sorto

*sort/o

  1. Nekonata forto, imagata kiel supernatura, rigardata kiel havanta kapricojn, kaj al kiu oni emas atribui la okazaĵojn, kies kaŭzon oni ne konas: la sorto komencis esti por mi pli favora (Z); bone nu sidas, al kiu la sorto ridas (Z); per ironio de la sorto; se decidos la sorto, helpos nenia forto (Z); de la tero la sorto ĵetis lin sur la maron (Z); ĝi estas peza bato de la sorto (Z); ĝin tuŝis la malmola mano de la sorto (Z).
    destino, fatalo, fortuno, hazardo. [VIDU] sortobato, sortodiveni, sortoŝanĝo, sortoturno.
  1. Antaŭfiksita aparta destino de iu: neniu evitos sian sorton (B); esti kontenta je sia sorto (B); mizera sorto lin atendas (B); mi demandis ŝin, cu ŝi volus ligi kun mi sian sorton (B); li submetis sin al sia sorto (Z); ŝi sciis la sorton de ĉiuj (Z); lia sorto estis sperti malsaton (Z); kiel malegale estas dividitaj la sortoj en ĉi tiu mondo! (Z); antaŭdiri ies sorton.
  1. Tio, kio devas okazi pri iu afero: se la sorto de nia afero estos ligita kun unu homo, ĝi estos ĉiam en danĝero (Z); gravega demando, kiu koncernas la tutan sorton de la afero (Z); provi la sorton de l' batalo (B); ĉiu opinias, ke li povas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno (Z).


Ĉiu forĝas sian sorton. Esti kontenta je, per, pro, pri sia sorto. Maljusteco de la sorto. Peza bato de la sorto. Plendi kontraŭ la sorto. Preni sian sorton en propraj manoj. Submeti sin al la sorto.
antaŭdiri. destino. fatalo. fato. fortuno. hazardo. kluĉorisorto. sorto : neevitebla okazaĵo (feliĉa aŭ malfeliĉa); ĉio, kio okazas al iu dum la vivo.
gajni. hazardo. malfeliĉa. maŝino. ŝanco.

Iel rilatitaj:

donx estx eventx gajnx hazardx malfeliĉx maŝinx okazx ŝancx ŝanĝx