kondamni

*kondamn/i (tr)

  1. [JURO] Juĝe deklari iun kulpa kaj difini la merititan punon: kondamni iun al monpuno, al morto (Z), al la juĝokostoj; ili povis kondamni malriĉulon pro malgranda eraro al perdo de lia kampo (Z); mi estas kondamnita (sk. de Dio. [VIDU] damni) longan tempon vagadi en la nokto?; (f) mi estis kondamnita de la malsano resti du semajnojn en la lito; (f) ĉiuj niaj tiucelaj projektoj estas kondamnitaj al malsukceso; (f) viaj kalkuloj estas kondamnitaj al malĝusteco (neeviteble, nepre malĝustaj).
    verdikti.
  1. Deklari ion puninda: la kodo kondamnas la malveran ateston; estas agoj, kiujn la moralo kondamnas, sed kiujn ne kondamnas la leĝo.
  1. Deklari iun malprava, ion riproĉinda: ne aŭskultinte, ne kondamnu (Z); ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos (Z); kondamni projekton, parolon malican; vi kondamnas vin mem per tiu konfeso; tiu doktrino estas kondamnita de la faktoj, de siaj propraj sekvoj.
  • kondamno
    Ago de tiu, kiu kondamnas, kaj rezulto de tiu ago: ili aŭskultis sian kondamnon en plena silento.
  • kondamninda
    Tia, ke oni devas kondamni: kondamninda amo (Z).
  • kondamnito
    Tiu, kiun oni kondamnis: komunjura, politika kondamnito.
  • malkondamni
    Absolvi.

    kondamni

    Esprimoj:

    demokratio, kiu ne kritikas sin mem, kondamnas sin al paralizo
    estas agoj, kiujn la moralo kondamnas, sed kiujn ne kondamnas la leĝo.
    kondamni al morto, al monpuno, al la juĝokostoj
    kondamni malbonan libron
    kondamni projekton, parolon malican
    la kodekso kondamnas la malveran ateston
    ne aŭskultinte, ne kondamnu
    ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos
    oni ne povas rigore kaj drakone mortkondamni ĉiun novan vorton
    pruvi la kulpon
    unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    kondamninda, kondamnito, kondamno, malkondamni, mortkondamni

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    absolvi
    atesti
    defendi
    dekreti
    ekzekuti
    enketo
    justa
    juĝi
    konfesi
    krimo
    kritiki
    leĝo
    mal laŭdi
    mal prava
    meriti
    neflekseble destini (ion)
    nepre devigi (iun)
    peki
    puni
    refuti pruvon
    riproĉi
    timi
    verdikti
    vero

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    absolvx admonx atestx damnx defendx dekretx devx ekzekutx enketx justx juĝx konfesx krimx kritikx laŭdx leĝx meritx pekx pravx prizonx punx refutx riproĉx timx verdiktx verx