pumpi

*pump/i (tr)


[BIOLOGIO] Altiri aŭ repuŝi likvon aŭ gason per tiucela aparato: pumpi akvon por ĝardeno, aeron en biciklan pneŭmatikon.
  • pump (ad)o
    Ago de tiu, kiu pumpas: stacio de pumpado de petrolo, benzino ks.
  • pumpilo
    1. Aparato por pumpi: dentorada, glitpadela, lobeta, membrana, ŝraŭba pumpilo. [MEDICINO] peristalta.
    1. Analoga aparato, uzata por plidensigi aŭ plimaldensigi gason en ujo.
    1. [BIOLOGIO] Membrana proteino kapabla transloki molekulojn de unu flanko al la alia flanko de la membrano, uzante la energion de la hidrolizo de ATP aŭ de elektra kaj kemia potencialo.
  • pumpisto
    Homo, kiu funkciigas pumpilon, aparte por liveri benzinon al la aŭtoj.
  • elpumpi
    Pumpi ĝis elĉerpiĝo: li elpumpis la cisternon; (f) elpumpi el iu la sekretojn.
  • aerpumpilo
    Maŝino aŭ ilo por pumpi premaeron.
    kompresoro.
  • akvopumpilo, benzinpumpilo
    Maŝino por pumpi akvon, benzinon.
  • puŝpumpilo
    Pumpilo, uzanta nur la premon de la likvo.
  • suĉpumpilo
    Pumpilo, uzanta la maldensigon de la aero.

    pumpi


    Iel rilatitaj:

    aerx aspiratorx biciklx laborx radx ĝardenx