devi

*dev/i (+ inf.)

  1. Ne povi ne fari ion pro ia materia neceseco, praktika bezono, morala leĝo aŭ fremda sintrudanta volo: ĉiu vivanto devas morti; lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni (Z); tiun ĉi demandon devas decidi instruitaj homoj (Z); la mebloj estis aranĝitaj bonorde, kiel devas esti (Z); por ĉiuj rilatoj intergentaj oni devas uzi lingvon neŭtralan (Z); kiu volas mensogi, devas bone memori (Z); teruran nokton devis mi travivi (Z); mi devas sendi tiun leteron antaŭ morgaŭ; kiu devas, tiu povas (Z); filo devas obei la patron; vi devas paroli pli laŭte; pri gustoj oni disputi ne devas (Z); oni ne devas havi tro da konfido al si mem (Z); nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki (Z) (estas malpermesite, ke li trinku ian); tial ni neniam devas (estas malpermesite al ni) paroli en niaj kongresoj pri aferoj politikaj (Z); mi ne devas malatenti tion (Z); se ni ne trovas pli bonan esprimon, tio ne devas nin ĉagreni (Z); ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas (Z); ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva, tion ĉi la sufikso 'aĵ' tute ne devas montri al ni (Z); mi certigas vin, ke kun mi vi devas nenion timi (Z); ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi amikojn (Z).
    bezoni, ŝuldi, nepre.

RIM. ĉe la indikativa preterito, 'devi' signifas ke oni obeis la devon: mi devis vin puni (k mi vin efektive punis). Por esprimi, ke oni ne obeis la devon, oni uzas kondicionalon: mi devus vin puni (sed mi vin ne punas); mi estus devinta vin puni (sed ne punis vin).
  1. Troviĝi en logike probabla kondiĉo esti ia, ion fari k.a.: kiel ravita vi devas esti! (Z); li devas jam baldaŭ veni; se ĝi ne fariĝos nun, ĝi devas ja iam fariĝi en estonteco (Z); postmorgaŭ mi devis konduki mian Amalion al la altaro (Z); tiuj argumentoj devis ŝajni al tiuj homoj tiel same infanaj kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj (Z); prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo (Z); li devis koleri, ĉar li neniam skribas al mi de post tiam.
  • devo
    Farotaĵo necesa pro leĝo, moralo aŭ konveno: havi, senti la devon... devi (Z); la altaro de la devo ordonanta (Z); mi volus tuj plenumi mian devon (Z); oni parolas pli ofte pri siaj rajtoj, ol pri siaj devoj; la unua devo de la homo estas ne malutili la aliajn homojn; mi konas mian devon al mia estro.
    tasko, ŝuldo, neceso.
  • deva
    Rilata al devo: deva afero.
  • *devigi
    Fari, ke iu devu: ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo (Z); marĉandado aĉeti ne devigas (Z); la scienco devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn (Z); tiuj devigas vin cirkumcidiĝi (N); de neniu devigata, la lingvo pola akceptis akcenton (Z) (regulan); la devigata senlaboreco (Z); nun mi estas devigata subteni la vivon de mia familio per tre malbone pagata kuracado de malriĉaj malsanuloj (Z); mi estis devigita preni la finiĝojn 'e' k 'u' (Z); tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertraktadon (Z); sed pri unu el tiaj rimedoj mi bedaŭrinde estas devigita paroli (Z).
  • devigo
    Neceso fari ion: ne povi eviti la devigon pagi; netolerebla devigo.
  • deviga
    Postulata de la leĝoj, moralo aŭ konveneco: la novaj formoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed kiel nur permesataj (Z); la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo (Z); devigaj por li diroj de Dio (Z).
  • devontigi (sin)
    Ligi (sin) per promeso, ke oni deve faros: li timis devontigi sin al pagado de grandaj sumoj (Z).
  • devlibera
    Havanta nenian apartan devon.
  • devoligi (tr) = devontigi.
  • devoligo
    Societaj, diplomatiaj devoligoj.
  • devoscia
    Konscia pri devo: al ĉiu dio devoscie apartan faris li saluton (K).
  • eldevigi
    Akiri de iu per trudo: eldevigi de iu konsenton.
  • kontraŭdeva
    Kontraŭa al la devo.
    mallojala.
  • laŭdeva
    Konforma al la devo.
  • maldevigi
    Fari, ke iu ne devu.
  • nedeviga
    Ne prezentanta devon; lasanta eblon de rifuzo: nedeviga kurso, pago, abono, partopreno.
    laŭvola.
  • preterdeva
    Prezentanta pli ol la ĝusta devo.
  • sendevigi
    Permesi al iu ne fari; depreni de iu la devon fari ion: sendevigi lernanton ĉeesti la gimnastikan kurson; sendeviga mendo de specimeno.
  • sindevig (ad)o
    Altrudo al si mem de ioma modereco en deziroj aŭ bezonoj: la sindevigo estas la komenco de la ĝentileco k eĉ de la moralo.
  • cedodevo
    [TRAFIKO] 4 Leĝa preskribo, ke veturilo, alvenanta en vojkruciĝon, devas lasi pasi antaŭ si veturilojn, kiuj venas de alia difinita direkto aŭ de alia vojspeco.
    prioritato.
  • kompensodevo
    [JURO] Laŭleĝa devo kompensi damaĝon aŭ perdon, kiun oni kaŭzis al alia persono.
  • servodevo = servitudo.
  • truddevigi.
    Perforte devigi iun fari ion: havi povon de truddevigo

