purpuro

*purpur/o

  1. Violruĝa kolorilo, kiun la antikvuloj eltiris el konkoj de mureksoj kaj de parenca sp.: la Tira purpuro estis la plej ŝatata.
  1. ŝtofo, tinkturita per tiu kolorilo, kaj rigardata de la antikvuloj kiel apartaĵo de reĝoj, konsuloj ks, de la modernuloj kiel apartaĵo de la kardinaloj: delikata tolo kaj purpuro estas siaj vestoj (X); naskita en la purpuro (de la reĝa familio); kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko (X); levi iun al la purpuro (kardinaligi).
  1. [VIDU] Purpurao.
  • purpura
    Havanta la koloron de la purpuro: la reĝo David en purpura mantelo (Z); purpuraj nuboj.
  • (retina) purpuraĵo
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Ruĝa pigmento de la bastonetoj de la retino; ĝi blankiĝas en lumo kaj rolas en la nigra-blanka vidado (en malintensa lumo, ekz. dum krepusko). SIN. rodopsino.
  • purpurigi
    Doni la koloron de la purpuro: la krepusko purpurigis la ĉielon.
  • purpurulo
    Kardinalo (pro ties purpuraj vestoj).

    purpuro


    Iel rilatitaj:

    mantelx