rado

*rad/o

  1. [TEKNIKOJ] Disko, turniĝanta ĉirkaŭ akso kaj uzata por ebligi aŭ faciligi movadon: radoj de ĉaro, aŭto, aviadilo; li falis sub la radojn de vagonaro (Z); rado malbona knaras plej multe (Z) ( [VIDU] barelo); ĵeti bastonon en la radon (Z) (pf: malhelpi la movon); kvina rado ĉe veturado (Z) (tute senutila); rado de maŝino, de muelilo; libera, ekscentra rado. [VIDU] bendo, nabo, ringego, rondo, spoko, ŝuo, faristo, radiri.
  1. Tia organo de veturilo, horizontale aranĝita, por rompi sur ĝi la membrojn de kondamnito: ili kondamnos vin al la morto per la rado (Z).
  1. (f) Tia organo, rigardata kiel simbolo de senĉesa ŝanĝiĝo: la rado de la Fortuno (kiu iujn levas, aliajn mallevas); la rado de la vivo (en la Tibeta budhismo, nomo de la forto, kiu daŭrigas la ciklon de la renaskiĝoj); frivole estas diskuti, kio okazus, se la rado de la historio turniĝus en alia direkto.
  • tipopresa rado (Z)
    [TELEKOMUNIKOJ] (pp telegrafio) Tiu parto de tipopresa ricevilo, kiu portas la literojn kaj signojn presotajn sur telegramo.
  • rada
    1. Rilata al rado: rada difekto.
    1. Provizita per rado (j): rada lito, fotelo.
  • radoaro
    Tuto de la radoj, funkciigantaj aparaton aŭ maŝinon.
  • radeto
    Malgranda rado, ekz. en horloĝo k.a.
  • radetaro
    Tuto de la radetoj de malgranda mekanismo.
  • RIM. Pro la ekzisto de la rad. 'radar' estas konsilinde uzi ne 'radaro', sed 'radoaro' aŭ 'radetaro'.
  • radumi (tr)
    Ekzekuti sur rado 2.
  • durada, kvarrada, trirada ktp
    Provizita per 2, 4 aŭ 3 radoj.
  • vicrado
    Anstataŭa rado, okaze de difektiĝo.
  • akrigorado
    Diskrado el abrazia materialo, uzata por poluri aŭ akrigi.
  • akvorado
    Rado, provizita per padeloj, movata de fluanta aŭ falanta akvo, kaj servanta kiel motoro.
  • balansrado
    Dentrado de horloĝo, sur kiun efikas la ellasilo, reguligante la movadon.
  • ĉenrado
    Pulio, ekipita per dentoj, sur kiu endentiĝas ĉeno transmisianta la movadon: ĉenrado de biciklo.
  • dentrado
    Rado, kies rando estas provizita per regulformaj elstaraĵoj, por ebligi sen glito la transmision de la movado al alia samspeca rado.
  • planeda dentradoaro
    Radoaro, en kiu unu dentrado moviĝas cirkle ĉirkaŭ alia dentrado.
  • diskrado
    Rado, prezentanta masivan diskon: aŭto kun diskradoj.
  • frontrado
    ĉiu el la du antaŭaj radoj de kvarrada veturilo: frontrada tirado (kiam la frontradoj estas movataj de la motoro).
  • inercirado
    Peza rado de maŝino, kies inercio ebligas kontraŭstari momentajn rezistojn kaj reguligas la rotacion.
  • klikrado
    Rado kun bevelitaj dentoj, fiksita sur akso de levmaŝino aŭ vinĉo, kaj en kiun kliko povas enklikiĝi.
  • muelrado (Z)
    Akvorado, servanta por funkciigi muelilon.
  • padelrado
    Rado, uzata aŭ por transdoni al maŝino la movon liveratan de akvofalo (kiel en akvomuelilo), aŭ por movi aparaton, farante puŝon kontraŭ akvomaso (kiel en radŝipo).
  • pelrado
    ĉiu el la radoj, kiuj ricevas la movon de la motoro kaj antaŭenpelas la veturilon: pelradoj de lokomotivo.
  • preĝorado
    [BUDHISMO] Granda kava cilindro, en kiun la preĝantoj enmetas skribitajn preĝojn, kaj kiun oni turnadas. [VIDU] rozario.
  • regrado
    Mane movata rado, kiu regas la movadon de mekanika organo.
  • rudrorado
    [ŜIPOJ] Vertikala rado, provizita per manteniloj, per kiu oni movas la rudron de ŝipo.
  • smirgorado
    Akrigorado el smirgo.
  • spokrado
    Rado, kies rondo estas kunigita al la nabo per spokoj.
  • spronradeto
    Radeto kun pikaj dentoj, servanta por sproni ĉevalon.
  • stirrado
    1. Rudrorado.
    1. Manrado de aŭtomobilo, servanta por ĝin stiri.
  • ŝpinrado
    Aparato kun rado, movata per pedalo, pasintece uzata por ŝpini pli rapide linon aŭ lanon.
  • tretrado
    1. Kava rado, instalita en la kaĝo de malgranda hejma besto, ekz. hamstro, por ke ĝi povu simuli kuradon.
    1. Iama samaspekta aparato, uzata kiel motoro movata de besto aŭ homo: tretrado de rostostango.
  • trogrado
    Granda rado, provizita per trogoj, por ĉerpi akvon je malsupra nivelo kaj elverŝi ĝin en pli altan kanaleton.

    rado


    Esprimoj

    Li falis sub la radoj de vagonaro.
    Rado malbona knaras plej multe.
    Ĵeti bastonon en la radon.
    Kvina rado ĉe veturado.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , , , , , , , , , , dentradoaro, , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , rado, , , , ,

    Parto de rado

    akso
    nabo.vicrado
    spoko

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aerkamero.
    centro
    fliki.
    heliko
    kapstano
    knari
    kotŝirmilo.
    krevi.
    mueli
    pivoto
    pneŭmatiko.
    pulio
    pumpi.
    rotacio
    rozario
    stirilo
    takelo
    turbino
    turni
    turnporto
    vicrado.
    vinĉo
    vindaso (ankrovinĉo)

    Ankaŭ vidu:

    aŭtomobilo.
    biciklo.
    transporti.
    veturi
    vojaĝi.

    Iel rilatitaj:

    aksiometrx aksx akvx aŭtomobilx balancierx biciklx boĝix centrx cirklx dentx flikx helikx horloĝx kamerx kapstanx knarx krevx muelx nabx pivotx pneŭmatikx pulix pumpx rotacix rozarix spokx stirx takelx transportx turbinx turnx vagonx veturx vicx vindasx vinĉx vojaĝx ŝirmx