rusto

*rust/o

  1. Brunruĝa fera oksido, kiu kovras per maldika tavolo feron aŭ ŝtalon, restantan en rustmalseka aero: ŝlosilo uzata ruston ne konas (Z); rusto manĝas la feron kaj zorgo la homon (Z).
  1. [BOTANIKO] (kn) Plantmalsano, kaŭzata de parazita fungo (rustfungo) el la ordo uredaloj, kaj aperanta kiel makuloj kaj miskoloriĝoj sur folioj, tigoj k.a., ofte surhavantaj flavan, nigran aŭ koloran sporaron de la parazito.
  • rusta
    Kovrita de rusto; rustaj feraĵoj; rusta ŝpato.
  • rusti (ntr)
    Esti aŭ aspekti kovrita de rusto; (evi) = rustiĝi 1: la plugilo ne rustas dum la laboro (B); kio restas, rustas.
  • rustaĵo
    Io malutila, analoga al rusto: se ŝi ne trovas por si akiranton, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro (Z).
  • rustiĝi
    1. Kovriĝi de rusto: rustiĝinta anso (Z), tranĉilo (G); rustiĝintaj najloj (Z).
    1. (f) Detruiĝi, malaperi, kvazaŭ pro rusto: ŝuldo ne rustiĝas (Z); malnova amo ne rustiĝas (Z).
  • rustimuna, rustorezista
    [TEKNIKOJ] Tia, ke ĝi ne povas rusti: rustimuna ŝtalo, tranĉilo.
  • senrustigi
    Forigi la ruston for de io.
  • pokalrusto
    [BOTANIKO] Ecia stadiformo de rustfungo.

    rusto


    Iel rilatitaj:

    arbx ecidix ecix ferx metalx tranĉx