modluro

modlur/o

[ARKITEKTURO] Ornamo, garnanta parton de konstruo aŭ de meblo, kaj konsistanta el paralelaj rubandaj elstaraĵoj, de kvadrata aŭ ronda profilo (konveksa aŭ konkava), aŭ el kombino de tiuj diversaj formoj.
astragalo, listelo, kanelo, cimatio, toro.
  • modlurmaŝino
    [TEKNIKOJ] Elektra maŝino kun vertikala akso, sur kiun oni fiksas ilojn por fari modlurojn, foldojn, rabetojn ks.
    profil-frezilo (Vd frezi), turbomaŝino (Vd turbo).

    modlurx


    Iel rilatitaj:

    arkivoltx artx astragalx cimatix domx lignx meblx