frosto

*frost/o

  1. Tiagrada malvarmo, ke ĝi glaciigas la akvon: urtikon frosto ne difektas (Z); malsata kaj tremanta de frosto, la knabineto [...] (Z); de la spiro de Dio venas frosto (X); malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj (Z); ĉu vi ankoraŭ frostosuferas? (Z); frostotremi (Z); disradia frosto (estiĝanta per disradiado dum klara kaj serena vetero). [VIDU] frostmorti, frostpunkto.
  1. Sensaĵo simila al tiu de granda malvarmo: li eksentis froston (de timo) en la dorso (Z); ekkuris frosto sub mia haŭto (X); frosto lin atakis (Z) (li ektimegis).
  • *frosta
    Glaciige malvarma: frosta vetero, vento; la frostaj dezertoj de la poluso; hodiaŭ estas bela frosta vetero, mi prenos miajn glitilojn (Z).
  • frosti (ntr)
    Esti en frosta stato: sed ĉi tie estas malvarme, frostas! (Z); ofte frostas ankoraŭ en Marto; frostas al mi en la piedoj.
  • frostema (Z)
    Frostosentema.
  • frostiga
    Estiganta froston: [KEMIO] frostiga miksaĵo (miksaĵo el glacio kaj salo, kiu malvarmiĝas pro la malaltiĝo de la fandiĝtemperaturo kaj servas por malvarmigi aliajn substancojn).
  • frostigi
    1. Fari ion glaciige malvarma, glaciigi: vintra vento frostigas nin ĝisoste; malvarmo frostigis la riveron; la ankoraŭ frostigita tero (Z).
      kongeli.
    1. (f) Haltigi, malhelpi, senaktivigi: tio frostigis la entuziasmon en lia brusto (Z); frostigi la salajrojn; frostigitaj kreditoj (ne realigeblaj).
  • frostigado
    Procedo de konservado de nutraĵoj per rapida malvarmigado ĝis - 24°C.
  • frostigilo
    [TEKNIKOJ] Tiu parto de fridujo, kiu tenas sian temperaturon sub 0°C.
  • frostiĝi
    1. Esti malmoligita, rigidigita aŭ difektita de la malvarmo: se iu el la hirundoj malfruiĝas, tiam ĝi frostiĝas tiel, ke ĝi falas kvazaŭ senviva (Z); la frostiĝintaj fingroj ne plu povis teni la plumingon.
    1. (f) Esti haltigita: ilia gajeco frostiĝis ĉe tiu terura vido.
  • frostujo
    Malvarmiga ŝranko por konservi manĝaĵojn frostigitaj; povas esti parto de fridujo.
  • alfrostiĝi
    Iĝi solida pro frosto: la rivero jam alfrostiĝis.
  • elfrostiĝi
    [KEMIO] Pro parta frostiĝo, apartiĝi el miksaĵo.
  • elfrostigi
    [KEMIO] Per malvarmigo, apartigi komponanton el miksaĵo.
  • enfrostiĝi
    Esti kaptita de frostiĝinta likvo: la anasido kuŝis senmove kaj tiel enfrostiĝis fortike en la glacion (Z).
  • forfrostiĝi
    Detruiĝi pro frosto (pp plantoj ks).
  • superfrostigado
    Procedo de konservado de nutraĵoj per rapida malvarmigado ĝis - 40°C.

    frosto


    Esprimoj

    Urtikon frosto ne difektas.
    Hodiaŭ estas bela frosto vetero, mi prenos miajn glitilojn.
    Frostigi la salajrojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alfrostiĝi,elfrostigi,elfrostiĝi,enfrostiĝi,forfrostiĝi,frosta,frostema,frosti,frostiga,frostigado,frostigi,frostigilo,frostiĝi,frostmorti,frosto,frostoŝvelo,frostpunkto,frostujo,superfrostigado

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    Februaro
    frida
    fridujo
    glacio
    gliti
    malvarma
    poluso
    temperaturo
    tremi
    vetero
    vintro

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    akceptx br! februarx fridx glacix glitx kuirx meteologix pluvx polusx temperaturx timx tremx varmx veterx vintrx ŝrankx ŝtonx