hejmo

*hejm/o

  1. Propra aparta domo aŭ loĝejo, kie oni vivas konstante; familia restadejo: la migruloj kaj vaguloj ne posedas hejmon (B); estu bonvena en mia hejmo!; pasis tri jaroj de la tempo, kiam li forlasis la hejmon (Z); la hejmo de Anglo estas lia kastelo; (analoge) ili okupis la malplenan neston de hirundoj kaj rigardis ĝin kiel sian hejmon (Z); amaso da cikonioj, kiuj forlasis la hejmon (Z).
    domo, penatoj, loĝejo, mastrumaĵo, rezidejo.
  1. Loko destinita servi kvazaŭ hejmo por aparta kategorio de personoj: infanhejmo, soldathejmo, studenthejmo.
    hospico, sidejo.
  1. (evi) = hejmlando: se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco de unu speciala gento (Z); mi esperis, ke mia popolo (hebrea) akiros iam sian antikvan hejmon (Z).
  1. [SPORTO] Bazo 13.
  • hejma
    1. De hejmo, rilata al hejmo: la hejma lando (Z), lingvo; kara hejma domo! (Z); floroj de la hejma vilaĝo (Z); hejma dometo estas kiel patrineto (Z); adiaŭ, vi hejmaj valoj! (Z); sklavo, sur kiun lumis nia hejma suno (Z); nia lingvo estas al ili hejma (Z) (malfremda); hejmaj diaĵoj; hejma vesto (negliĝo).
      familiara, intima.
    1. Vivanta ĉe hejmo: hejmaj bestoj, katoj, ŝafinoj (Z).
      malsovaĝa.
    1. [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] (f) Indiĝena: planto hejma en la Mediteranea regiono.
  • hejme
    1. En sia hejmo, en sia propra domo: unu vesperon, kiam li sidis hejme (Z); venu, ĉar mia edzo ne estas hejme! (X); ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme (Z); senti sin kiel hejme; la patro silente revenas hejmen (Z); li iris returne hejmen (Z); ili rakontis pri tio post sia reveno hejmen (Z).
    1. (f) Tiel intime, senĝene, kiel en sia propra domo: al ŝi fariĝis en la koro ankoraŭ pli agrable kaj hejme (Z); tiu ĉi ideo en la publiko ne estas tiel hejme, kiel ĝi devus esti (Z); hejme vestita.
      gemuta.
  • hejmeca
    Kvazaŭ hejma: la siringo staris en plena florado kaj odoris tiel hejmece! (Z).
  • hejmigi
    Kutimigi al kunvivado kun homoj: hejmigi sciuron, mungoton.
  • hejmama, hejmosida
    Amanta restadi hejme.
  • alihejmulo
    Fremdulo: malamo kontraŭ alihejmuloj (Z).
  • eksterhejme
    For de la hejmo: resti eksterhejme (Z).
  • kvazaŭhejma
    [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Kvazaŭindiĝena: glekomo estas hejma en Eŭropo kaj Azio, kvazaŭhejma en N Ameriko.
  • samhejmano
    Ano de la sama hejmo: patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj (Z).
  • senhejmulo
    Homo, kiu ne havas hejmon.
    migri, nomado, vagabondo, vagulo.

    hejmo


    Esprimoj

    Atakis lin sopiro al la hejmo.
    Estas tempo iri hejmen, domen.
    Fari diablaĵojn hejme, sanktaĵojn oficeje.
    La domicilo kutime estas la loko, kie oni havas sian hejmon, okupon aŭ ĉefajn aferojn.
    La hejmo de Anglo estas lia kastelo.
    Senti sin kiel hejme.
    Sidadi hejme.
    Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme (Z).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alihejmulo ,eksterhejme,hejma,hejmama,hejmbesto,hejme,hejmeca,hejmeniro,hejmigi, hejmlaboro , hejmlando ,hejmo, hejmosida , hejmosidulo , hejmsopiro , hejmveo ,kvazaŭhejma,rehejmiĝi,samhejmano,senhejmulo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    domo
    penatoj
    loĝejo
    rezidejo
    hospico
    sidejo

    familiara
    intima
    malsovaĝa
    indiĝena
    gemuta

    enloĝi
    fari sian neston
    mastrumi
    resti dome

    Ankaŭ vidu:

    hejti , migri , nomado , urbo , vagabondo , vagulo, trampo


    Iel rilatitaj:

    Penatx amx bazx domicilx domx familiarx fenestrx gastx gemutx hejtx hospicx indiĝenx interiorx intimx komfortx laborx loĝx lux mantelx mastrumx mastrx migrx nestx nomadx penatx pordx rezidx robx samx sidx sovaĝx tegmentx trampx urbx vagabondx vagx vestx