programo

program/o (1)

  1. Tabelo, anoncanta la detalojn de teatraĵo, koncerto, ceremonio, festo, televida prezentado ks.
  1. Tabelo de la temoj pritraktotaj aŭ pridemandotaj en ekzameno: instruprogramo; studprogramo.
  1. = tagordo.
  1. Resumo de la politikaj intencoj de partio, ministraro aŭ individuo.
    celo, devizo, plano 2, platformo, tagordo.
  1. [KOMPUTIKO] Koditaj instrukcioj, kiuj komplete difinas la funkciadon de komputilo dum ilia plenumado: komputila programo; programo en C; verki, traduki, spuri programon; munti, lanĉi programon; komputilo plenumas programon; uzanto rulas programon.
    algoritmo, programlingvo, tekstoprilaborilo, tabelkalkulilo, tradukilo.
  • aplika programo
    [KOMPUTIKO] Programo por rekta uzado de homo.
  • programa
    Rilata al programo: programa muziko (komponita por sugesti serion da scenoj aŭ okazaĵoj); programa filmo (ne tro longa filmo, formanta parton, sed ne la tuton de prezentado).
  • programi (tr)
    1. Starigi la programon de kineja, televida prezentado.
    1. [KOMPUTIKO] Provizi komputilon ks per programo; verki komputilan programon: programi vidbendaparaton por surbendigo je certa horo.
  • programado
    1. [KOMPUTIKO] La verkado kaj ankaŭ la projektado, provado, dokumentado kaj vartado de komputilaj programoj: strukturema, modulema, objektema programado.
    1. [MATEMATIKO] = matematika programado: dinamika, diskreta, lineara, nelineara programado.
  • programaro
    Tuto de la programoj uzataj en komputila sistemo.
    aparataro.
  • programero
    ĉiu el la apartaj distraĵoj, prezentataj en la programo: tri ĵonglistoj formis la unuan programeron.
  • programeto
    [KOMPUTIKO] Malgranda programo, plenumita per interpretilo.
  • programisto
    1. Tiu, kiu estas komisiita pri la programado en radio- aŭ televido-stacio.
    1. [KOMPUTIKO] Homo, kiu profesie okupiĝas pri programado.
  • celprogramo
    [KOMPUTIKO] Komputila programo farita per tradukado de fontprogramo per tradukilo.
  • datenprogramo
    [KOMPUTIKO] Programo por uzi kaj mastrumi datenbankojn.
  • fontprogramo
    [KOMPUTIKO] Komputila programo, skribita en fontlingvo kaj tradukota per tradukilo.
  • ilprogramo
    [KOMPUTIKO] Programo 2, uzata de alia programo aŭ por plenumi bazajn funkciojn. SIN. ilaĵo.
  • servoprogramo
    [KOMPUTIKO] Programo por fari simplan kaj ofte bezonatan taskon, ekz. kopii aŭ ordigi dosieron.
  • skribprogramo
    [KOMPUTIKO] Tekstoprilaborilo.
  • subprogramo
    [KOMPUTIKO] Memstara parto de programo.
    proceduro.
  • matematika programado
    [MATEMATIKO] Metodoj uzataj en operaciesploro por trovi la maksimumon aŭ minimumon de funkcio de pluraj variabloj, kies valorojn limigas kondiĉoj ĝenerale esprimitaj per egalaĵoj aŭ neegalaĵoj.
  • tekstprogramo
    Vd teksto.

    programo

    REVO: [programo]
    Agrara krizo, leĝo, programo.aplika programaro.celprogramo.fontprogramo.Kiom da kandidatoj realigis sian programon kiam ili estis elektitaj ?.La troŝarĝado de la lernejaj programoj.program'isto.programado.programaro.programi.programisto.programlingvo.sistema programaro.sub'programo.
    celo. ekzameni. elekti. informi. komputi. lerni. lingvo. matematiko. radiofonio. sistemo.

    Iel rilatitaj:

    Algolx Bazikx algoritmx asemblx celx ekzamenx elektx informx kiam komputx lernx lingvx matematikx radiofonix sistemx skribx teatrx temx