voli

*vol/i (tr)

  1. (abs) Pli-malpli energie uzi la mensajn fortojn, per kiuj efektiviĝas la agoj: voli aŭ ne voli neniu malpermesas (Z); mi havas ĉiam la kapablon voli, sed ne ĉiam la forton realigi; kiu volas, tiu povas (B); prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas (Z); li ne diris: 'se Dio volos!'(Z); volu, kion vi volas; volanta kruro ne laciĝas de kuro (Z).
  1. Koncentri sian atenton al la ideo de ia ago, por ke ĝi efektiviĝu: kion oni volas, tion oni povas (Z); maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo (Z); li ne volis eĉ respondi al mi; ĝi ne akceptas, se vi volas eĉ multe donaci (Z); kial vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino? (X); mi volas diri al vi la veron (Z); kiam mi volas esprimi direkton, mi [...] (Z); trovinte neniun, kiu volus ĝin akcepti (Z); volu ludi ion sur tiu ĉi fluto (Z); Dio volu, ke ni nin en ĝojo revidu! (Z); mi volas, ke vi tien iru (Z).
    celi, decidi, deziri, intenci, ordoni.
  1. Voli iri: mi volas en militon (Z); ŝi volis en kaleŝon (Z); ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte (Z); la hundeto leviĝas kaj volas ankaŭ sur la balancilon (Z); vi volas malsupren, al via (mortinta) knabo (Z).
  1. Voli akiri, ricevi: volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas (Z); mi ne volas baton, mi ne volas kompaton (Z).
  • volo
    1. Kapablo voli: ĉu la homo posedas liberan volon?; kie estas volo, tie estas vojo (Z); de la volo la ordono pli efikas ol bastono (Z); volo kaj deziro leĝojn ne konas (Z); energia, malforta volo; ŝi havis firman volon (Z); mi demandis min, kia streĉo de la volo levis lin (B); malgraŭ mia plej bona volo, mi ne povas esti tute akurata (Z); la volo konvinki estis plene legebla sur lia vizaĝo.
    1. Tio, kion oni precize volas: kiom da koroj, tiom da voloj (Z); konformiĝi al ies volo; rompi la kontrakton kontraŭ la volo de Hachette (Z); ĉar tia estas mia volo!; instruu al mi plenumi vian volon (X).
  • vola
    Rilata al volo: vola ago, movo.
    konscia.
  • vole
    Kun volo: li skribis tion vole, sen trudiĝo.
  • vole nevole
    ĉu oni volas aŭ ne volas; devigite (volu-ne-volu (Z)): tio vole nevole devigus lin esti hipokritulo (Z); vole nevole li devas cedi (B).
  • volado
    [FILOZOFIO] Ago, per kiu la volo decidiĝas al ia ago.
  • voleto
    Ne plenumita, pasema volo: li havis nur voletojn ĉesigi la fumadon.
  • kontraŭvola, malgraŭvola, pretervola
    Okazonta malgraŭ ies volo; trudita: edziĝo kontraŭvola; neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola (Z); ili ĉiam protestis la kontraŭvolan alklimatiĝon (B); la Moliera 'La malgraŭvola kuracisto'; ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole (Z); la larmoj pretervole fluis ĉe li sur la vangoj (Z); se iu pentristo ĝin vidis, li pretervole kaptis la penikon, por ĝin pentri (Z).
  • laŭvola
    Tia, ke oni povas tion fari aŭ ne, laŭ sia volo: laŭvola kurso; laŭvola elekto inter du ekskursoj; oni povas ricevi kafon aŭ teon laŭvole; lang' estas mola kaj laŭvole petola (Z).
  • malvoli
    Havi malinklinon fari; senti emon ne fari: ne malvolu puni knabon (X) (por lin eduki); ĉu povas nobla kor' malvolon havi por bono, kiun nobla hom' proponas? (Z).
  • memvola
    Plenumata aŭ okazanta laŭ ies propra volo: li foriris por memvola ekzilo; tio estis memvola ofero; tiuj okcidenteŭropaj landoj, en kiuj la loĝantoj memvole uzas ĉiuj la saman lingvon (Z); mi memvole pasigis parton de mia vivo en grandaj suferoj kaj oferoj (Z); soldato-memvolulo.
    spontanea, volonte.
  • nevola
    Farita sen ago de la propra volo; neintenca: nevola movo ( [VIDU] reflekso); li ofendis ŝin tute nevole.
  • plivoli
    Preferi: la plimulto plivolas unu komitaton ol multajn (Z); plivole ol teon, mi dezirus brandon.
  • senvola
    Ne havanta propran volon, decidemon: li suferas je konstanta senvoleco.
  • bonvoli
    Esti tiel bona, ke oni afable konsentas: eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en la honoran komitaton (Z); post tri monatoj la Prezidanto bonvolos kalkuli la ricevitajn respondojn (Z); princa moŝto, ĉu vi ne bonvolos ripozi? (Z); tio estis sufiĉa por tiu fiera virino, ke ŝi bonvolu eduki la orfinon (Z).
  • bonvola
    Plena de bona intenco, de afableco: la urbo Bulonjo-sur-Maro en kiu ni trovis tiel bonvolan gastamon (Z); la teksto, kiun vi bonvole sendis al mi (Z).
  • libervola
    Aganta aŭ okazanta sen ia ekstera truddevigo: tio ĉi estas mia libervola deziro (Z).
  • malbonvola
    Aganta aŭ okazanta malafable, kontraŭ inklino aŭ volo: malbonvola akcepto de ĝenulo.
  • propravola
    Farita aŭ okazanta el la propra volo, sen aliula influo aŭ postulo: juĝo propravola ne estas malmola (Z); ĉu tio ĉi estis via propravola deziro? propravola vizito? (Z); mi faris propravolan interkonsenton (Z); se Hachette propravole liberigus min de la kontrakto (Z); mi forigis de ĉi tie mem kaj propravole (Z); Francisko, la enviata, deklaras sin propravole sklavo de Amalio (Z).
  • scivoli
    Tre deziri scii: mi scivolas, kiu li estas.
  • scivolo
    Deziro scii.
  • scivola
    Tre ema scii: ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de M. (Z); ili estis forte scivolaj (Z).
  • scivole
    En scivola maniero: longa nazo, kiu scivole moviĝadis tien kaj reen (Z); ŝi rigardis Martan atente kaj scivole (Z).
  • scivolemo
    Konstanta emo scii.
  • scivolema
    Konstante inklina al scio.
  • scivoleco
    Deziro sciigi: veki per anoncoj la scivolecon de la publiko (Z); la scivolecon pri la estintaĵo vi venkos, kiel povos (Z); tion mi faras pro scivoleco (Z); homoj kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco de la penso, la volupto de la koro (Z); sole la scivoleco altiris ilin ĉi tien (Z).