    devi


    Esprimoj

    Ĉio devas havi limojn.
    Ĉiu vivanto devas morti.
    Datfalo (Kiam oni devas pagi ŝuldon).
    Fila amo, devo, respekto.
    Juĝisto devas havi du orelojn.
    Kiu volas mensog, devas bone memori.
    La dunganto devas pagi la duonon de la sociala asekuro.
    La kongresanoj devas sin anonci plej baldaŭ.
    Li estas tia malamik, kun kiu oni devas kalkuli.
    malplenumi sian devon.
    Manke de kapo oni devas havi krurojn.
    Marĉand(ad)o aĉeti ne devigas.
    Mensoganto devas havi bonan memoron.
    Mi devas kun konfuzo konfes, ke.
    Ne devas troviĝi inter vi aŭgurist, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek elvokisto de spiritoj, nek sonĝklarigistoj, nek esploristo de mortintoj.
    Necesi obei.
    Ni devas aŭ venki aŭ morti.
    Ni devas obei Dion prefere ol la homojn.
    Ni devis akceli nian revenon hejmen.
    Ni estas devigataj havi granda, potencan armeon.
    Ni ne devas malesperi pri la homaro.
    Okazos, kio okazi devas.
    Oni avizis mi, ke mi devos delasi mian apartamenton post tri monatoj.
    Oni devas disigi tiujn du proponojn.
    Oni devas eltiri, elŝtri per tenajlo el li la vortojn.
    Oni devas fari merkatesploron tute larĝan.
    Oni devas lernigi la infanojn montri indulgon al la maljunuloj.
    Oni devas taksi homon laŭ liaj meritoj.
    Oni devas tre prudente dozi la toksajn kuracilojn.
    Oni ne devas havi tro da konfido al si mem.
    Por havi rajton de voĉdonado (= por esti balotrajta, por esti elektebla, oni devas havi la aĝon de ---.
    Rajtoj kaj devoj fiksitaj en la konstitucio.
    Se paroli sincere, mi devas diri.
    Vi devas por tio akiri la permeson de la eldonisto.
    Zebrostria pasejo por piediranto, "Prioritato" de dekstra pasrajto,

    Kelkaj kunmetaĵoj

    cedodevo,devo,devigi, devlibera, devoligi, devoligo,devontigi (sin), devoscia,eldevigi, kompensodevo, kontraŭdeva,laŭdeva,maldevigi, mortideva,nedeviga,preterdeva,sendevigi,servodevo,sindevig(ad)o, truddevigi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    bezono
    kondiĉo
    leĝo
    neceso
    permesi
    postuli
    povi
    prioritato
    promesi
    rifuzi
    servitudo
    tasko
    toleri
    trudi
    ŝuldo

    Ankaŭ vidu:

    decidi, esperi, moralo, pagi, permesi, politiko, proponi, rajto, religio, scienco, socio

    Iel rilatitaj:

    bezonx cedx civitx decidx esperx farx filx grandx kompensx kondamnx kondiĉx kontraŭ leĝx liberx ligx malgraŭ moralx mortx necesx obex pagx permesx personx politikx postulx povx prioritatx promesx proponx rajtx religix respondecx rifuzx sciencx scix servitudx socix taskx tolerx trudx ŝuldx