konfesi

*konfes/i (tr)

  1. Publike deklari, kion oni intime kredas vera: ĉiu, kiu konfesas, ke Jesuo venis en la karno, estas el Dio (N); vi konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj (N); la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj (Z); la konfesantaj kristanoj; la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj (Z); la hilelistoj, t.e. konfesantoj de la dirita principo (Z).
    agnoski, rekoni.
  1. Malkaŝe diri, malgraŭ la eblaj kaŭzoj de sindeteno: mi devas konfesi, ke mi tute ne amas lin (B); eĉ la plej malriĉa infano konfesis: 'Estas belege en vintro!' (Z); tio, kion oni konfesas kiel 'mirinde simpla' (Z); konfesi iun kiel sian majstron; konfesi al iu sian amon; konfesi ies meritojn; personoj, kiuj de la mondo E-ista estos konfesataj kiel la plej bonaj verkistoj (Z); ni vidis konfesita de ĉiuj nian lojalecon (Z).
    koncedi, konsenti.
  1. Spontanee deklari ion malfavoran, malprofitan por si: konfesi eraron, preterlason, ŝuldon, krimon; ŝi konfesis sian grandan kulpon (Z); konfesu do, ke vi ŝtelis tiun poŝhorloĝon!; (abs) filo konfesis, patro forgesis (Z); li estas arestata, turmente demandata, kaj pro timego konfesas (Z).
  1. Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon: kiu siajn pekojn konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita (X); la pastro absolvis la konfesinton (B).
  • konfeso
    Ago kaj diro de tiu, kiu konfesas:
    1. ni tenu firme nian konfeson (N);
    1. mi donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj (Z); la 'Konfesoj' de Sankta Aŭgusteno;
    1. konfeso de iu pri io; post konfeso venas forgeso (Z); en viaj rigardoj kuŝas konfeso, por kies kaŝado (vi) ne estas sufiĉe ruza (Z);
    1. orela, publika konfeso; preni ies konfeson (Z); li faru konfeson pri tio, kion li pekis (X).
  • konfesejo
    [KRISTANISMO] Ligna meblo, kie sidas la pastro por aŭskulti konfesantojn.
  • konfespreni (tr)
    [KRISTANISMO] Aŭskulti konfeson 4; konfesprena seĝo (Z); ĉe la konfesprenado li rakontis al la reĝo ĉion, kion li vidis (Z).
  • forkonfesi
    Deklari, ke oni forĵetas tion, kion oni kredis aŭ amis: forkonfesi siajn erarojn, la teatron, siajn suspektojn.
  • malkonfesi
    1. Rifuzi rekoni kiel sian: malkonfesi sian amikon, patrujon, religion, sian subskribon, sian verkon; kion do devas fari la malpli valoraj bestoj, se la leono sin malkonfesas? (Z).
    1. Repreni, nuligi sian antaŭan aserton; ne voli konsenti pri: malkonfesi evidentaĵon, ies gloron; la prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan (Z); ke via libro estas bona, mi neniam malkonfesis (Z); la pliboneco de E. ne estas malkonfesata (Z); sendubaj kaj nemalkonfeseblaj (ne kontesteblaj) faktoj (Z).
    1. Nei, ke oni faris ion mallaŭdindan: sed Sara malkonfesis dirante: Mi ne ridis (X); malkonfesi eraron, ŝuldon, kulpon; ĝis la fino de la proceso, la akuzito malkonfesis la krimon.
      kontesti, revoki.
  • estkonfesi
    Rekoni kiel sian: la filon de la ne amata (edzino) li devas estkonfesi (X).
    legitimi.
  • kredkonfeso
    1. (de iu) Publika deklaro pri ies religia aŭ politika opiniaro.
    1. (de sekto, eklezio ks) Resumo de la esencaj dogmoj, kredataj de ties anoj: la kredkonfeso de Niceo, de Aŭgsburgo.

    konfesi


    Ĝis la fino de la proceso,la akuzito malkonfesis la krimon.Malkonfesi amikon.Malkonfesi sian religion.Malkonfesi sian subskribon.Malkonfesi verkon.Mi atestas, ke estas neniu alia dio krom Alaho, kaj Mohamedo estas laprofeto de Alaho (kredkonfeso de la islamanoj).Mi devas kun konfuzo konfesi, ke.Plej ofte silento estas konfeso.
    absolvi.agnoski.akuzi.atricio.deklari.eraro.Fari deklaron (konfesi sian amon) al dezirinda, fascinanta belulino.fidelulo.forgeso.Interkonfesia edzeco.konfesio katolika, ortodoksa, protestanta.konfesio.konfespreni.konfesricevi.konfiteoro, konfespreĝo.konsenti.kontricio.kredokonfeso.krimo.kulpo.malkaŝi.malkonfesi, forĵuri.memekzameno.pardoni.peko.pekokonfeso.rekoni.rimorso, memriproĉo.sakramento.sekreto.Sekularigi la lernejojn (konfesia lernejo).Senkonfesia civitano.ŝuldo.
    dio. erari. juro. justico. katolikismo. katoliko. konfesio. krimo. kristanismo. kristo. opinii. religio. sakramento. silenti. vero.

    Iel rilatitaj:

    agnoskx dix erarx jurx justicx katolikismx katolikx kondamnx konfesix konx krimx kristanismx kristx meblx ne opinix religix sakramentx silentx verx ŝuldx