mueli

muel/i (ntr&tr)

  1. Pulvorigi aŭ diseretigi (grenon) per tiucela aparato: mueli tritikon, maizon; (analoge) muelu farunon (X); kiu venis unue, muelas plej frue (Z).
    pisti, grio. [VIDU] muelrado, muelŝtono.
  1. Diseretigi (ian ajn solidan substancon) al pli-malpli fajna pulvoro aŭ pulpo: mueli kafgrajnojn, pipron; mueli viandon, paperon; mueli ercon; (f) (Z) Tede ripetadi la samon. [VIDU] mueldento.
  1. Dispremi krudmaterialon por elpremi ĝian sukon: mueli sukerkanon.
  • muelado
    Agado de tiu, kiu muelas.
  • muelejo
    Konstruo, kiu entenas muelmaŝinon, staplejon kaj loĝejon de la muelisto: venta (Z), akva (Z), vapormaŝina muelejo; la flugiloj de ventmuelejo (B).
  • muelilo
    1. Iu ajn mekanika aparato, por mueli grenon: prenu manan muelilon (X); mi ĉesigos ĉe ili la bruon de muelilo (X); (f) ĝi estas akvo al lia muelilo (Z) (profita afero por li).
    1. Iu ajn aparato, por dispisti solidan substancon: la kafmuelilo komencis krakadi (Z); viandmuelilo, legommuelileto, anemometra muelileto (por registri la ventoforton).
  • muelisto
    Homo, kiu muelas la grenon, por ekstrakti farunon: muelilo haltas, muelisto eksaltas (Z).
  • batmuelilo
    Muelilo, kiu dispecigas la muelotaĵon per pintoj elstarantaj el akso.
  • globmuelilo
    Maŝino, uzata por frakasi malmolan materialon ĝis pulvoro, kaj konsistanta el turniĝanta cilindro plenigita je fergloboj.
  • kafmuelilo
    Speciala muelilo, transformanta la kafgrajnojn en pli-malpli fajnan pulvoron.
  • potmuelilo
    Muelilo, en kiu la muelotaĵo estas ĵetata en poton super frotŝtonoj.
  • tretmuelilo
    Muelilo, en kiu la movoforto estas ricevata de besto aŭ homo, kiu tretadas interne de ŝtupeta aĵura rado.
  • ventmuelilo
    1. Muelilo, funkcianta per vento.
    1. (evi) = ventgeneratoro.

    mueli

    Bildvortaro

    245 : Muelejoj


    245-01 -36 : ventmuelejo
    245-02 : alo (de ventrado)
    245-03 : alostango
    245-04 : randlato
    245-05 : ventoklapo
    245-06 : aloŝafto (radŝafto)
    245-07 : alokapo
    245-08 -10 : ligna dentorado
    245-09 : radbremso
    245-10 : lignodento
    245-11 : lagro
    245-12 : ŝtonturna transmisio
    245-13 : muelŝafto
    245-14 : grenfunelo
    245-15 : ŝutotrogo
    245-16 : muelisto
    245-17 -21 : muelŝtono
    245-18 : aersulko
    245-19 : muelsulko
    245-20 : ŝaftotruo
    245-21 : muelŝtonujo
    245-22 : muelŝtonaro
    245-23 : rotacia ŝtono (supra ŝtono)
    245-24 : fiksa ŝtono (suba ŝtono)
    245-25 : ligna ŝovelilo
    245-26 : konusrada transmisio
    245-27 : ronda kribrilo
    245-28 : ligna kuvo
    245-29 : faruno
    245-30 : nederlanda ventmuelejo
    245-31 : turnebla kupolo
    245-32 : galerio
    245-33 : surfosta ventmuelejo
    245-34 : turn-afusto
    245-35 : subtrabaro
    245-36 : subtena fosto
    245-37 : akvomuelejo
    245-38 : supre alfluata trogrado
    245-39 : radotrogo
    245-40 : meze alfluata padelrado
    245-41 : angula padelo
    245-42 : malsupre alfluata padelrado
    245-43 : rekta padelo
    245-44 : alflukanalo
    245-45 : akvobaraĵo
    245-46 : trofluilo
    245-47 : mueleja rivereto (kanalo)

    Iel rilatitaj:

    alx branx fiŝx kafx kuirx laborx loĝx radx ŝtonx