peki

*pek/i (ntr)

  1. Malobservi religian ordonon aŭ moralan leĝon: ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn! (X); se pekas homo kontraŭ homo, povas defendi lin Dio (X); mi pekis antaŭ la Eternulo kaj antaŭ vi (X); iru, kaj de nun ne plu peku (N); kapo pekas, piedoj suferas (Z); kiu pekis, tiu pagas (Z); ne pekas drinkulo, pekas ebriulo (Z); homo pekinta senintence (Z).
    kulpi, krimi.
  1. Malobservi regulon de dececo, scienco, arto kc: peki kontraŭ la logiko (Z), la gramatiko, la vereco; iuj formoj pekas kontraŭ la principo de internacieco.
    erari, ruinigi.
  • peko
    1. Malobservo de religia aŭ morala leĝo: la sep mortomeritaj pekoj (Z); mi ja sen tio sidas jam en mortaj pekoj ĝis la oreloj (Z); ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? (Z), de peko kaj mizero estas plena la tero (Z); por peko senkonscia, puno nenia (Z); malplena sako tentas al peko (Z); fari pekojn (Z); (f) vantemeco, la amata peko de ĉiuj artistoj (Z).
    1. Malobservo de teknika regulo: mi ne povus vidi en tio ĉi ian pekon kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la spirito de nia lingvo (Z).
  • peka
    Prezentanta pekon: peka regno (X); peka penso; peke akirita ne estas profita (Z).
  • pekado
    Agado de tiu, kiu pekas: per sia pekado malbona homo sin implikas (X); ju pli da babilado, des pli da pekado (Z).
  • pekanto, pekinto, pekulo
    Homo, kiu pekas, pekis aŭ pekadas: kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu (Z); eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj (Z).
  • peketo
    Malgranda peko: nenia peketo restas longe sekreto (Z); tio estas mia favora peketo, mi konfesas.
  • pekigi
    Fari, ke iu peku: ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis (X).
    delogi, malvirtigi.
  • nepekiva
    Tia, ke li/ŝi ne povas peki: nepekiva stilisto.
  • prapeko
    [KRISTANISMO] La origina peko, kulpita de Adamo kaj Evo.
  • propeka
    Prenanta sur sin la pekon de aliaj: propeka kapro (Z).
  • senpeka
    1. Neniel pekinta: homo senpeka neniam ekzistis (Z).
    1. (f) Tute sendifekta, tute ĝusta, tute konvena, perfekta: senpeka ĝentileco, elokventeco.
  • senpekigi
    Absolvi, purigi, liberigi je peko: mi kun pura koro iru al la hejmo por tie mian domon senpekigi! (Z).
    pekliberigi.

    peki


    Iel rilatitaj:

    absolvx atricix aĉetx benx kondamnx seksx