meblo

*mebl/o

Movebla objekto, plej ofte farita el ligno kaj servanta por praktika aŭ ornama uzo en ĉambro, loĝejo, oficejo: artiste skulptitaj mebloj (Z); li havas proprajn meblojn: tablon, seĝojn, ŝrankon, liton ktp. [VIDU] meblotenejo, meblovendisto.
  • mebla
    Rilata al mebloj: la mebla arto; mebla asekuro.
  • mebli (tr)
    Provizi per mebloj: tre hele meblita sinjorina ĉambro (Z); meblita luĉambro; (f) bone meblita memoro.
  • meblaro
    1. Tuto de la mebloj en unu ĉambro, apartamento, domo: stila meblaro.
    1. [PRAHISTORIO] 5 Tuto de la objektoj, trovitaj en arkeologia tavolo aŭ en sepultejo.
  • meblisto
    Metiisto, kiu faras, skulptas, ornamas meblojn.
  • senmebligi
    Forigi el ejo la meblojn: grandaj, senigitaj ĉambroj de malnova kastelo.
  • angulmeblo
    Malgranda meblo, kun triangula formo, destinita stari en angulo de ĉambro.
  • letermeblo
    Meblo, kun mallevebla tabulo, sur kiu oni povas skribi, kaj kun tirkestoj, por enfermi paperojn.
  • telermeblo
    ŝranko, en kiu oni tenas telerojn, pladojn, glasojn ks.

    meblo


    Esprimoj

    Dank' al la kapricoj de la modo oni povas nun reuzi la meblojn de la komenco de la jc.
    Fari konstaton pri la stato de la meblaro en la luĉambro.
    Sin vundi ĉe la angulo de meblo.
    Viŝi la polvon de sur la mebloj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , ,mebla,meblaro,mebli,meblisto,meblo, , ,senmebligi,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    benko
    brakseĝo
    breto
    bufedo
    divano
    kanapo
    kestohorloĝo
    komodo
    konfesejo
    konzolo
    lito
    manĝoŝranko
    panujo
    seĝo
    sofo
    tablo
    teko
    telerbretaro
    tualettablo
    ŝranko

    ligno por meblofarado ksestobio (insekto)
    anobio (insekto)

    aglomerpanelo
    brokanti
    dekoraciisto
    dezajno
    enkaŭstiko
    fakaro
    fako
    galerieto
    guĝo
    inkrustaĵo
    kojno
    lako
    lignolameno
    modluro
    moveblaĵo
    panelo
    piedo
    plumbalailo
    pordopivoto
    rabeto
    repso
    rungo
    rustika
    sekreta
    sekretaria
    septo

    Ankaŭ vidu:

    apartamento , arkitekturo , butiko , domo , fenestro , ornami , pordo , stilo , ŝtuparo , tegmento

    Iel rilatitaj:

    -uj acerx anobix apartamentx arkitekturx balax bambuzx benkx bretx brokantx bufedx butikx citronx cugx dalbergix dekoracix dezajnx divanx domx enkaŭstikx fakx fenestrx fraksenx galerix guĝx horloĝx inkrustx jakarandx juglandx kampeĉx kanapx karjx kojnx kokolobx komodx konfesx konzolx kriptomerix ksestobix kuirx kverkx lakx lamenx lignx limonx litx loĝx lumx mahagonx modlurx movx ornamx palisandrx panelx panx paŭlovnix piedx pinx pistacix podokarpx pordx pterokarpx rabetx repsx rotangx rungx rustikx sekretarix sekretx septx seĝx skulptx sofx stilx tablx tegmentx tektonx tekx telerx tetraklinx ulmx varmx vendx ĉambrx ŝrankx ŝtupx