fero

*fer/o

  1. [KEMIO] Elemento, Fe, atomnumero 26, atommaso 55,85.
  1. [KEMIO] Metalo grizblua, malmola, dratigebla, magnetigebla, kun tre multaj kombinaĵoj.
  1. [KOMUNUZO] Tiu metalo, pli-malpli pura, tre uzata en la industrioj, prezentinta, ekde sia malkovro, novan epokon en la homhistorio: forĝebla, fandita fero; rusto manĝas la feron kaj zorgo la homon (Z); forĝu feron, dum ĝi estas varmega (Z); fero akriĝas per fero (X); mi faros vian ĉielon kiel fero (X); stango el fero.
    kupro, bronzo.
  1. Objekto el fero: la fero de la hakilo (Z); ili armis sin per fero (X) (glavo); fero kaj kupro estos viaj rigliloj (X); hufofero, rabotfero.
  • fera
    1. ( [KEMIO] Rilata al fero: fera kombinaĵo.
    1. Konsistanta el fero aŭ enhavanta feron: feraj kradoj (Z); fera kaldrono (Z), bastono (Z), poto (Z), kateno (X), ŝlosilo (B); fera metalo.
    1. (f) Tiel nefleksebla, kiel fero; severa, senindulga: fera volo, konstanteco; teni iun per fera mano (Z) (
      butonumi); fera pacienco (Z); fera dormo (Z); (morto).
      ŝtala.
  • feri (tr)
    Garni per fero aŭ feraĵo: feri bastonon, lignoŝuon.
  • feraĵo
    1. Uzaĵo, garnaĵo el fero.
    1. Ferrubo: en la angulo kuŝis amaso da malnovaj feraĵoj (Z).
  • feraĵisto
    Komercisto, kiu vendas feraĵojn.
  • ferato
    [KEMIO] Salo de imaga ferata acido, H2FeO4.
  • ferika
    [KEMIO] Rilata al kombinaĵo de FeIII: ferika oksido, Fe2O3; ferika klorido, FeCl3.
  • feroza
    [KEMIO] Rilata al kombinaĵo de FeII: feroza oksido, FeO; feroza klorido, FeCl2.
  • ferumi (tr)
    Hufferi.
  • ferohava
    Entenanta pli-malpli da fero: ferohava grundo, erco.
  • enferigi (Z)
    Kateni.
  • nefera
    Ne apartenanta al la organiza grupo de la feraj metaloj, t.e. mangano, nikelo, kobalto kaj kromo.
  • heksacianoferato
    Salo de heksacianofer (III)ata acido H3 [FE(CN)6] aŭ de heksacianofer(II)ata acido H4 [FE(CN)6] : heksacianofer(III)ato, heksacianofer (II)ato.
  • angulfero = angulrelo.
  • gisfero = giso.
  • huffero
    Hufumo.
  • hufferi (tr)
    Alnajli hufumon al la hufo de besto.
  • krudfero
    Tre rompebla, nepura metalo, ricevita el la unua fandado.
  • molfero
    Speco de fero, taŭga por forĝado.
  • spegulfero
    Fero, entenanta 20 % da mangano.
  • vaflofero
    Vd vaflo.

    fero


    Esprimoj

    Asekuro kontraŭ averioj de fervoje transportataj nutrovaroj.
    Atingi sian celon per fero kaj sango ( per fajro kaj glavo).
    Bariero de fervoja nivelpasejo.
    forĝu feron dum ĝi estas varma.
    havi feran sanon.
    Li manĝus fernajlojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ferbakterioj,ferbetono,ferĉarpentaĵo,ferodinamika dinamometro,feroelektra,fero,fera,feri,feraĵo,feraĵisto,ferato,ferika,feroza,ferumi,ferohava,enferigi,nefera,heksacianoferato,angulfero,gisfero,huffero,hufferi,krudfero,molfero,spegulfero,vaflofero,fervojo,ferganto,ferkasko,ferkurteno,ferlado,ferligno,feromagneta,ferrubo,vaflofero,fervojo,fervoja,fervojisto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    fleksebla
    forta
    fortika
    mola, malmola
    obstina
    potenca
    senindulga
    severa
    ŝtona
    afinacii
    damaskeni
    fridmarteli
    laminati
    pudli
    skermi
    katenoj
    partoj
    aerolito
    aerŝtono
    dratreto
    elemento
    erco
    fajlaĵo
    fajrohoko
    fajrostango
    falmartelego
    fandado
    fandaĵo
    fandaĵujo
    fandejo
    fandiĝo
    fandmaso
    ferfabriko
    ferornamisto
    ferpajlo

    fondokonko
    forno
    forĝisto
    forĝita fero
    gangujo
    gisbriko
    gisejo
    gladilo
    goetito
    hematito: ruĝa fererco
    hufoferisto
    hufofero
    hufoforĝisto
    ingoto
    kadraĵo
    kaldronejo
    klingo
    ladaĵkomerco
    ladbendo
    lado
    lamenigilo
    lameno
    laminatilo
    limonito
    magnetito
    malliberejo
    martelo : iu frapilo aŭ batilo: peza ferpeco kun ligna tenilo
    metalfabriko
    metaloido
    metalurgio
    meteoro
    minaĵo
    minejo
    pikmartelo, pneŭmata martelo
    pirito
    pistomaŝino
    prismoforma gisomaso
    rusto : fera oksido
    siderurgio (ferindustrio)
    skorio
    stango
    vagonaro
    vejno
    ĉizojo
    ŝtalo : tre malmola metalo el fero (Fe)kun iom da karbono
    ŝraŭbigilo
    ŝutro

    Ankaŭ vidu:

    fervojo, metalo

    Iel rilatitaj:

    aerolitx afinacix almandinx amfibolx arĝentx aŭgitx bendx betonx bolusx cementitx citokromx damaskenx deltametalx dratx elementx ercx fabrikx fajlx fajrx fandx fervojx fleksx fondx fornx fortikx fortx forĝx gangx gisx gladx goetitx hematitx hufx indulgx ingotx kadrx kaldronx katenx klingx konstrux ladx lamenx laminatx liberx limonitx magnetitx martelx materialx metaloidx metalurgix metalx meteorx minx molx obstinx ornamx pajlx partx piritx pistx potencx potx prismx pudlx rustx severx siderurgix skermx skorix stangx vagonx vejnx ĉizojx ŝraŭbx ŝtalx ŝtonx ŝutrx