mantelo

*mantel/o

  1. Vasta longa senmanika vesto, per kiu oni kovras la aliajn vestojn: ilia mantelo flirtis en la vento (Z); kozaka, kavaleria, kortega, reĝa mantelo.
    burnuso, pelerino.
  1. Longa vesto kun manikoj por kovri la aliajn vestojn, sed ne tiel alĝustigita kiel palto: vojaĝmantelo, pluvmantelo.
    kitelo, surtuto.
  1. [ZOOLOGIO] Haŭtfaldaĵo, kiu kovras la korpon de molusko.
  1. Garnaĵo, elstaranta super kaj ambaŭflanke de fajrujo.
  1. (f) Trompŝajno, preteksto: sub mantelo de afableco li kaŝas senmezuran egoismon; sub la mantelo de la kristana amo; sub la mantelo de la nokto.
    masko, vualo.
  1. [GEOLOGIO] Tavolego de la terglobo, situanta inter la krusto kaj la kerno: supra mantelo (ĝis 700 km); malsupra mantelo (inter 700 kaj 2 900 km).
  • banmantelo (Z)
    Mantelo, kiun oni surmetas post bano.
  • blazonmantelo
    [HERALDIKO] Vasta senmanika vesto, kovranta blazonŝildon kaj ĝiajn ornamaĵojn.
  • dammantelo
    Alkemilo.
  • frizomantelo
    Malpeza mantelo, uzata por ŝirmi la vestaĵojn de homo dum hartondado, ŝminkado ks.
  • kablomantelo
    Kovraĵo, plej ofte konsistanta el plumbo aŭ alia elasta materialo, kiu servas por ŝirmi kablon kontraŭ malsekiĝo.
  • potmantelo
    Tegaĵo, el kolorpapero ks, servanta por kaŝi kaj ornami florpoton.

    mantelo


    Esprimoj

    Ridi sub mantelo (= subridi).
    Sub la mantelo de la nokto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , , , , , , , , , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    burnuso
    palto
    pelerino
    pelto
    ponĉo
    redingoto
    supervesto
    surtuto
    talaro
    vesto
    kapuĉo : parto de mantelo, kiu kovras la kapon; ŝtofa aŭ leda tegmento de veturilo.

    kudri
    subŝtofi mantelon.
    protekto
    ŝirmo

    mantelo de ...
    blov-brulilo
    brulkamero
    cilindro
    gasujo
    rulumo
    trikilcilindro

    astrakana
    blazona
    enhejma
    ensembla
    interne peltita
    kartona
    kastora
    kavaleria
    kaŭĉuka
    knabina
    kolora
    kozaka
    lana
    malvarmiga
    nadlara
    negliĝa
    pelta
    plumba
    pluvimuna
    poplina
    purpura
    somera
    varma
    vintra

    Iel rilatitaj:

    alkemilx astenosferx astrakanx banx blazonx blovx brulx burkx burnusx cilindrx ensemblx gasx hejmx kapuĉx kartonx kastorx kavalerix kaŭĉukx knabx kolorx kozakx kudrx lanx nadlx negliĝx paltx pelerinx peltx plumbx pluvx ponĉx poplinx poŝx protektx purpurx redingotx rulx somerx super sur talarx trikx varmx vestx vintrx ŝirmx ŝtofx