demokrato

demokrat/o (2)

  1. Partiano de demokratia sistemo.
  1. (Usono) Ano de la demokrata partio.
    respublikano.
  • demokrata
    Rilata al demokrato aŭ demokratio: demokrata partio (unu el la du plej gravaj usonaj politikaj organizaĵoj, kiu celas limigi la potencon de la grandkapitalistoj).
  • demokrataro
    Tuto de la demokratoj, en unu lando aŭ en la mondo.
  • demokrateco
    Pensmaniero, ideologio de demokratoj.
  • social (-)demokrata
    Karakterizanta la partiojn, kiuj strebas kongruigi la socialismajn celojn kun la burĝa demokratio.
  • demokratio (8)
    [POLITIKO] Reĝimo, en kiu la decidpovo apartenas, aŭ pere aŭ senpere, al la popolo.
  • demokratia
    Konforma al demokratio.
  • popoldemokratio
    [HISTORIO] Nomo donita dum la jaroj '50 de la 20a jc. al la politika sistemo de la landoj, regataj de socialisma koalicio kun superrego de komunista partio.
  • socialdemokratio
    La socialdemokrata (j) partio(j).

    Iel rilatitaj:

    ideologx partix popolx respublikx reĝimx sistemx