    voli


    Esprimoj


    Katon volus fiŝojn, sed la akvon li timas.
    Kiu volas, tiu povas.
    Mi volas diri la veron al vi.
    Ŝi volis en kaleŝon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bonvola,bonvoli,kontraŭvola,laŭvola,libervola,malbonvola,malgraŭvola,malvoli,memvola,nevola,nevole,plivoli,pretervola,propravola,scivola,scivole,scivolema,scivolemo,scivoli,scivolo,senvola,vola,volado,vole ,voleto,voli,volo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    necese
    spite
    volonte

    atendi
    bezoni
    celi
    deziri
    elekti
    envii
    esperi
    instigi
    intenci
    klopodi
    konsenti
    kontroli
    manki
    opresi
    peni
    permesi
    peti
    plani
    postuli
    preferi
    revi
    rifuzi
    soifi
    strebi
    tenti

    ambicio
    disciplino
    energio
    fervoro
    inklino
    intereso
    kaprico
    konflikto
    konkordo
    manio
    pasio

    Ankaŭ vidu:


    karaktero

    Iel rilatitaj:

    -u abulix ambicix atendx bezonx bonx cedx celx cerebelx decidx dezirx disciplinx egox elektx energix entreprenx envix esperx fervorx fortx inklinx instigx instinktx intencx interesx kapricx karakterx klopodx konfliktx konkordx konsentx kontrolx korx manix mankx necesx okazx opresx pasix pensx penx permesx petx planx postulx preferx projektx revx rifuzx soifx spitx strebx tentx uzx volontx