sistemo

*sistem/o


Kunaranĝo de diversaj elementoj en tuton, havantan difinitan funkcion i.a.:
  1. Harmonia tutaĵo de interdependaj ideoj, kunordigitaj laŭ malmultaj fiksitaj principoj: religio aŭ religi-anstataŭanta sistemo (Z); la filozofia sistemo de Platono, de Kartezio, de Kantio; tiun ĉi araneaĵon da sistemoj disŝiras la sola vorto: vi devas morti! (Z).
  1. Metodo de klasifikado, serĉado, eksperimentado ks, organizita laŭ antaŭe pripensita plano aŭ gvidanta ideo: la sistemo de Lineo.
  1. [SOCIOLOGIO] Maniero, kiel ekonomiaj aŭ politikaj aferoj estas celtrafe aranĝitaj: socia sistemo; sistemo de regado, de balotado, de elektoj.
  1. Kompleksaĵo, kunaranĝo de aĵoj diversaj, sed analogaj, aŭ partoj en organizitan tuton: [TEKNIKOJ] sistemo de pulioj; artikigita sistemo; [GEOGRAFIO] sistemo de montoj, de riveroj; [ASTRONOMIO] la Suna sistemo (Suno kaj planedoj); [FIZIKO] sistemo de fortoj, de ekvacioj (ligantaj samtempe plurajn variantojn); fermita sistemo (ŝirmita kontraŭ eksteraj influoj); [ELEKTRO] sistemo unufaza, trifaza, trikonduktila sistemo.
  1. [GEOLOGIO] Kronostratigrafia unuo, ampleksanta plurajn seriojn, responda al la geokronologia unuo periodo.
  1. [ANATOMIO] Tuto de la organoj aŭ histoj, kune helpantaj por unu sama funkcio: la centra nerva sistemo (encefalo kaj mjelo); la periferia nerva sistemo (ĉiuj nervoj konektantaj la organojn al la centra nerva sistemo); la aŭtonoma nerva sistemo (tuto de la simpataj kaj parasimpataj nervoj); la digesta sistemo (nutrokanalo kaj al ĉi konektitaj organoj: hepato, pankreato ktp); la spira sistemo.
    aparato.
  1. [SCIENCOJ] Aro de unuoj, elektitaj por povi esprimi la ĉefajn mezurojn en simpla kaj racia maniero: la Gaŭsa sistemo (Vd gaŭsaj unuoj)
    cgs, mks, SI.
  1. [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Teknika procedo, uzata por difinita funkcio: aŭtomata, duonaŭtomata, mana sistemo; la telegrafia sistemo de Morso, de Simenso, de Baŭdo.
  • decimala sistemo
    Nombrosistemo, kie nombroj estas esprimataj kiel sumoj de entjeraj potencoj de 10 kun koeficientoj, kiuj estas unu el la entjeroj 0 ĝis 9.
  • imuna sistemo
    Vd imuna.
  • mastruma sistemo
    Vd mastro.
  • metra sistemo
    [SCIENCOJ] Decimala sistemo de mezurunuoj, kies baza unuo estas la metro; la modernaj sistemoj de mezurunuoj (cgs, mks, SI) fontas el la metra sistemo.
  • sistema
    1. Rilata al iu sistemo: sistema klasifikado.
    1. Sekvanta metodon aŭ planon, ne okazanta hazarde, sporade: sistema laboranto, serĉanto; [KEMIO] sistema nomo; (f) sistema mensoganto.
  • sisteme
    Laŭ regula antaŭdifinita kaj alcela plano: ni analizos sisteme la demandojn (Z); mi ekprovis sisteme venki ĉiujn barojn (Z).
  • sistemeco
    Eco de tio, kio sekvas metodon aŭ planon: pro la sistemeco de nia analizo (Z).
  • sistemigi
    Apliki sistemon al: de ĉiam la homo provis sistemigi siajn sciojn, la konkludojn de siaj spertoj.
  • ekosistemo
    [EKOLOGIO] Baza ekologia unuo, sistemo, konsistanta el du senĉese interrilataj partoj, t.e. specifa fizikokemia medio (biotopo) kaj karakteriza vivularo (biocenozo): makroekosistemo, mikroekosistemo.
  • bloksistemo
    Vd bloko.
  • drensistemo
    Vd dreni.
  • koordinatsistemo
    Vd koordinato.
  • kristalsistemo
    Vd kristalo.
  • monsistemo (Z)
    Jura statuso, difinanta la valoron de la monunuo rilate al oro aŭ al fremdlanda mono, la reĝimon de la emisio kaj la kondiĉojn de konvertebleco.
    titro, valuto.
  • sunsistemo
    [ASTRONOMIO] Tuto de Suno kaj de la astroj, ĉirkaŭirantaj ĝin.
  • valorsistemo
    [FILOZOFIO] Hierarkie strukturita sistemo de valoroj: helena, kristana, islama, marksisma, liberalisma valorsistemo.

    sistemo

    REVO: [sistemo]
    dosiersistemo.En la duuma nombrosistemo 4 estas skribita 100 kaj 7, 111.komputa sistemo.koordinatsistemo.mastruma sistemo.nombrosistemo.Per sistema deviado malobstrukci la centrajn stratojn de la urbo.persistema.Prizona puno, regimo, sistemo, organizacio.sistema programaro.sistema.sistematiko.Vivi longe, mizere, pensie, emerite, sate, larĝe kaj lukse, laŭtage (=per sistemo de "el mano al buŝo", sen ŝparoj).
    astronomio. astronomo. kalkuli. komputi. lerni. matematiko. memori. ordo. scienco.

    Iel rilatitaj:

    aparatx astronomix astronomx cgs demokratx kalkulx komputx lernx matematikx memorx ordx organizx programx sciencx