntedoni al mi?-Mi havas-Ha, kiel bonokaze! (Z).
  • limokazo
    Okazo, troviĝanta ĉe la limo inter la efikzonoj de du reguloj, leĝoj ks, el kiuj jen unu jen la alia povus aplikiĝi: tiu estas limokazo inter murdo kaj senintenca mortigo.

    okazi


    Esprimoj

    Certe okazis al li malfeliĉo.
    Distingi inter okaza mortigo aŭ intenca murdo.
    En ĉiu okazo, li scias ekregi sin.
    Inter pokalo kaj lipo povas okazi multe.
    Jus okazis atenco per bombo, kontraŭ la caro.
    La afero, kiom mi komprenas, (kiom mi scias) okazis subite.
    La ekflugo okazos je nul horo kaj dek kvin minutoj.
    La kongreso okazos sub la aŭspicio de la registaro.
    La luiganto rezervas al si la rajton repreni por sia uzo la domon en la okazo, se.
    La okazejo de la murdo.
    Ne de unu okazaĵo fariĝas kutimo.
    Ni gratulas vin okaze de.
    Okazu, kio okazi devas.
    Sur la tero se azenoj ne amasus, la milit ne okazus (Kalocsay).
    Tio povas, okazi en ĉiu tago.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bonokaze,interokazaĵo,krizokaza,laŭokaze, limokazo,okaza,okazaĵo,okaze,okazejo,okazi,okazigi,okazo, samokaze,ĉiaokaze,ĉiuokaze

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    favora
    eventuala
    probabla
    malgrava

    akcidente
    hazarde
    limokaze
    senplane
    vole-nevole

    anonci : diri, ke io okazos; formale aŭ publike sciigi
    aranĝi
    decidi : ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"
    dependi
    disvolviĝi
    efektiviĝi
    efiki
    influi
    koincidi
    koncerni
    plenumi
    preterlasi okazon
    prezentiĝi
    realigi
    revui: priparoli lastatempajn okazaĵojn
    sekvi post
    travivi

    aktualaĵo
    afero
    afiŝo : granda folio (gluita sur muro) (por anonci okazaĵon)
    anekdoto
    aventuro
    bezono
    cirkonstanco
    dramo : teatra verko; tre emociiga okazaĵo
    elementa okazo
    epizodo
    evento
    evoluo
    fakto
    feliĉo
    fojo
    fortuno
    hazardo
    historio
    incidentoŝanco
    kalendaro : folio aŭ libreto kun mencio de tagoj, semajnoj kaj monatoj de unu jaro aŭ de pluraj jaroj, kun aŭ sen mencio pri okazaĵoj
    katastrofo
    kazo
    kaŭzo
    kondiĉo
    krizo
    malfeliĉo
    novaĵoj
    okazi al
    peripetio
    precedento
    preteksto
    protokolo : preciza skriba raporto pri kunveno aŭ okazaĵo
    rakonto
    revuo : priparolo aŭ priskribo de la ĉefaj okazaĵoj lastatempaj
    risko
    sortoturno
    sortoŝanĝoj
    ŝanco

    Ankaŭ vidu:

    afero averti certa ebl evento eventuala fakto fojo hazardo kaŭzo rezulti sorto subita tempo



    Iel rilatitaj:

    -ebl aferx afiŝx akcidentx aktualx anekdotx anoncx aoristx aranĝx aventurx avertx bezonx certx cirkonstancx decidx dependx donx dramx efektivx efikx elementx elvokx epizodx estigx estx eventualx eventx evolux faktx fariĝx farx favorx feliĉx fojx fortunx gravx hazardx historix hodiaŭ incidentx influx intervenx kalendarx katastrofx kazx kaŭzx koincidx koncernx kondiĉx krizx lastx lasx limx nenial novaĵx novx okazx peripetix planx plenx precedentx pretekstx prezentx probablx protokolx rakontx realx revux rezultx riskx samx se sekvx sortx subitx tempx venx vivx volvx volx ĉiam ŝancx